1937 - 1954

KRONIKO EL LA HISTORIO DE 'FRATECO'

JUBILEA 75a datreveno: 1908a - 1983a

verkis: Antonio Marco Botella

1937-1940

Post la komenciĝo de la civila milito, "FRATECO" restis tute paralizita pro la motivoj kiujn ni jam indikis, sinteze: malamo kaj morto. Malaperis ĉiuj la aliaj Esperantaj Centroj de nia urbo kaj iliaj gvidantoj. Multenombraj esperantistoj mortis, kelkaj, viktimoj de tiu malama ondo, aliaj sur la batalkampo, kiel nia Prezidanto Ramón de Salas, kapabla esperantisto, senlaca batalanto por nia afero, li tradukis la faman novelon de Blasco Ibáñez "Sango kaj Sablo", instruisto de multenombraj kursoj, ĉefredaktoro de "Nia Vivo", gvidanto de nia Societo dum jaroj kiel estrarano, kiel instruisto kaj kiel neriproĉebla homo. Ke li pace ripozu!

Kiam la hispana civila milito finiĝis, la situacio de nia Centro, kaj paralele la kultura etoso de nia urbo kaj tiu de nia lando tute ne pliboniĝis. Ankaŭ ne tiam, "FRATECO" fermis siajn pordojn, sed sub tiu kontraŭkultura premo tiam reganta, estis tute neeble aktivi, ĝi do restis en dolora marasmo, atendante pli bonan estontecon, ne perdante la fidon kaj esperon en nia homama celo, kaj pri tio, pri la Espero, ni, la esperantistoj, multe, multe scias.

1941

Ne, la situacio de nia urbo kaj tiu de nia lando, laŭ kultura aspekto, ne nur be ŝanĝis favore, sed oni povas diri ke iom malmole akriĝis, jen kial "FRATECO" rezignis entrepreni ian aktivadon. Nur de tempo al tempo la estraro konsentis kunveni en amika konversacio por interŝanĝi opiniojn. En unu el tiuj momentoj, je la oka vespere de la 10a de novembro 1941a, kiam la Prezidanto S-ro. Orós kaj S-ro. Larruga (feliĉe ankoraŭ viva) atendis en nia sidejo la alvenon de aliaj estraranoj, dudeko da junuloj eniris en niajn salonojn, kaj antaŭ ili mem, ili rompis ĉion kion ili volis, forprenis la arkivon kun libroj kaj dokumentoj, prenis laŭplaĉe la objektojn kiujn ili volis, kaj fine arogante post la vandala "heroaĵo" trankvile foriris.

Nia Prezidanto S-ro. Orós denuncis al la unua provinca aŭtoritato skribe, la banditaĵon, sed neniam la Prezidanto aŭ la Societo ricevis ian ajn respondon de la Provincestro, kion oni devis interpreti kiel silentan aprobon, ĉar ne vane temis pri aŭtoritato, la unua aŭtoritato.

La malprofitajn sekvoj de tiu ago, el historia vidpunkto, ankoraŭ ni pagas, ĉar la dokumentoj forprenitaj estis ne anstataŭigeblaj. La bandita ago jam kvalifikas sen alia adjektivo al tiuj kiuj faris ĝin kaj ties simpatiantoj.

1942-46

Forpasas la jaroj kaj la situacio de "FRATECO" tute ne ŝanĝiĝas. De tempo al tempo, la estraro de tiu inerta Societo kunvenis: je la komenco de la jaro kiam devus okazi, laŭ nia Statuto, la Ĝenerala Kunveno, kaj por ŝanĝi la estraron, sed ĉar tio estis nepermesata de la tiamaj leĝoj, oni sendis al la Provincestro proponon pri novaj kandidatoj, kiujn la aŭtoritato aprobis aŭ malaprobis laŭ sia plaĉo.

Ne, eĉ la fino de la dua mondmilito havis la sufiĉan forton por lumigi era helon en la malluma nokto de niaj esperoj. Ne, ĉio estis nigra nokto.

Tamen du faktojn venis mildigi la momenton dum somere 1946a: "FRATECO" abonas la gazeton "Heroldo de Esperanto" kaj normale ekricevas ĝin. La alia novaĵo temas pri letero kiun ni ricevis de nia samideano Federico Rivelles, kiu proponis al ni kontribui al la restarigo en Hispanio de Esperanta tutlanda Asocio, kaj kompreneble, ni tuj respondis al li. Verŝajne, en aliaj parceloj de nia lando, la situacio estis pli optimisma.

Estis tiuj, la unuaj esperigaj simptomoj de ektagiĝo kiu fine sin anoncis post tiel longedaŭra nigra nokto.

1947

La estraro de "FRATECO" kunvenas nun pli ofte ol antaŭe, oni diros ke el malproksimo; lumeto ekbriletas iom post iom pli intense kaj strebas por loki sin en nian videblan horizonton.

La dua mondmilito jam estis finiĝinta antaŭ kelkaj monatoj. La milito, tiu terura evento kiu konstante minacas la homojn, unua malamiko de la pacemaj esperantistoj, kiu sentas ĝin kvazaŭ persistan kaj nigran premsonĝon, jam finiĝis, kaj niaj eksterlandaj amikoj vekiĝas antaŭ tiu plaĉa momento, kiu signifas ankaŭ, pli promesplenan estonton, kaj ekkontaktas kun ni: tio signifas por ni, malfermitan fenestron kiu permesas eniri la sunajn radiojn de revitaj liberoj, kaj prudentaj dozoj de optimismo venis al ni post tiom da horoj, tagoj, kaj longaj jaroj de senespera espero kiujn ni travivis, kiam ne nia lumo helis en nia ĉirkaŭo, kaj ni esperis, kun aragona obstino ... ĉar ni devis esperi. Jes, niaj ekrilatoj kun niaj eksterlandaj amikoj plifirmigis nian fidon.

La oficiala hispana politiko, iom post iom, komencis en tiuj momentoj evolui laŭ progresema linio, kun sama reakcia sistemo sed celante esti akceptata en la internaciaj medioj, kio fakte devis sin traduki en certan sintenon pli kompreneman kaj liberalan kun tiuj hispanoj kiuj en ampleksa opinaro deziris pli da toleremo en nia socia kunvivado, pli da liberoj en nia ĉiutaga vivo. Jen kial, la propono de S-ro. Rivelles al "FRATECO" por fondi tutlandan Asocion profitante la leĝan bazon de nia Societo (sola tiam en la tuta lando) kaj starigi ĝin en Zaragozo, estis en tiu momento tute oportuna. Sed la politika etoso en nia urbo, ankoraŭ ne estis matura, kaj niaj estraranoj kiuj rigardis la aferon tre pesimisme, rezignis akcepti la entreprenon kaj proponis starigi la Asocion ĉu en Castellón, ĉu en Valencio, kie la situacio estis, verŝajne, pli favora. Sinjoroj Orós kaj Eusebio Maynar sendis kiel kontribuon, projektojn de Statuto akceptebla por la fondota Asocio.

Tiuj kontaktoj, ĉu naciaj, pri la menciita projekto, ĉu internaciaj, por la korespondado kun niaj eksterlandaj amikoj, kontribuis krei pli optimisman etoson en niaj medioj, kaj kuraĝigis nian estraron organizi kurseton por komencantoj en nia sidejo, sed timeme, ne anoncante ĝin ankoraŭ, kvazaŭ privatan kurson por niaj propraj amikoj, ĉar fakte oni konsideris la momenton ne adekvata por tiu publika elmontro.

1948

Je la komenco de tiu ĉi jaro, oni ricevis en "FRATECO" la agrablan sciigon pri starigo de la ĵus fondita tutlanda Asocio: Hispana Esperanta Federacio (HEF), kun oficiala sidejo en Valencio. Nia samideano Federico Rivelles, sendis al ni la Statuton de la nova organizo, kaj D-ro. Rafael Herrero petis nian kunlaboron kaj tujan aliĝon kolektivan de "FRATECO", kaj tiun de la fratecanoj kiel individuaj membroj. Preskaŭ ĉiuj estraranoj konsentis aliĝi tuj al nia landa Asocio.

Dum monato januaro, kiam devus okazi, laŭ nia Statuto, la ĝenerala kunveno de nia Societo, kio ne estis okazinta de antaŭ longaj jaroj, nia estraro, post konsulto al niaj membroj ankoraŭ fidelaj, proponis al la Provincestro novajn samideanojn por diversaj postenoj, kiuj post kelkaj semajnoj estis oficiale aprobitaj. La konsisto de tiu renovigita estraro estis:

  • Prezidanto: S-ro. José Orós Gimeno.

  • Vicprezidanto: S-ro. Pedro Marqueta Roy.

  • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

  • Aliaj komitatanoj estis: Natividad Calvete, Flora Siibert, José Larruga, Fernando de la Puente, Lorenzo Til, Eusebio Maynar, Jesús Puértolas, pastro Emilio Pérez kaj María Casasnovas.

En monato aprilo komenciĝis kurso de Esperanto en nia sidejo, kiun gvidis la Sekretario de nia Centro S-ro. Martínez. Tiun kurson vizitis kelkaj junuloj kiuj, unuafoje post la militfino, alportis al nia medio entuziasmon kaj ĝojon proprajn de la junularo, tre, tre necesajn por eventuala revigligo de nia movado en nia urbo.

1949

La verkanto de tiu ĉi kroniko estis profesie destinita al Zaragozo, li vizitis tuj "FRATECO"n, kaj konstatis preskaŭ nulan aktivadon, certan paralizigan etoson. Por mi estas vere ĝena paroli pri mia persono, sed la konsidero ke sen miaj klarigoj oni ne povus kompreni la historiajn momentojn de tiu jaro, devigas min agi tiel: temas pri la subita kaj ne facile komprenebla revigligo de Esperanto en Zaragozo.

Mi devas nepre mencii mian entuziasmon pri la esperanta afero; kaj mia ĝojo kiam mi estis destinita labori ĉi tie havis kiel fundamenton, la eventualajn kontaktojn kun elstaraj esperantistoj pri kiuj mi tiel laŭde aŭdis paroli. Tial, kiam mi vizitis unuafoje la sidejon de "FRATECO", mi estis malagrable surprizita ĉar mi trovis neniun esperantiston, mi nur parolis kun S-ro. Til, loĝanto en nia sidejo, kiu sciigis min ke la esperantistoj ne vizitis ordinare nian Societon, ke en tiu momento S-ro. Eusebio Maynar gvidis kurson po du horoj semajne, kaj fine ke la plej elstaraj aktivaj esperantistoj kunvenis ĉiudimanĉe en kafejo "Levante" en avenuo Pamplona. Kaj tien mi iris, kaj unuafoje parolis Esperanton en Zaragozo kun niaj lokaj samideanoj Marqueta, Orós, Puértolas kaj Martínez. Ili rakontis al mi la veran situacion de Esperanto en Zaragozo, kial ili ne akceptis la fondon kaj starigon de la Hispana Esperanto Federacio en nia urbo, kaj kial nia afero ne progresis tiel efektive kiel ili deziris. Certe, la aŭtoritatojn neniam malpermesis Esperanton, en tiuj momentoj ili ludis eĉ liberalan rolon, sed fakte ili faris ĉiom eblan por malhelpi nian malvolviĝon. Ekzemple, ili rakontis al mi, kiel la 16an de aprilo de tiu jaro, la Prezidanto de "FRATECO" estis vokita al la juĝejo por respondi akuzon pri subluo de unu el niaj ĉambroj kie oni gvidis kurson pri Socialismo. S-ro. Orós. tiama Prezidanto kaj profesie advokato, tute energie neis la akuzon kaj postulis de la akuzantoj konvinkajn pruvojn. Iom da tempo pli poste, oni komunikis al li ke temis pri bedaŭrinda eraro.

Alia ekzemplo: la pasintan jaron S-ro. Martínez, kaj tiun ĉi jaron S-ro. Maynar, gvidis kursojn de Esperanto en nia sidejo; nu kelkaj lernantoj estis dum nokte, je la dua-tria horo, vizititaj de polico, por demandi ilin kial ili lernas Esperanton kaj pri aliaj sensignifaĵoj. Kvankam en tiuj noktaj vizitoj niaj lernantoj ne ricevis minacojn aŭ malpermesojn, ili ne plu revenis al siaj respektivaj kursoj.

