05 - Dum ni restas hejme
DUM NI RESTAS HEJME
AMIKE KAJ "FRATECE"
Lorenzo Noguero
Prezidanto de "FRATECO"
Dum tiuj tagoj (kaj noktoj) eble vi povas aliri al vortoj en Esperanto...
Kaj eble vortoj (fortoj) aliras al vi. Nome (akronime):
Forto
Rezisto
Amikeco
Teamo
Esper(ant)o
Celebro
Optimismo
Jen sekve kelkaj bildoj, por distri, pripensi...
sprite
turisme
ripozeme
La bestoj ciuj ĝojas, neniu homo survojas
ESPERANTISTOJ KAJ KRONVIRUSO
- EPIZODO 1 -
Krome: Se iu volas spekti (ion plian) pri pandemia krizo de kronoviruso / koronoviruso, jen: "Komentoj de esperantistoj el diversaj partoj de la mondo" (19 min):
Jen sekve ligilon por spekti la videon rekte en Jutubo:
Esperantistoj kaj kronviruso - Epizodo 1
ESPERANTISTOJ KAJ KRONVIRUSO
- EPIZODO 2 -
En ĉi tiu dua epizodo de “Esperantistoj kaj kronviruso” (30 min), pli ol 30 homoj el 17 landoj rakontas pri kiel progresas la...
Jen sekve ligilon por spekti la videon rekte en Jutubo:
Esperantistoj kaj kronviruso - Epizodo 2
KRONVIRUSA INTERVJUO KUN MARTENO LELARGE
Jen intervjuo de Katalin Kovats al kurioza junulo (35 min):
Por mia kvina intervjuoto mi ne devis longe vojaĝi, sed daŭris longan tempon konvinki lin kunbabili. Fine mi sukcesis kaj tre feliĉas pro la fakto, ke post dusemajna memdecidita kvaranteno, kunŝlosita kun la gepatroj en eta loĝejo, 18-jara junulo povas tiel babili kun sia patrino, jam estas en si mem granda feliĉo. Kaj babilante mi malkovris profundajn pensojn, valorojn, saĝajn vortojn kaj vivsistenon. Min ravis lia pozitiva pensmaniero .... Resume: mi admiras Martenon, kiu perdis tiom da revoj pro la damna kronviruso kaj tamen povis resti tiom pozitiva. Venu kaj spektu ankaŭ vi.
Jen sekve ligilon por spekti la videon rekte en Jutubo:
Kronvirusa intervjuo kun Marteno Lelange
BEBO PAROLAS EN ESPERANTO
Kaj, laste mi volas enmeti mallongan videon (1 min.), probable jam konata sed tre simpatia: "Bebo parolas en Esperanto". Kupero aghas 21 monatojn, kaj bone komprenas la internacian lingvon.
Jen sekve ligilon por spekti la videon rekte en Jutubo:
Jen la sama video, kun subtekstoj en hispana lingvo: