2014 - Pri Svislando

KURIOZAĴOJ PRI SVISLANDO

Eldonita en la bulteno de H.E.F. "Boletín",

nº 408 - Oktobro/Decembro 2014 - paĝoj 20-21

Eduardo Berdor Remón

Mi vojaĝis al Svislando la pasintan someron, cirkaŭ la unua semajno de aŭgusto. Tie frapis min kelkaj strangaĵoj, kiuj povas esti tute normalaj por lokanoj sed kiuj estas okul- aŭ orelfrapaj al eksterlandanoj. Mi prezentos tiujn aĵojn aŭ okazaĵojn tute sen kronologia aŭ grava ordo.

Ĵuse alveninta en Ĝenevon, mi rimarkis reklamaĵon, iom komikan, kiu atakis la francojn. Ĝenevo estas franclingva urbo, sed ĝi sentas ĝin ege svisa. Ĝi estas la diplomatia ĉefurbo de la lando.

Troviĝas tie sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, la dua plej grava post la novjorka. Eblas viziti ĝin sed ĝi ne estas la unua vidindaĵo de la urbo. Ĝuste apude vizitindas la muzeo de la Ruĝa Kruco. Ĝi montras la historion de tiu organizo abunde kaj klare. Elstaras la sekcioj pri prizonuloj kaj malaperintoj dum la Dua Mondmilito, pri la genocido en Ruando kaj pri artaĵoj realigitaj de politikaj prizonuloj de la tuta mondo.

Ne tro for el tiu kvartalo situas la palaco Wilson, kiu estis la sidejo de la Socio de Nacioj, kiu fiaskis antaŭ la Dua Mondmilito, sed kiu almenaŭ anoncis la volon krei tutmondan interkonsentan politikan organizon.

La horloĝa ateliera industrio enradikiĝis ĉefe en la montara regiono Jura, kie 80% aŭ 90% de la svisaj horloĝoj oni produktas. Sed en Ĝenevo oni trovas la grandajn markojn. Ankaŭ grandajn bankojn, kvankam Zuriko estas la financa ĉefurbo. En Ĝenevo mi vidis pli da luksaj multekostegaj aŭtoj ol ie ajn antaŭe (kvankam estas vere, ke mi ne iris al Monako).

La ĝeneva simbolo tamen estas natura. Temas pri la lago Léman, kiuj la ĝenevanoj nomas Ĝeneva, sed tio kompreneble ne plaĉas al la loĝantoj de aliaj ĉe-lagaj urboj kiel tiuj de Laŭzano (Lausanne franclingve).

Meze de la Ĝeneva parto de la lago estas senĉesa ŝprucfluo, malfacile entute fotebla pro ĝia alteco.

Unu el la trajtoj kiuj difinas svisojn estas Rivella. Ĝi estas senalkohola trinkaĵo kun karbonata acido, kiu enhavas 35 % selakton, kiu estas fermento en la stomako de laktantaj bestoj. La nomo "Rivella" venas de la komunumo "Riva San Vitale" kaj ankaŭ de itala vorto "Rivelazione", sed ŝajnas, ke por kontentigi la franclingvanojn kaj la germanlingvanojn oni ofte adoptas italsonajn vortojn por nomi produktojn en Svislando.

Koncerne al transporto, la svisa trajnreto estas tre densa kaj efika. Amuze, unu el la trajnoj, kiujn mi devis preni eliris 15 minutojn malfrue, kio estas multege por tiu akuratega lando. La homoj povas esti flekseblaj, sed kutime alveni malfrue, eĉ se unuminute, estas malĝentile. La homoj povas atendi je la alia flanko de la strato por alveni je la precisa interkonsentita horo.

Infanoj kaj junuloj kiuj loĝas en kamparo ofte iras lernejen per trajno. La trajnvojoj iras laŭlonge de la aŭtaj vojoj kaj de linioj de laktbovinoj, kiuj rigardas la trajnon seninterese.

Vojaĝi trajne estas multekoste, kiel preskaŭ ĉio alia en Svislando, sed per trajna "pasvorto" eblas pagi por veturi libere kaj senzorge dum unu semajno. La eble nura negativa trajto, kiun mi memoras estas la voĉo, kiu anoncas la haltejojn. Evidente, kiam la voĉo estis nur germanlingva mi ne kapablis kompreni multe, sed aldone la voĉo estis ĉiam monotonega kaj mallaŭta. Mi eĉ devis demandi al vojaĝanto, pri kiu haltejurbo temis en unu okazo.

Mi ne ekkonis restoraciojn sed povis observi tion, kio okazas pri superbazaroj. Abundas la arojn Migros kaj Coop. Grandaj firmaoj kiel Carrefour klopodis eniri la svisan merkaton sed devis fermi ĉar la konsumantoj ne bojkotis ilin, sed simple ne aĉetis tie. La svisoj havas profundan senton de nacia interkonektata ekonomio. Eĉ kiam iu aĵo estas pli multekosta, ili preferas elspezi en svisaĵoj. La produktoj Migros etendiĝas je ĉiaj sektoroj. Se vi kredas, ke estas multaj produktoj Hacendado, vi povos trovi ĉe Migros svisajn ĉiofarilojn, kuirilojn, ĉiajn manĝaĵojn, ĝardenilojn, ktp. Migros vendas se eblas ĉefe svisajn produktojn.

Aliflanke, surprizis min scii, ke por pruntepreni librojn aŭ aliajn kulturaĵojn el biblioteko almenaŭ en Lucerno, sed ŝajne tre ofte en la germanlingva Svislando, oni devas pagi almenaŭ po 1 svisa franko ĉiufoje. Nur kelkaj tagoj post mia reveno, mi aŭdis, ke oni proponas, ke la bibliotekoj pagu al aŭtoroj pro iliaj pruntedonaĵoj. Tio ĉi ne samas sed alproksimiĝas al tiu tendenco.

Fine, mi parolos pri la armeo. Armeo-servo estas deviga por ĉiuj svisaj viroj devas de tempo al tempo revizii siajn konojn. Junaj armeaj trejnantoj povas vojaĝi senpage se ili portas la uniformon do oni vidas ilin trajne. Strangas tio por mi ĉar en Hispanio ĝi ne plu estas deviga.

Svisio estas neŭtrala lando, sed ĝi posedas montojn, kiuj enhavas misterajn kaŝejojn, de kie neatendite povas ekflugi militajn aviadilojn.

Se vi volas scii pli, laŭ humura perspektivo, pri la diversaj lingvaj komunumoj, mi konsilas al vi spekti la videon de Marie-Thérèse Porchet, rolulo de svisa komikisto, kiun tre baldaŭ mi subtekstigos ankaŭ en Esperanto:

musklaku ĉi tie por spekti la videon

Eduardo Berdor Remón