Kiel oni povas konstati, la panoramo ne estis tro optimisma, sed mi havis grandan entuziasmon kaj senliman iluzion, sufiĉan por venki tiujn efektivajn malhelpojn, kaj en unu el tiuj dimanĉaj interparoloj en kafejo "Levante" mi demandis al niaj samideanoj, estraranoj de "FRATECO", ke ili permesu al mi gvidi kurson en nia sidejo. Ili tuj konsentis.

Samtempe, kiam ni kunsidadis en kafejo "Levante", mi vizitis ankaŭ "Montañeros de Aragón" montsporta klubo de aragonoj, kie mi trovis tre bonajn amikojn, kelkaj el ili simpatiantoj de Esperanto, inter ili José Guio kaj Salvador Morales, kiuj jam konis nian internacian lingvon kaj sopiris pliprofundigi ĝin, tial kiam ni ekskursis ni fervore propagandis, tiamaniere estis tiel, kiam mi ricevis permeson de la estraranoj de "FRATECO" por gvidi kurson, ni provizis ĝin je la alia necesa elemento, tio estas, la lernantoj, junaj kaj entuziasmaj lernantoj, kiuj ne nur lernis Esperanton ser fervore propagandis ĝin. Tiel mi komencis gvidi ne unu kurson sed du samtempe: unu por komencantoj kaj alian por tiuj kiuj jam sciis iomete nian lingvon, inter ili Morales, Guio, Grusellas kaj aliaj.

Sed la afero ne tute glate funkciis: kelkaj semajnoj post la komenco de tiuj kursoj, kelkaj el miaj lernantoj ricevis noktan viziton de policisto, ĝuste kiam ili estis dormantaj, por konversacii kun ili pri Esperantaj temoj, kaj kelkajn tagojn pli poste, kiam mi estis tagmanĝante en Hotelo Vaskonia kie mi loĝis, mi mem ankaŭ ricevis tiun "afablan" viziton. La policisto demandis min kiam kaj kie mi lernis Esperanton, kion mi opiniis pri la reganta reĝimo, kaj fine tre ĝentile kunvokis min en la policejo, strato Ponzano, je la dekdua matene, laŭ li, por plenumi rutinan demarŝon. La sekvantan tagon, mi demandis al mia Direktoro la koncernan permeson por plenumi tiun devon sed mi devis klarigi al li la motivon: ĉio estis konfesebla, pro tio mi eksplikis al li pri mia poresperanta aktivado, kaj la aluditaj ĝenoj al miaj lernantoj. Mia direktoro, sufiĉe inflŭava persono, tute ne permesis al mi iri al la policejo, kaj post duonhoro, li vokis min kaj tre lakone diris al mi: "Ĉio estas bonorde aranĝita, se vi aŭ viaj lernantoj ne miksas vin en politikajn aferojn oni ĝenos vin neniam", kaj li akcentis tiun lastan vorton.

Efektive, nek miaj lernantoj, nek mi mem, estis estonte ĝenataj de la aŭtoritatoj; ĉu mi devas konjekti ke estis la interveno de mia Direktoro kiu atingis tion? aŭ pli simple, ĉu temis pri unu el la necesaj paŝoj pri la anoncita liberaligo de tiu politika reĝimo? Mi povas certigi nenion en unu aŭ alia senco, neniam mi sentis scivolon pri tiu punkto: oni ne devas turni dorsen la kapon kiam favora cirkonstanco venas al ni.

La kursoj ricevis novajn impulsojn, ĉar novaj lernantoj venis al niaj vicoj, precipe gejunuloj, tiamaniere ke mi sola tute ne povis subteni tion kion reale estis komuna tasko, sed ne estis la veteranoj kiuj venis en tiu momento por helpi nin, temis pri tiuj samaj junuloj kiuj unue estis lernantoj miaj kiuj rolos kiel veraj protagonistoj de la revigligo de Esperanto en Zaragozo, kaj tiuj junaj promocioj tiel efektive agadis, tiel profunde sentis nian idealon, ke "FRATECO" subtenas sin ankoraŭ sur la firmeco de tiuj homoj, tiam junaj, hodiaŭ maturaj, sed konstantaj kaj fidelaj al la Zamenhofa mesaĝo.

1950

La 29an de januaro okazis en nia sidejo la unua Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" post la intercivitana milito. Prezidis ĝin S-ro. Eusebio Maynar, ĉar forestis tiun tagon la Prezdanto S-ro. Orós. Kiel novaĵon mi povas rakonti ke estis neeble legi la antaŭan akton, ĉar ne ekzistis aktolibro de kiam kelkaj junuloj rabis ĝin kun aliaj dokumentoj, en novembro 1941a, kiel ni jam rakontis ĝustatempe. Alia novaĵo estis, ke policisto trude sidis en la prezida tablo kiel reprezentanto de la Aŭtoritato.

En tiu kunveno oni proponis submeti je la konsidero de la Provincestro, la tiujaran estraron, por la koncerna eventuala aprobo, ĉar en tiu epoko la membraro nur rajtis proponi siajn proprajn reprezentantojn, kaj la unua provinca aŭtoritato aprobis ilin aŭ ne. La konsisto de tiu estraro kiu post kelkaj semajnoj estis aprobita, estis:

  • Prezidanto: S-ro. José Orós Gimeno.

  • Vicprezidanto: S-ro. Pedro Marqueta Roy.

  • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

  • Aliaj komitatanoj estis: F. de la Puente, E. Maynar, María Casasnovas, L. Til, J. Puértolas, F. Mujica, pastro E. Pérez, M. Pinilla kaj J. Guio. Tiu ĉi lasta kiel rekta reprezentanto de tiu junulara lernantaro kiu entuziasme viglis en niaj ĉiutagaj kontaktoj, optimisma sinteno kiun tute ne sekvis la tiamaj veteranoj.

