Statuto

STATUTO DE "FRATECO"

(ESPERANTA SOCIETO)

Teksto de la nuna Statuto (lasta modifo: jaro 2004)


ANTAŬPAROLO

"Frateco" estas la nomo kaj la spirito sub kiu estis kreita, en Zaragozo en 1908, esperanta societo kun la celoj instrui kaj disvastigi la idiomon Esperanto. Ĉi tiu internacia lingvo planita, en kiu harmonias simpleco kaj esprimivo, estis elpensita (per la racio kaj per la koro) de la Doktoro L. L. Zamenhof kaj ekde 1887 oferas sin kiel neŭtralan helplingvon por faciligi komunikadon sen landlimoj inter ĉiuj homoj. Esperanto ne nur estas lingva ideo sed celas al idealo de ia mondo pli homeca, kun pli granda kaj pli bona komunikado, komprenado kaj frateco.

Ekde la agnosko kaj respekto de ĉi tiaj principoj, kiuj ade estas validaj, antaŭ la socia kaj leĝa kadro de la aktualaj tempoj, oni konsideras konvene renovigi kaj modifi la Statuton de la Societo.


ĈAPITRO I

LA ASOCIO KAJ ĜIAJ CELOJ

Art. 1. Nomo.

"Frateco" estas la nomo de esperantista societo, fondita por nelimigita tempodaŭro, kun jura personeco propra kaj kun kultura karaktero ne profito-cela.

Art. 2. Adreso kaj teritoria ambito.

  • 1. La societa adreso troviĝas aktuale en Zaragozo, en strato Cadena n-ro 20-22, 1a etaĝo, maldekstre (poŝtkodo: 50001).

  • 2. La teritoria ambito en kiu disvolviĝos ĉefe siaj aktivaĵoj estas Aragono. Tamen, ĝi povos kunligiĝi aŭ kunlabori kun esperantistaj organizoj je nacia aŭ internacia nivelo.

Art. 3. Celoj kaj aktivaĵoj.

  • 1. Celoj de "Frateco" estas instruado de la idiomo Esperanto kaj disvastigo de ĝiaj spirito kaj kulturo.

  • 2. La aktivaĵoj por disvastigi ĉi tiun internacian helplingvon konsistos aranĝi kursojn, prelegojn, seminariojn, ekspoziciojn kaj iujn ajn kiujn oni taksu adekvataj.

Art. 4. Sendependeco kaj frateco.

La Societo starigas sian sendependecon rilate al politikaj aŭ religiaj tendencoj kaj proklamas sian esperon en la principoj de toleremo kaj frateco.


ĈAPITRO II

LA MEMBROJ

Art. 5. La membroj.

  • 1. Povos esti membroj de la Societo la homoj kiuj deziras kunlabori en la koncernaj celoj. Kiel ĝenerala kondiĉo, necesas esti maturaĝa kun plena agadkapablo. En specialaj kazoj, oni atentos pri specifa regularo kaj pri la principo de libero.

  • 2. Povos esti honoraj membroj tiuj homoj kiuj pro eksterordinaraj meritoj aŭ servoj al la societo, estis promociitaj al tia kategorio de la Estraro kaj konfirmitaj de la Ĝenerala Asembleo.

Art. 6. Rajtoj kaj devoj de la membroj.

  • 1. Estas rajtoj kaj devoj de la membroj:

    • a) Kunlabori kaj partopreni en la aktivaĵoj de la Societo.

    • b) Pagi la kotizojn de la Societo.

    • c) Ĉeesti kaj partopreni kun voĉdono en la Ĝenerala Asembleo.

    • d) Esti elektantoj kaj elekteblaj por societaj postenoj.

    • e) Utiligi konvene la societan sidejon kaj la propraĵojn de la societo (ekz., la biblioteko).

    • f) Akcepti la Statuton kaj respekti kaj plenumi la decidojn adoptitaj de la organoj de la Societo.

  • 2. La honoraj membroj ne rajtas esti elektantoj nek elekteblaj por estraj aŭ reprezentaj postenoj.

Art. 7. Estiĝo kaj malestiĝo de la kondiĉo de membro.

  • 1. Ĉiu homo povos libere membriĝi en la societo post peto kaj akcepto de la Estraro.

  • 2. La membroj ĉesos aparteni al la Societo pro kelkaj kaŭzoj:

    • a) Memvola decido komunikata al la Societo.

    • b) Rea nepago de la kotizo.

    • c) Morto.

    • d) Decido de la Ĝenerala Asembleo Eksterordinara bazata je grava konduto kontraŭ la societaj devoj.


ĈAPITRO III

ORGANIZADO KAJ REGADO

Art. 8. Organoj de la societo.

