04 - Gregorio Sobrino

GREGORIO SOBRINO

Biografio de laborema esperantisto

verkis ĝin Enrique Navarro

Gregorio Sobrino naskiĝis la 24an de decembro 1924 en Arcos de Jalón kaj mortis la 28an de aprilo de 2019. Enrique Navarro, sekretario de FRATECO, iris tien kaj persone kaj nome de la E-societo, esprimis kondolencojn al familianoj.

Li estis la plej aĝa el kvar gefratoj. Kvankam en lia hejmo la mono ne estis tro (eĉ male), dum la jaroj de la Civilmilito (1936-1939) li havis ŝancon ricevi instruadon de majstro kiu iris al lia hejmo. Kiel anekdoton, li rakontis al mi, ke li iris kun amiko serĉi helikojn por pagi la kajerojn kaj la lecionojn.

Kiam li estis 14jara li iris lerni la oficon de forĝisto kun sia onklo. Li studis Mekanikon kaj Elektronikon dum la militservo. Poste li laboris en Zaragozo kiel meħanikisto de aŭtoj.

Antaŭ ol militservo, li sukcesis eniri en RENFE. Li eklaboris en la laborejoj pri riparado de lokomotivoj de Soria. Li ascendis al posteno de helpisto de lokomotivestro. Li translokiĝis al Madrido. Li edziĝis en 1953.

Li ascendis al lokomotivestro post loĝado de unu jaro en Venta de Baños. Poste li ascendis al ĉefo de lokomotivestroj kaj li devis translokiĝi al Bilbao. En tiu urbo, li komencis interesiĝi pri idiomoj. Li parolis itale perfekte (ĉar la TAF-trajnoj estis de FIAT kaj li volis koni perfekte la meĥanikon kiu estis nur en la itala). Li scipovis iomete la anglan.

Li loĝis unu jaron en Bilbao. Tie li kontaktis kun Esperanto, kiu akompanos lin la reston de sia vivo. Ĉiam kiam li povis, li legis revuojn kaj librojn en Esperanto. Li estis entuziasmulo kaj granda disvastiganto de Esperanto.

Li venis al Zaragozo en 1968 kie li kontaktis kun la grupo FRATECO kie li restis membro ĝis sia morto.

Kiam li estis 50-jara, li komencis la studojn pri Industria Elektroniko. Li ascendis al posteno de subĉefo de deponejo de lokomotivoj. Li ankaŭ estis instruisto en la Profesia Lernejo de RENFE. Kiam li estis 62jara, li emeritiĝis kiel ĉefo de deponejo de lokomotivoj.

Li amis la fervojojn kaj dediĉis sin al tio dum 42 jaroj.

Li ĉiam estis granda leganto kaj aŭtodidakto en multaj flankoj. Li ankaŭ amis la pentrarton. Li estis aparte lerta pri teknika dezajno. Li faris milojn da desegnaĵojn. Ankaŭ li verkis poeziaĵojn kaj iom da prozaĵoj. Li praktikis la artisman desegnadon kiel tempopasigilo. Li admiris la pentrarton kaj realigis diversajn ekspoziciojn en Soria kaj Zaragozo. Li ankaŭ ŝatis arbojn kaj terkulturadon.

Li partoprenis en diversaj E-kongresoj, kaj naciaj kaj internaciaj. Inter ili, tiu de la 100-jariĝo en Pollando.

Lastatempe, li ankaŭ loĝis en Kottingbrunn (Aŭstrio) kun sia filino. Li estis tre bona amiko de siaj amikoj kaj Esperanto akompanis lin ĉiam kiel plej fidela amiko.

Ripozu pace!