Kursoj por komencantoj estis gvidataj de S-roj. Mujica kaj Marco, sed la konstanta alveno de novaj gelernantoj devigis nin improvizi du novajn kursojn por komencantojn, kiuj devis esti gvidataj de samideanoj Guio kaj Morales. Perfektiga kurso, po tri tagoj semajne, estis gvidata ankaŭ de samideano Antonio Marco.

Unuafoje post la militfino oni decidis anonci tiujn kursojn en la Zaragozaj ĵurnaloj "Heraldo de Aragón" kaj "El Noticiero", kaj tiu publika sinteno klare esprimas kiel kontentige evoluis en nia urbo la kulturaj aferoj, kaj kiel agrable progresis la sociopolitika situacio por niaj Esperantaj laboroj.

En monato septembro, post longa demarŝado kun la Hispana Esperanta Federacio, oni fondis en Zaragozo la Katolikan Esperantan Hispanan Asocion (KEHA), kies Prezidantecon okupis D-ro. F. de la Puente, ankaŭ veterana fratecano, kiu sendis al nia Societo amikan saluton.

Forpasis tiam, nia eksfratecano D-ro. Pedro Ramón y Cajal, bona amiko de esperanto, grava sciencisto kaj elstara intelektulo.

Je la fino de tiu jaro, D-ro. F. de la Puente prelegis en la sidejo de Arta Aragona Grupo, okaze de kultura kampanjo pri elstaraj homoj, pri biografio de D-ro. Esperanto. Estas nenecese emfazi ke la plejmulto el la ĉeestantaro konsistis el esperantistoj, kiu plenigis la salonon kaj senlace aplaŭdis la meritoplenan prelegon de nia kara samideano.

Unuafoje, oni festis la Zamenhofa tago, en monato decembro, post tiom da jaroj de deviga forgeso. Ĝi konsistis legi plurajn Zamenhofajn tekstojn en nia sidejo, en amika kunveno.

1951

La 11an de februaro okazis la Ĝenerala Kunsido de "FRATECO" en nia sidejo, str. Santa Isabel de Portugal, 32-34 (antaŭe str. Roda), kiun prezidis S-ro. Orós, kaj denove apud la prezida tablo sidis policisto kiel reprezentanto de la Aŭtoritato.

Laŭleĝe, oni proponis la novan estraron aprobotan de la Provincestro, kiu konsistis el:

  • Prezidanto: S-ro. José Orós.

  • Vicprezidanto: S-ro. Pedro Marqueta.

  • Sekretario: S-ro. José Martínez.

  • Aliaj komitatanoj estis: J. Guio, D. Cebollero, F. de la Puente, S. Morales, M. Pinilla, L. Til, J. Puértolas, F. Lorente, kaj fraulino M. Casasnovas. Ĉiuj ili estis oficiale sankciitaj en siaj respektivaj proponitaj postenoj, post kelkaj semajnoj.

Oni proponis akiri ankaŭ la sufiĉan instrumaterialon, ĉar oni konstatis ke estas multaj la novaj lernantoj, kio agrable surprizis la estraron. La Esperantaj kursoj por komencantoj estis gvidataj de niaj samideanoj: Salvador Morales, José Guio, Antonio Marco kaj Francisco Mañez, tiu ĉi lasta, meritoplena veterano kiu ĵus veninte Zaragozon tuj aliĝis al la instruaj taskoj. La Superan kurson gvidis samideano Antonio Marco, kiu tiel gvidis du kursoj samtempe.

Alia temo pritraktata estis: konsulto de la HEF-estraro al nia Centro por okazigi en Zaragozo la XIIan Hispanan Kongreson de Esperanto (unua post la enlanda milito), sed la Prezidanto de "FRATECO" kun la aliaj estraranoj, konsideris la momenton tute ne oportuna, tuj sekve HEF decidis okazigi ĝin en Tarrasa (Barcelono).

Efektive, tiun someron, okazis en la menciita kataluna urbo tiu memorinda Kongreso, kiu, malgraŭ kelkaj konfliktaj situacioj, estis vere brila, ĉar niaj tieaj veteranaj samideanoj Chaler, Alavedra, Solá, kaj aliaj, kune kun la junaj kaj novaj generacioj de esperantistoj, sindoneme kaj decide, strebis por sukcesigi ĝin: tiuj unuaj kontaktoj kun oficialaj instancoj estis speciale tiklaj kaj gravaj por ni, tute same kiel signifoplena kaj transcenda por nia estonto estis ankaŭ, tiuj unuaj interŝanĝoj de opinioj inter esperantistoj de la diversaj hispanaj regionoj.

Partoprenis en tiu Kongreso multenombraj Zaragozaj samideanoj, kaj salutis kiel reprezentanto de "FRATECO" kaj intervenis en diversaj momentoj de la kongresdebatoj, nia samideano Pedro Marqueta.

Kelkajn semajnojn poste, en Zaragozo, en kunveno okazinta en nia sidejo, nia samideano Antonio Marco, legis longan informon kaj komentarion pri tiu Kongreso, kiun partoprenis, kun nia estraro, multenombraj gejunuloj kies optimismo ĝojigis la ĉeestantaron; al tiu informo kaj komentario de la preleganto, oni devas aldoni aliajn opiniojn kaj nuancojn kiujn esprimis niaj gesamideanoj Marqueta kaj María Casasnovas, ambaŭ ankaŭ partoprenintoj en tiu historia Kongreso

1952

La ordinara ĉiujara Ĝenerala Kunveno de "FRATECO", jam normaligita post tri sinsekvaj jaroj, okazis tiujare sub prezido de S-ro. José Orós la 10an de februaro, en nia sidejo, kaj la partopreno de membroj estis tiel alta, ke la propono unua kiun oni akceptis tiutage estis okazigi la venontan kunvenon en pli ampleksa salono, sugesto kiu estis tuj aprobita.

La Prezidanto bedaŭris la neprezenton de la kontoj de la administrado de nia Societo, pro foresto de la kasisto, nia samideano José Guio, forveturinta al Brazilio, kie li partoprenos en la 13a Brazila Kongreso de Esperanto kaj alparolos la kongresanaron kiel reprezentanto de "FRATECO". Tuj sekve, oni proponis novajn kandidatojn por nia estraro aprobotajn de la Provincestro, ili estis:

  • Prezidanto: S-ro. José Orós Gimeno.

