09 - Esperantistaj ferioj

ESPERANTISTAJ FERIOJ

Vojaĝo tra Eŭropo dum julio de 1986

Antonia Lapuerta

Por mi, vojaĝi estas unu el la plezuroj de la vivo: mi ŝatas la naturon, la arton kaj ankaŭ la moroj kaj kulturoj de aliaj landoj. Ĉiam mi trovas novaĵojn kaj novajn sindonemajn homojn.

Ni ekkomencis la vojaĝon tre iluziiĝintaj. Je la kvina vespere, la 11an de julio, la kvar geesperantistoj ekveturis: Enrique Piquero stiris lian aŭtomobilon kaj la aliaj tri estis: lia edzino, Mª Pilar Laquidain kaj mi. Ni trapasis la sekegecan regioneton nomata "Los Monegros", (ni multe esperas, kiel promesite, ke tiu grandega teritorio estos irigaciota kaj ĝia grundo terkultivota), poste ni trapasis la fruktodonajn grundojn de Fraga kaj Lérida, la Barcelona provinco kaj fine ni alvenis je la naŭa kaj duono a Figueras, kie ni tranoktis en la hotelo Trave.

En la hotelo de Figueras okazis la unua lingva okazaĵo, ĉar katalunanoj volis spekti televidon tra la regiona elsendo, sed feliĉe por ni, ĝi ne funkciis!

La 12an de julio estis tre bela tago kaj ni forlasis Hispanion. Ni ekeniris dolĉan Francion!. Vere estas tre trafe uzata tiu ĉi esprimo, ĉar la humideco de la Mediteranea maro kaj ĝia vegetalaro, mildigas la veteron kaj faras tre agrabla la aero. Ni vidis industriojn apud la grandaj riveroj kaj ankaŭ tre bone laboritajn kamparojn. Ni eniris en Aix-en-Provence, kie ni manĝis en tre homplena kaj vigliga teraso en urba avenuo: la etoso estis tie tre kosmopolita.

Ni fotis nin, vizitis la urban centron kaj poste ni ekveturis denove ĝis Cannes. Tuj, kiam ni forlasis la larĝan aŭtovojon, ni suferis la oftajn ŝtopiĝojn, kiuj okazas dumsomere ĉe la marbordaj ŝoseoj, sed malgraŭ tio, ĉio estis bona por vidi la specialan belecon de Cannes kaj la pejzaĝoj de la Blua Marbordo (nia bona Enrique donis al ni ĉi tiun kapricon).

En Italio, post kiam ni trapasis la Alpoj, oni devus elstari iliaj aŭtovojoj. Mi nomus ilin kiel la moderna itala arto, ĉar al mi ŝajnas miregaj inĝenieraj konstruaĵoj, kun viaduktoj kaj tuneloj kaj belegaj vidoj al la maro. Eĉ en kelkaj lokoj al ni ŝajnis, ke ni veturis en aviadilo. Vere tiaj italaj aŭtovojoj multege impresiĝis al mi, eĉ sen kompreni pri teknikaj kalkuloj pri konstruaĵoj.

Antaŭ ol forlasi Francion, ni trapasis Antibes, Niza kaj aliaj belaj urboj ĉe la marbordo, kaj en Italio ni haltis por iom ripozi en San Bartolomeo, marborda urbeto. De la fenestro de nia hotelo ni vidis la maron kaj la gajeco kaj vigleco de la loko.

Je la 13an de julio ni sekvis trairante la italajn aŭtovojojn, kun malpli da tuneloj, kaj belegaj maizaj kampoj kaj riĉaj ebenaĵoj tutplenaj de fruktarboj. La tago estis belega kaj nia kara amiko Enrique prizorgas nian vojaĝon, dum ni, de tempo al tempo, forlasas niajn revojn por iomete sonĝi.