La Societo funkcios demokrate pere de la jenaj organoj:

  • a) La Ĝenerala Asembleo.

  • b) La Estraro.

Art. 9. La Ĝenerala Asembleo.

  • 1. La Ĝenerala Asembleo estas la plej alta organo de la Societo kaj estas formata de ĉiuj membroj.

  • 2. Povas esti kunvokata je karaktero ordinara aŭ eksterordinara.

Art. 10. Funkcioj de la Ĝenerala Asembleo.

  • 1. Estas funkcioj de la Ĝenerala Asembleo Ordinara:

    • a) Aprobi, post ties legado, la protokolon de la antaŭa asembleo.

    • b) Analizi kaj aprobi la jarajn kontojn, la buĝeton kaj la kotizojn de la membroj.

    • c) Elekti la estraranojn.

    • d) Aprobi la nomumon de honoraj membroj.

    • e) Iu ajn kies kompetenco ne estu rezervita por la Ĝenerala Asembleo Eksterordinara.

  • 2. Estas funkcioj de la Ĝenerala Asembleo Eksterordinara:

    • a) Modifo de la Statuto.

    • b) Senigo aŭ vendo de havaĵoj.

    • c) Aprobo de la eksigo de membro.

    • d) Disigo de la Societo.

Art. 11. Kunvoko de la Ĝenerala Asembleo.

  • 1. La Ĝenerala Asembleo Ordinara okazos almenaŭ unu fojon jare, en la unua trimonato, post kunvoko realigata de la Prezidanto. La kunvoko estos anoncita skribe per individua letero kaj en la sidejo kun minimuma anticipo je 10 tagoj, krom esceptaj cirkonstancoj. Oni precizigos la karakteron, lokon, tagon, horon kaj tagordon. Inter la unua kaj dua kunvoko pasos paŭzo je minimume duonhoro.

  • 2. La Ĝenerala Asembleo Eksterordinara okazos laŭ decido de la Prezidanto, de la Estraro aŭ per skriba peto de almenaŭ kvinono de la membraro.

Art. 12. Valida estiĝo de la Ĝenerala Asembleo.

  • 1. La Ĝenerala Asembleo jure ekvalidos: je unua kunvoko, kiam alestos, persone aŭ reprezentite, almenaŭ triono de la anaro; je dua kunvoko (post almenaŭ duonhoro), kiom ajn estu la nombro da societanoj.

  • 2. Se ne estas alia decido, estos Prezidanto kaj Sekretario de la Asembleo tiuj kiuj estas tiaj en la Estraro.

Art. 13. Adopto de decidoj.

  • 1. La decidoj en la Ĝenerala Asembleo Ordinara estiĝos per simpla plimulta voĉdono.

  • 2. La decidoj en la Ĝenerala Asembleo Eksterordinara estiĝos per absoluta plimulta voĉdono (kiam la voĉdonoj superos la duonon de la anaro).

  • 3. En kazo de egaleco, povos decidi la voĉdono de la Prezidanto.

Art. 14. La Estraro.

  • 1. La Estraro estas la organo kiu direktas kaj administras la Societon. Ĝi respondecas pri sia agado antaŭ la Ĝenerala Asembleo.

  • 2. La Estraro konsistas el inter minimume 3 kaj maksimume 7 fizikaj personoj, inter kiuj nepre ekzistos Prezidanto kaj Sekretario.

  • 3. La membroj de la Estraro estos demokrate elektitaj de la Ĝenerala Asembleo el inter la socianoj kun plena agadkapablo. La daŭro de la postenoj estos trijara. La estraranoj povos esti reelektataj.

Art. 15. Funkcioj de la Estraro.

Estas funkcioj de la Estraro:

  • a) Okupiĝi pri la interesoj de la Societo, disvolviĝante la societajn aktivaĵojn kaj zorgante pri la administrado.

  • b) Aprobi la aliĝ-petojn de novaj membroj.

  • c) Formuli la jarajn kontojn, la buĝeton kaj la proponon de aktivaĵoj kiuj estos prezentataj antaŭ la Ĝenerala Asembleo por abrobo.

  • e) Analizi eblajn gravajn miskondutojn de iu membro kaj, garantiante la defendo-rajton, eventuale adopti decidojn pri internaj punoj.

  • f) Ĉiu ajn societa aktivaĵo kies kompetenco ne estu rezervita por la Ĝenerala Asembleo kaj kiu estos taksata kiel apartenanta al ordinara agado.

Art. 16. Kunsidoj de la Estraro.

  • 1. La Estraro estos kunvokita kiom da fojoj decidos la Prezidanto per propra volo aŭ de la plimulto de la estraranoj.