  • Vicprezidanto: S-ro. Pedro Marqueta Roy.

  • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

  • Aliaj komitatanoj estis: G. Lozano, María Casasnovas, D. Cebollero, L. Til, J. Benito, J. Puértolas, F. Lorente, S. Morales kaj A. Calvo.

Unuafoje post la militfino, nia anaro preterpasis la ciferon cent, aparte de la modera nombro de tiuj kiuj pagis rekte al S-ro. Til kiel anonimaj mondonacantoj, kies nomoj tute ne aperis en oficialaj listoj por eviti danĝeron al la aliaj. Ankaŭ en tiu kunsido, nia samideano Jaime Benito proponis fondi ekskursan fakon en nia Societo, kies celo estis oficialigi la oftan kutimon de la tiamaj junaj esperantistoj ekskursi ĉiudimanĉe, propono kiu estis unuanime akceptita. Dum unu el tiuj ekskursoj mortis akcidente la juna samideano Mariano Cabeza: la morto de tiu dudekjara junulo estis la plej dolora okazaĵo kiun ni, la tiama junularo, vivis en tiu tempo, kaj ankoraŭ hodiaŭ amare rememoras.

Denove "FRATECO" ricevis inviton de la Federacio por okazigi dum la jaro 1953a la Hispanan Kongreson, kaj denove nia estraro konsideris la sugeston neakceptebla, tamen nia junularo ne tiel opiniis, kaj por konfirmi sian sintenon ĝi partoprenis en la 13a Hispana Kongreso okazinta tiun jaron en Valencio, de la 26a ĝis la 29a de julio, preskaŭ amase: estis vera spektaklo konstati tiel altan gradon de entuziasmo kaj fervoro en tiuj gejunuloj de "FRATECO" kiam en amika rondo ili ekveturis al Valencio en preskaŭ plena vagono de ordinara trajno.

La Kongreso estis vere sukcesa ĉar ĝi estis zorge organizita de niaj tre kapablaj Valenciaj samideanoj; la gloraj nomoj de D-roj. Llorens, Herrero, Tudela, nia brila samideano Hernández, Santamaría, Bosch, Vizcaíno, kaj tiom da aliaj neforgeseblaj, estis ja garantio pri tiu sukceso.

La etoso de la Laborkunsidoj, efikaj kaj modelaj; la bankedo okazis en komforta restoracio apud bela strando "del Chaler", tiel proksima al la maro, ke la susuro de la marondoj estis aŭdebla en tiuj salonoj ornamitaj je floroj, kie la marodoro kaj la vivaj lumoj kaj koloroj de tiu horo, eniris tra la larĝaj fenestroj por plezurigi nin en nevideblaj mirindaj ondoj kiuj faris tiujn momentojn vere impresaj. En tiuj salonoj mem oni proklamis la venkinton de la Literatura Konkurso: nia portugala samideano Adolfo Augusto Nunes.

Salutis la Kongreson nome de "FRATECO" fraŭlino Casasnovas, kaj la impreson kiun mi ricevis pri ĝi estis optimisma kaj esperiga, kaj sendube estis la junaj zaragozanoj kiuj pli firme kontribuis al tiu promesplena sento.

Dum monato oktobro, je la komenco de la lernojaro, nia samideano Antonio Marco, en kunveno okazinta en nia sidejo, legis detalan informon pri tiu Valencia Kongreso, spicitan de agrablaj komentarioj de la partoprenintaj gejunuloj kiuj pasigis al ni tre plaĉajn momentojn en tute Esperanta etoso.

Gvidis kursojn tiu jaro, Salvador Morales, Francisco Mañez, Antonio Marco, Eduardo Buesa, Francisco Soto kaj Demetrio Berges.

La 15an de decembro, oni organizis en nia sidejo Esperantan Ekspozicion omaĝe al nia Majstro D-ro. Ludoviko Lazaro Zamenhof. S. Morales, A. Marco kaj Jaime Benito, ĉefaj organizintoj de tiu Ekspozicio ricevis pro tiu meritoplena laboro laŭdojn kaj gratulajn esprimojn de la estraro de "FRATECO".

1953

La 15an de februaro okazis la Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" en la oficiala sidejo de la ekonomia Centro "Cámara de Comercio", kies ampleksaj salonoj ebligis al la granda nombro de partoprenantoj kunveni kun minimuma komforto, ĉar efektive multaj estis la ĉeestantaj membroj kiuj kunvenis tiun tagon.

Unue, la Ĝenerala Kunveno akceptis la kandidatecon de jenaj samideanoj por la indikitaj postenoj de nia estraro: Prezidanto, Vicprezidanto kaj Sekretario, samaj personoj de la pasinta jaro. Aliaj komitatanoj estis: María Casasnovas, S. Morales, D. Morales, D. Cebollero, L. Til, J. Benito, J. Puértolas, E. Buesa, D. Berges, kaj A. Calvo. Tiuj kandidatoj okupos efektive siajn respektivajn postenojn kiam ili ricevis la sankcion de la Provincestro.

Unuafoje post la enlanda milito, la Ĝenerala Kongreso diskutis proprajn internajn problemojn, senduba signo pri nia forto kaj vivanteco, sed samtempe signo ankaŭ de diferencoj gravaj inter la rigida pensmaniero de kelkaj estraranoj kaj tiuj gejunuloj kiuj venis al niaj vicoj ekde la jaro 1949a, kiam efektive komencis reflori Esperanto en Zaragozo kaj sekve ankaŭ en "FRATECO". La temo en konflikto kaj diskutado estis, tiu pri postulo de la Direktoro de Kursoj uzi por instrui Esperanton en ĉiuj kursoj de "FRATECO" nur la rektan metodon de certa aŭtoro; la alia opinio estis de S-roj. Berges, Marco kaj Morales kiuj konsideris la aferon libervole decidebla de ĉiu instruisto. La diskutado estis vere arda sed ne estis eble atingi konsenton ĉar, la Prezidanto, abrupte kaj tute malafable ĉesigis la diskutadon "ĉar devas decidi la estraro kaj ne tiu ĉi kunveno pri tiu problemo". Sendube malĝusta decido kaj maljusta ankaŭ la sistemo kiun elektis la Prezidanto por finigi la diskutadon.