Ni ne povis halti en ĉiuj la belaj urboj, per kiuj ni trapasis, ĉar la vojaĝo estis programita, kaj kun envio, ni vidis trapasante: Torino, Milano, Brescia, Verona, Alessandria, Padova... kaj fine ni eniris en la urbon pli... ĉu belan?, ĉu originalan?, ĉu ununuran?. Mi ne bezonas klarigi multe, ĉar ĝi estas de ĉiuj tre konata, sed mi volas nun rimarki mian impreson: la granda kanalo estas kvazaŭ sonĝo, ĝia arĥitekturo kaj arto, ĝiaj motorboatoj, boatoj kaj gondoloj (kun iliaj belaj gondolistoj).

Nur per si mem, la placo de San Marcos estas sufiĉa moto por viziti Venezia. La katedralo estas en tiu placo kaj ĝi estas mirinda vidindaĵo, sed kion mi plej ŝatis, tio estis la vojaĝo tra la granda kanalo. Mi imagis, (ĉar mi estas tre imagema), ĉiuj la palacoj dum ilia ora epoko, kun iliaj fajritaj lumoj kaj iliaj loĝantoj lukse vestitaj, la grandaj pompaj servistoj, la muzikoj kaj iliaj vigligaj loĝantoj. Vere mi estus plaĉinta, se mi estus povinta vivi tiu epoko en Venezia.

Ni travivis neforgeseblajn tagojn ĉe la hotelo Lekineĉi. Ankaŭ estis eltiraĵo por ni butikumi: la monŝanĝo estis 10'5 liras kontraŭ 1 peseta. Tie la prezoj estis altaj, sed kiam ni ŝanĝis, almenaŭ ni atingis centojn da miloj de liras.

Ni foriris el Venecio (kun novaj radoj en la bagaĝoj) en la lasta vojaĝo en la vaporŝipeto n-ro 8.

Kiel en multaj landlimoj estis montara pejzaĝo inter Italio kaj Austrio. Tie la policisto salutis al ni parolante hispane por deziri al ni "bonan tagon". Poste ni multe memoris tiun okazaĵon: kiam ni haltis por manĝi, ni konstatis, kiom da malfacilaĵoj ni havis por kompreni kaj esti komprenataj de la aŭstriaj homoj sen uzi la germanan. Tie ni fine manĝis fromaĝajn florojn kun dolĉa ŝinko kaj bonega biero.

Estis tre bela la pejzaĝo, malhel-verda kaj blua. Kiam ni alproksimiĝis al Vieno, ĝi ŝajnis al ni kiel blanka fianĉino volvita de travidebla tulo fare de la lastaj sunradioj de la malfrua vespero.

Ni loĝis en la centra urbo. Niaj esperantistaj geamikoj serĉis al ni bonan loĝejon, centra, bonkvalita kaj ne multekosta, kaj ĝi tre plaĉis al ni. La loĝejo havis ampleksajn ĉambrojn. Al ni ŝajnis tio iom strange, ĉar la loko estis palaceto de fama aŭstria nobelulo kaj tial ĝi estis plenplena kun malnovaj kaj belegaj mebloj de la epoko de la luksa burĝecaro. Elstaris granda kaj blanka baroka forno, simila al aliaj, ke ni vidis poste en la imperia palaco. Kiel bela kaj blanka estas Vieno!

Dum la unua tago en Vieno ni vizitis la katedralo: ĝi estis unue romanika kaj poste rekonstruita laŭ gotika stilo. Mi nepre devas mencii la sonorilegon "Pummerin", kiu pesas 21 tunojn, farita el turkaj kanonoj post milita venko. Sur la katedrala tegmento estas dezajnitaj la imperiaj agloj. La aŭstria popolo estas tre afabla kaj tradicia.

Ni ankaŭ vizitis la grandan operon el Vieno: ĝi estas belega kaj oni povas vidi ĝin ĉiuj Kristnaskaj festoj pere de la televidilo dum la UNICEF- festivalo, sed indas viziti ĝian enan scenejon: ĝi estas grandega kaj havas multajn rulkurtenojn (mi ne scias, kiom da ili), tiel oni povas ŝanĝi rapide la scenejan dekoracion, eĉ enmeti ĉion necesan laŭbezone.