  • 2. Ĝi jure ekvalidos: je unua kunvoko, kiam ĉeestos pli ol la duono de la estraranoj; je dua kunvoko, kiom ajn estu la nombro.

  • 3. La decidoj estiĝos per simpla plimulta voĉdono. En kazo de egaleco, povos decidi la voĉdono de la Prezidanto.

Art. 17. Postenoj de la Estraro.

  • 1. La postenoj estos senpagaj.

  • 2. En la Estraro enestas: necese, Prezidanto kaj Sekretario; kaj eventuale, povas esti aliaj postenoj (Administranto, Vicprezidanto, Vicsekretario, Kasisto...) kaj ankaŭ vokaloj. La funkcioj de administrado povos esti plenumataj de la Prezidanto aŭ Sekretario.

  • 3. Estas funkcioj de la Prezidanto:

    • a) Reprezenti la Societon.

    • b) Kunvoki kaj prezidi la kunsidojn de la organoj de la Societo.

    • c) Aprobi per subskribo la protokolojn kaj aliajn dokumentojn.

    • d) Ordoni pagojn kaj ekzamini la ekonomian administradon.

    • e) Estri la Societon konforme al la Statuto kaj la organoj laŭ la celoj starigitaj.

  • 4. Estas funkcioj de la Sekretario:

    • a) Liveri atestilojn rilate al libroj kaj dokumentoj de la Societo.

    • b) Zorgado pri la Libro de Protokoloj kaj la Libro de Membroj.

    • c) Organizi la arkivon kaj dokumentojn de la Societo.

    • d) Kunlabori kun la Prezidanto koncerne al la taskoj de li asignataj konforme al la Statuto.

  • 5. Estas funkcioj de la Administranto:

    • a) La librotenado de la Societo, preparante la jarajn kontojn kaj la buĝeto-proponon.

    • b) Kontroli la enspezojn (ĉefe pro kotizoj) kaj elspezojn, plenumante la pagendaĵojn.

    • c) Protekti la monon de la Kaso (se ne ekzistas specifa posteno de Kasisto).

  • 6. En kazo de malĉeesto aŭ malsano de la Prezidanto, ĉi tiu estos anstaŭata de la Vicprezidanto aŭ, se ne eblas, de la Sekretario. Ĝenerale, la eventualaj vakuoj en la estraraj postenoj kiuj povos okazi estos provizore plenumotaj de la Estraro ĝis nova elekto de la Ĝenerala Asembleo.


ĈAPITRO IV

DOKUMENTARO KAJ EKONOMIAJ RIMEDOJ

Art. 18. Dokumentaj devigoj.

La Societo devas havi dokumentaron pri:

  • a) Libro de Membroj.

  • b) Libro de Protokoloj de la kunsidoj de la societaj organoj.

  • c) Libroj de librotenado kaj Inventario kiu permesos prezenti la ekzaktan bildon de la havaĵoj kaj de la ekonomia situacio de la Societo.

Art. 19. Propietaĵoj kaj ekonomiaj rimedoj.

Ne estas konata la ebla ekzisto de propietaĵoj ĉe la origino de la starigo de la Societo. La ekonimiaj rimedoj estos ekskluzive destinataj al la plenumo de la celoj. Ili konsistos jene:

  • a) Kotizoj de la membroj.

  • b) Eventualaj enspezoj pro societaj aktivaĵoj aŭ profito de siaj havaĵoj.

  • c) Volontaj kontribuoj liberdonaj.

  • d) Subvencioj kiuj povos esti ricevataj.

Art. 20. Jara periodo.

La societa ekonomia periodo estas la natura kalendara jaro.


ĈAPITRO V

MALESTIGO

Art. 21. Malestigo kaj likvidigo.

  • 1. La malestigo de la Societo devas decidiĝi en Ĝenerala Asembleo Eksterordinara kunvokita por tia celo.

  • 2. La likvidigo fariĝos de la Estraro se la Ĝenerala Asembleo ne nomumos specifan komisionon por tia tasko.

  • 3. Fine, la eroj aŭ rimedoj ekzistantaj estos destinataj klopodante garantii la senprofitan karakteron kaj la celojn de esperantista disvastigo.


ALDONA DISPONO. KOMPLEMENTAJ REGULOJ

La Societo povos prepari komplementajn regulojn por la interna funkciado.

En aferoj ne specife regulitaj, oni aplikos la koncernan regularon ŝtatan aŭ de la aŭtonoma komunumo.


NOTO

La nuna Statuto estis modifita por renovigo kaj adapto al la leĝo "Ley Orgánica 1/2002, de 22 de marzo (BOE 26 de marzo)" kaj aprobita en la Ĝenerala Asembleo Eksterordinara realigita tiucele en Zaragozo la 6an de junio de 2004.