Alia tikla temo kiun oni debatis kaj fine aprobis, estis tiu pri decido organizi en Zaragozo la proksiman Hispanan Kongreson de Esperanto, kiun la estraro prokrastis unu jaron post alia, kaj la aktivaj Zaragozaj geesperantistoj deziris okazigi ĝin kiel eble plej baldaŭ. La decido fine estis pozitiva.

Dume, la konsiderinda alfluo de novaj gelernantoj devigis nin starigi novajn kursojn kiuj superŝutis la kapablon fizikan de nia sidejo. Gvidantoj de tiuj kursoj estis: S-roj. López, Cebollero, Soto, Morales, Berges, Mañez, Martínez kaj Marco. Tiu ĉi lasta gvidis ankaŭ Superan Kurson, kaj unu el tiuj menciitaj por komencantoj estis speciala por blinduloj.

La problemoj de "FRATECO" tiujare estis pluraj kaj gravaj: ne estis sufiĉe da ĉambroj por instrui la lingvon; mankis la necesa materialo instrua kiun bezonis lernantoj kaj instruistoj, kaj ankoraŭ aliaj eĉ pli gravaj sin prezentis: la mastro de nia sidejo denuncis nin pro "ne plenumo de kontrakto" (subluo), kaj la Juĝisto avertis nin pri deviga forlaso, kaj ni devis komenci pledon por defendi nin kontraŭ tiu minaco. Alia problemo devenanta de tiu antaŭa estis, ke la estraro de "FRATECO" pretekstis la forpelon el nia sidejo por komuniki al tiu de H.E.F. ke nia Societo rezignas organizi la proksiman Kongreson malgraŭ nia pripromeso, kio motivis fortan kaj pravan reagon de la valencianoj kaj novajn diskutojn.

Dume, tiu nesolvita problemo pri deviga uzo de rekta metodo en niaj Kursoj, aperis denove surface kaj komplikis ankoraŭ pli la superŝarĝitan situacion. Fakte, la problemoj ne estis en si mem, sed en la netoleremo kaj aŭtoritateca konduto de kelkaj maljunaj estraranoj kiuj tute ne sciis harmonii kun novaj homoj kaj novaj tempoj. Temis ja pri generacia malakordo.

Post longaj semajnoj de streĉaj rilatoj kaj ne tro akademiaj diskutoj, la problemoj iom post iom solviĝis: demisiis nia samideano Morales; kaj Marqueta kaj Marco, iamaniere reprezentante ambaŭ flankojn, interkonsentis: "FRATECO" konfirmis denove la organizadon de la XVa Kongreso de Esperanto en Zaragozo; ĉiu instruisto elektos libervole metodon por gvidi sian kurson; oni konsentis kun la mastro de nia sidejo ke ni restu tie ĝis la fino de nia Kongreso, do kiel sukero en akvo la problemoj subite malaperis, sed fakte, oni rimarkas nun, ke ne povis esti alimaniere.

Sub la premo de tiom da problemoj, ne multaj fratecanoj iris al la tiujara Kongreso en Bilbao, la 14a: S-ro. Mañez reprezentis nin en tiu nacia kunveno, kaj en la Literatura Vespero, nia samideano Salvador Morales deklamis poemon kiun oni varme aplaŭdis.

Bildo kaj suba verda teksto prunteprenitaj el:

http://www.ipernity.com/doc/esperanto-bilbao/2239324

1953. Bilbao. 14a Hispana Kongreso de Esperanto.

Malfermo (Salono San Vicente en Preĝejo de Albia).

Antaŭ la tablo surpodia, kaj sur malgranda blanka afiŝeto legeblas

“14a Hispana Kongreso de Esperanto”

(antaŭ la vorto Esperanto, aperas verda stelo)

La 17an septembre forpasis unu el la plej elstaraj homoj el la tuta historio de "FRATECO", nia Majstro Emilio Artigas, fervora, kapabla, sindonema, kaj tre honesta homo, fondinto de nia Centro. Li gvidis kursojn en la Zaragoza Universitato kaj instruis plurajn generaciojn de esperantistoj. Lia lasta deziro, kiun ni komplezis, estis ke lia korpo estu envolvita en nia verda standardo por tiu lasta vojaĝo ... Ke tiu modela homo pace ripozu!

En monato decembro, dum ne formala kunveno okazinta en nia sidejo, oni elektis la Organizan Kongresan Komitaton kiu preparos la 15an Hispanan Kongreson de Esperanto, kiu devos okazi dum la venonta monato julio. La elektitaj homoj estis: Marqueta, F. de la Puente, Marco, Morales, Guio, Ferrer, Pilar Larruga, M. Casasnovas, Montañés, Buesa kaj Martínez, kaj kiel honora Prezidanto S-ro. Manuel Maynar. Kiel oni povas konstati, ĉiuj harmonie kunigitaj en la komuna tasko, ŝultron kun ŝultro, kiel devas esti inter homoj kiuj sentas saman idealon kaj batalas por sama celo. Oni forgesis do, ĉiujn diferencojn inter ni, kaj neniam estis videbla tiel unuanima agado dum tiel longa tempo, en tiuj kondiĉoj nur la sukceso povus kroni niajn strebojn: kaj tiel estis.

1954

La O.K.K. konsistanta el membroj de "FRATECO", komencis en la nova jaro prepari la XVan Hispanan Kongreson de Esperanto, kiu devos okazi dum la proksima somero en Zaragozo. Unue oni distribuis la respektivajn postenojn, kaj sekve la laboron por iliaj konkretaj agadoj jenaj:

  • Prezidanto: S-ro Pedro Marqueta Roy

  • Vicprezidanto: S-ro. F. de la Puente Solsona

  • Sekretario: S-ro. Salvador Morales Sada

  • Aliaj komitatanoj estis: Vicsekretario: Pilar Larruga, Kasisto: José Guio, Propagando: Antonio Marco, Kunvenoj: María Casasnovas, Loĝejoj: Juan Montañés, Ekspozicio: Eduardo Buesa, Vickasisto: Eugenio Ferrer kaj Literatura Konkurso: José Martínez.