Ni vizitis la esperantistan klubon. Ĝi estis antikva, kaj ĝiaj veteranaj membroj proponis akompani nin la sekvantan tagon por viziti ĉefajn ejojn de antikva Vieno. Estis memorinda vizito: ni vidis la lokojn pli antikvajn kaj karajn por la vienanoj: la Kafo de la Artistoj, kie oni povis vidi subskribojn de Strauss, Mozart kaj multaj aliaj elstaraj homoj de tiu epoko; la Domo de Printistoj, kun ĝia granda biblioteko kaj ĝia unua printil-maŝino; la Kirko de Jezuitoj: arta mirego kun tre originala kupulo, kiu nune estas uzata por recitaloj kaj klasika teatro. La Viena Universitato estas en la sama placo kaj eĉ ni povis viziti la profesoraran ĉambregon. Mi ne scius priskribi tiom da kulturaĵoj kaj artaĵoj, kiujn mi vidis en la Nacia Galerio, garditaj tie kun karego kaj prizorgemo.

Ni vidis ankaŭ restaĵojn de frakasitaj konstruaĵoj dum la Dua Mondmilito, la lokoj, kie la kontraŭfaŝistoj rezistadis, kaj kiel oni ade rekonstruas pontojn kaj stratojn.

Ne aŭskulti koncerton en Vieno ŝajnis neeblaĵo al ni, nun vizitante la muzikan epicentron! Ni belvestiĝis kaj enbeliĝis nin kaj iris en koncerton. Ni multe ĝojis aŭskultante Chopin.

La komerco en Vieno tre altiris al ni, ĉar ni vidis verajn belaĵojn, sed nia aĉetkapablo estis malgranda: kontraŭ aŭstria ŝilingo ni devis pagi po ses pesetoj.

Ni ankaŭ vizitis la palacon-kastelon Belvedere, kiu estis vera miraĵo por nia vido, kun ĝiaj grandegaj kaj belegaj ĝardenoj kaj tiu lumo, kiu ŝajnigas Vienon tiel travidebla.

Ni vidis la monumenton al Mozart, la Sankta Karolo-kirkon kun ĝiaj belegaj kolumnegoj, altaj je 33-metrojn, kun skulptaj reliefoj pri la vivo de Sankta Karolo Borromeo. Ankaŭ ni vizitis la Esperanto-Muzeon, en palaco situanta en Michaelersplatz; ni eniris tien, sube de ĝia kupolo, tria pordo; estis lifto.

Vieno estas unu el tiuj urboj, kiujn mi ĉiam volus viziti denove.

La 18an de julio ni vizitis novan landon: Hungarion!.

Kion ni observis unue estis grandegaj kamparaj ebenaĵoj kun la samaj kultivitaj vegetaĵoj fare de terkulturaj sociaj komunumoj. Laŭ la socialisma sistemo de tiu lando. Hungario estas verda lando kun tre bona vegetaĵaro.

Ni eniris en Budapeŝton kaj trapasis longajn kaj larĝajn avenuojn (ucta). En la urbo Pest atendis al ni nia bona samideanino Violeto, kiu akceptis nin, kiel ni estus ŝiaj gefamilianoj. Tiu nokto ni ne vizitis la urbon, ĉar ni rakontis unu la aliajn multege da travivaĵoj.

La sekvantan matenon ni vizitis Buda, malnova kaj nobela urbo, kun ĝiaj palacoj, katedralo, parlamento, bibliotekoj kaj muzeoj.

La katedralo de Sankta Matias kaj Sankta Stefano kaj je ĝiaj piedoj la trankvila rivero Danubo. Al mi ŝajnis, ke tie mankis motorŝipoj kaj boatoj, ĉar mi vidis nur laborajn ŝargoŝipojn.

Inter Buda kaj Pest, estas la rivero Danubo, kiu disigas ilin. Pest estas industria kaj moderna urbo, kiu ankaŭ enhavas bibliotekojn kaj muzeojn kaj tre belan parkon nomata "Popolparko".

Ekde la citadelo oni povas vidi tutan Budapeŝton, sed iomete kiel tra nebuleto. Ĝiaj bizanc-artaj turoj donis al ĝi misteran etoson kaj elmontris al ni ĝiaj diversaj kultur-konstruaĵoj tra la tempopaso.

