03 - Forpasis Vicente Garcés

FORPASIS VICENTE GARCÉS PUYUELO

La 13an de marto, surprize, li mortis. Li estis en hospitalo pro kormalsano.

Li lernis Esperanton tre juna, kaj baldaŭ ekpartoprenis en diversaj kongresoj, ekzemple en Universalaj Kongresoj en Kubo kaj en Valencio (Hispanio)

Membro de "Frateco" de antaŭ multe da jaroj, dum unu jaro li estis prezidanto de nia asocio.

1982 - En alkazaba parko, dum la Hispana Esperanto-Kongreso en Malago.

Libroservo. De maldekstre dekstren: la fratecanoj Miguel Ángel, José Vicente kaj Pablo.

1984 - En seminario, dum la Hispana Esperanto-Kongreso en Seviljo.

2008 - Dum la inaŭguro de la nova monumento al Esperanto,

en la Placo de la Esperanto, en Zaragozo.

2012 - Okaze de la Zamenhof-tago en nia Aragona Esperanta Societo "Frateco".

2013 - Dum la Hispana Esperanto-Kongreso en Zaragozo.

2013 - Zamenhofa bankedo.

2014 - Frateca bankedo.

2018 - Antaŭ la ĉerko de Emilio Gastón