Ekzistis kelkaj veteranoj obsede konvinkitaj ke ni ne kapablus organizi tiun Kongreson, kaj tute kontraŭe, la junularo spiris optimismon kaj fidon, kaj tiu ĉi sento rapide etendiĝis al tiuj kiuj partoprenis en tiu entrepreno: po unu aŭ du fojoj en semajno, tiu O.K.K. kunvenis en nia sidejo, kaj baldaŭ aperis la unuaj rezultoj: oni starigis la provizoran Programon kiu ekfunkciis kiel mobiliza aparato impulsanta la diversajn risortojn kiuj reale estis la diversaj fakoj, kaj la fekunda laboro transformiĝis en afiŝojn, poŝtkartojn, glumarkojn, notojn al "Boletín" kaj ĵurnalojn de nia Movado, ankaŭ aliajn por la Zaragozaj ĵurnaloj; la propaganda maŝino ekfunkciis kaj aliĝoj por la Kongreso venis amase, tiamaniere ke ni ĉiuj konvinkiĝis ke tiu nacia kunveno de esperantistoj estus la plej grava el ĉiuj postmilitaj, kaj tiu intima konvinkeco donis al ni forton kaj flugilojn por ĝoje plenumi niajn taskojn. Atentinda en tiu aktivado estis la laboro de nia samideano Marqueta, kiu senlace impulsis la diversajn fakojn de la O.K.K.; li prelegis en la Zaragoza Universitato pri "Brazilio". Ankaŭ nia samideano Eusebio Maynar prelegis en nia Fakultato pri Sciencoj, en Esperanta lingvo, pri la temo: "Zaragozaj palacoj". En tiu propaganda kampanjo impresis tre favore artikolo de Marcial Buj pri Esperanto publikigita en "Heraldo de Aragón".

Paralele je tiuj taskoj, pludaŭris ankaŭ tiuj ordinaraj laboroj de nia Societo: kursojn gvidis Demetrio Berges, Eduardo Buesa, Francisco Mañez, Antonio Marco, kaj nova altvlora elemento veterana, nia samideano Angel Salete, kiu aliĝis ankaŭ al niaj instruaj taskoj. Jes, oni bezonis veran entuziasmon por subteni tiun duoblan taskon kiun faris samaj homoj, ĉar multaj veteranoj malaperis el la aktiva sceno, kaj kvankam kun tiuj kiuj plu kunlaboris la problemoj mildiĝis, tiu generacia diferenco de opinioj subkuŝis en ties rilatoj kaj ŝpruĉis neatendite. Kaj en tiu linio mi povas citi la Ĝeneralan Kunvenon de "FRATECO" okazintan tiujare la 7an marte, en salonoj de la Komerca Ĉambro: efektive, en tiu kunveno, tuj post la rutinaj protokolaĵoj, samideano Antonio Marco submetis al la ĝenerala konsidero proponon por ke okaze de la Ĝenerala Kongreso de la Hispana Federacio en monato julio, Zaragozo akceptu direkti la Federacion dum kvarjara periodo. La diskutado estis arda, ofte eĉ pasia, ĉar la momento estis kritika naciskale por nia Esperanta Movado, kaj neniu hispana Grupo estis tiel bone ekipita kiel ni por tiu tasko. La propono estis tute malavara, ĉar la junuloj konsciis ke la laboro kaj respondeco estus precipe por ni, kiel jam okazis en "FRATECO", sed la veteranoj obstine diris ne, kaj pretekstante ke la verdikto de nia pledo por nia sidejo estis kontraŭa, la decido estis definitive nea.

La kunveno ankoraŭ sin okupis pri aliaj diversaj aferoj: akiro de instrumaterialo, elekti la novan estraron, informi pri preparlaboroj de la Kongreso, k.t.p., sed fakte ne plu estis interesaj temoj por debati.

Dume, nia samideano Salvador Morales anoncis sian forveturon al Svedio, kaj pro tio rezignis sian postenon kiel Sekretario de la O.K.K. (Organiza Kongresa Komitato), kiun okupis tuj nia samideano Antonio Marco, ĉar efektive nenio povus haltigi nian entreprenon organizi la Kongreson, kaj niaj streboj evoluis en kontentiga progreso. Tiklaj momentoj estis kiam kelkaj membroj de nia Organiza Komitato devis viziti la Aŭtoritatulojn por peti al ili permesojn kaj helpojn; ilia akcepto estis varia: ĝentila, tiu de la Regiona Militestro, afabla kaj simpatia tiu de la Ĉefepiskopo, amika tiu de la Provinca Deputitaro kaj de la Zaragoza Urbestraro, tute malafabla kaj malĝentila tiu de la Provincestro, kaj kuriozaj anekdotoj tute ne mankas en tiuj vizitoj, kiujn mi promesas iam rakonti al vi, ĉar estas grafikaj kaj tre karakterizaj al tiuj politikaj momentoj!!. Kaj en la mencio pri vizito al la Aŭtoritatuloj, mi ne parolis intence pri tiu kiun ni efektivigis al la Moŝta Rektoro de la Zaragoza Universitato, ĉar tiu meritas apartan paragrafon, ĉar Rektoro estis en tiuj momentoj Moŝta S-ro. Miguel Sancho Izquierdo, eksfondinto de "FRATECO", ekssekretario kaj fervora esperantisto dum multaj jaroj, kaj efektive kiel esperantisto li reagis, kaj afable akceptis ĉiujn niajn proponojn, certe ne malmultajn: li permesis uzi la Universitaton kiel Kongresejon kaj promesis partopreni en la Kongreso ne nur kiel alta aŭtoritato, sed ankaŭ kiel esperantisto, ĉar malgraŭ lia momenta malproksimiĝo de nia Movado, li sin sentis ankoraŭ tia. Neniam ni sufiĉe dankos tiel malavaran kaj fervoran sintenon en tiuj tiamaj tempoj !! de nia samideano kaj Moŝta Rektoro Sanĉo Izquierdo.

Kaj la monato julio alvenis, kaj kun ĝi ankaŭ la Kongreso: la nombro de aliĝintoj, la plej alta ĝis tiam registrita. La Ekspozicio estis instalita en salono de "Casino Mercantil" (Komerca kaj Industria Centro), en la centro mem de la urbo, kio altiris la atenton kaj multenombrajn vizitantojn. La Kongresejo estis en la Medicina Fakultato, kie funkciis Akceptejo kaj deĵoris junaj samideanoj, tute same kiel en Libro-servo.

Fakte, la junuloj svarmis ĉie: akceptante la alvenintojn, atentante ĉiujn servojn, zorgante komplezi al ĉiuj gekongresanoj en liaj bezonoj; agado admirinda kiu meritis laŭdojn kaj dankojn.

La interkona vespero okazis en la sidejo de Arta Aragona Grupo, en promenejo "Independencia": salutoj, ĝojigaj esprimoj, amikaj renkontiĝoj en la nokto, dum koncerto de kordaj instrumentoj regalis la orelojn de la ĉeestantaro. Tre, tre agrabla etoso por tiu komenco.

En la Urbodomo akceptis nin la Vicurbestro de Zaragozo, kaj tuj sekve la Solena Malfermo en salono de la Medicina Fakultato. La akceptan paroladon faris la Honora Prezidanto de la Kongreso, S-ro. Manuel Maynar, kaj la postparoladon la Vicprezidanto de H.E.F. (Hispana Esperanta Federacio), José Anglada. Tuj sekve salutis longa vico de reprezentantoj de Grupoj, Sekcioj, kaj eksterlandaj samideanoj.

La unua Laborkunsido okazis tute trankvile, malgraŭ sia karaktero nur ekonomia kaj pro tio necesa de urĝaj decidoj. La vizito al la arthistoriaj Zaragozaj monumentoj estis preskaŭ ĝenerala, kaj la Literatura Vespero plene sukcesis kiel unu el la plej belaj aranĝoj de la Kongreso. Samideano Luis Hernández, nia kara valencia samideano, faris la enkondukon kun la elokvento abunda je belaj metaforoj kiel li kutime faris, kaj tuj sekve D-ro. de la Puente legis la decidon de la juĝkomisiono pri la verkoj prezentitaj en nia Literatura Konkurso. Jen la verdikto:

Originala poezio:

  • Unua premio: "Printempo", por Marjorie Boulton.

  • Dua premio: "La ciganino", por Poul Thorsen.

Originala prozo:

  • Unua premio: "Pentristo", por Salvaor Gumá.

  • Dua premio: "Rideto abundas sur la lipoj de la saĝuloj", por Vicenzo Musella.

Poezia traduko:

  • Unua premio: "Traduko de poezio de A. Machado", por Amalia Núñez Dubús

  • Dua premio: "Traduko de poezio de A. Machado", por Eusebio Maynar Dupis.

Proza traduko:

  • Unua premio: denove por Amalia Núñez Dubús.

  • Dua premio: por Luis Hernández Lahuerta.

Kiam oni aŭskultis la nomon de ĉiu premiito, la publiko aplaŭdis, kaj tuj sekve oni legis la verkojn gajnintajn la unuajn premiojn: S-ino Mimó deklamis la poemon "Printempo" de Marjorie Boulton; F-ino. Llonch tiun de la proza traduko de Amalia Núñez. S-ro. Gumá legis sian verkon, originalan prozan premion, kaj S-ro. Hernández sian propran tradukon kaj ankaŭ tiun de Amalia Núñez. Krome, nia portugala samideano S-ro. Nunes legis alian tradukon de la sama poemo de Machado, kies tradukinto estis li mem. S-ino. Mimó deklamis poemon de Kaloksay, kaj F-ino. Sevilla, kun rapsoda arto kiu ravis la ĉeestantaron, deklamis belan poemon "Reveno", kies aŭtoro estis ŝia patro, Avelino Sevilla, fratecano.

Konstantaj aplaŭdoj premiis la deklamitajn verkojn, kaj la admirinda broĉo de tiu Literatura Vespero estis kiam nia samideano, Mariano Solá, regalis nin per belega parolado pri la veraj meritoj de Esperanto por beletro, majstra oratora peco kiu tre plezurigis la Kongresanaron, kiu fine premiis lin per tondra aplaŭdado.

  • Prezidanto: D-ro. Rafael Herrero (Valencio)

  • Vicprezidanto: D-ro. Mariano Solá (Tarrasa)

  • Sekretario: S-ro. Ernesto Hurtado (Valencio)

  • Vicsekretario: S-ro. Adonis Gonzales Meana (Ciaño Sta. Ana)

  • Kasisto: S-ro. Ernesto Guillén (Valencio)

  • Voĉdonantoj: S-ro. José Guzmán (Valencio), S-ro. José López Herrero (Madrido), S-ro, Pedro Marqueta Roy (Zaragozo), S-ro. Luis de Otaola (Bilbao)

S-roj. Villa kaj Menéndez, kiel reprezentantoj de la Esperanta Grupo el Gijón, akceptis organizi la venontan Kongreson en tiu Asturia urbo.

La tuttaga ekskurso al la Monaĥejo "de Piedra", ravis la kongresanaron, kiu estis fina agrafo de tiel bela Kongreso.

Sed kun la fino de la Kongreso absolute ne finiĝis la transcendaj eventojn kiujn vivis "FRATECO" tiujare, kaj jam en monato Aŭgusto oni kunsidis en eksterordinara kunveno, kun ĉefa unika temo: nia sidejo. La problemo estis urĝa, ĉar ni devis forlasi la sidejon ne plej malfrue ol la 15a de monato septembro.

Oni proponis diversajn solvojn, oni ĵonglis dum la tuta kunveno per kombinoj de ciferoj kaj ciferoj, sed la fina konkludo estis serĉi alian loĝejon.

Kelkajn tagojn antaŭ la limdato, ni trovis nian nunan (1983) sidejon en strato "San Vicente Paul, 1", sed la luprezo estis tre alta, kaj ĝia amplekso malgranda por niaj aspiroj, tamen ni devis akcepti, ĉar niaj mebloj jam estis, praktike, sur la strato.

Antonio Marco Botella

Zaragozo, Majo, 1983