Dum vespermanĝo ni ade aŭskultis la muzikon de la violonoj, kun tiu cigana mistero, en bela loko, kie estis repatriiĝintaj homoj, kiuj ĝojegis aŭskultante tiajn violonajn interpretojn.

La dimanĉon ni faris ekskurson al bela kaj pitoreska urbeto, kie ni povis admiri muzeon de kot-statuetoj, kiuj havis esprimojn tiel klarajn, signifoplenajn kaj subtilajn, ke ni neniun fojon bezonis demandi, pri kiu temis. La artistino, Margit Kovács, kiu naskiĝis tie, forpasis en 1979. Malgraŭ la relativa ĵuseco de liaj kot-skulptitaj verkoj, sendube lia agado daŭros post la tempopaso.

Ankaŭ ni vizitis terkulturan muzeon, situanta en la kamparo, kiu al ni ŝajnis tre interesa.

Ankoraŭ ni travivis feliĉajn horojn en Eger, granda urbeto situanta norde de Hungario. Tie atendis nia alveno niajn esperantistajn geamikojn. Ili invitis kaj bonege regalis al ni en tipaj trinkejoj, kie oni trinkas vinon, dum la homoj kunvivas en agrablega etoso laŭ orkestra ritmo.

La sekvantan matenon ni vizitis la katedralon de Sankta Estanislao, granda antikva fortikaĵo kontraŭ la turkaj malamikoj, kaj tunelo, pri kiu oni diras, ke ĝi trapasis kaj konektis subtere tutan urbeton. Akompanis al ni nia kara kaj juna amiko Atila, kaj poste ni forlasis Eger, por viziti la lagon Balaton. Tiu ĉi lago havas surfacon pli malpli je 500 kvadrataj kilometroj, la akvo estas pura, sen iu ajn malpurigaĵo, ĝi estas fama fiŝa rezervejo kaj ripozloko. Dum tiu ĉi lasta vizito al lago Balaton ni ne havis bonan veteron: malvarma vento blovis kaj estis daŭra pluvego.

Ni forlasis Hungarion trapasante la urbeton Sopron, kie ni elspezis niajn lastajn forintojn (laŭ la oficiala ŝanĝo po 3 pesetoj 1 forinto, sed en la "nigra merkato" ni atingis po 2 pesetoj 1 forinto)

Denove en Aŭstrio, ĉiam bela kaj ĝoja, kun bovinoj, montaroj, mirigaj lagoj kaj neforgeseblaj kaj nekompareblaj pinoj.

Salzburgo, kiel multaj aliaj urboj, estas trapasata de la rivero Salz; ĝi enhavas belajn pontojn, kiuj komunikas la du partojn de la urbo. Ni eniris tien, kiam la urbo eknoktiĝis: la urbaj lumoj estis perfektaj; de la alta parto, kie estas la Ludkazino oni lumigis konstruaĵojn situantajn en fronta monteto kaj antikvan komercan kvartalon, la rivera akvo trankvile kaj monotone kantetas, dum la turistoj marŝas tien kaj reen, la ĝardenoj, krom esti tre belaj, ili estas ankaŭ tre bone aranĝitaj. Ni trapasis du kompletajn tagojn en ĉi tiu trankvila urbo.

Ni veturis pli kaj pli alte, ĝis ni atingis la Svisian landlimon, trapasante Tirolon. Kiel miriga estis la pejzaĝo! Neĝo sur la montaroj, valoj plenplenaj de ruĝaj floroj... kiel belaj aspektis la balkonoj, el prilaborita ligno, plenaj je floroj! Ni trapasis Innsbruck kaj poste granda tunelo.

Zurich estis industria urbo, ĝi havis kvartalon plenplenan de bankoj, grandan lagon kaj belajn pontojn, el kie ni faris belajn fotojn de ĝiaj pintegaj turoj kaj tipaj horloĝoj. Svisio estas tre multekosta lando: po 50 pesetoj oni atingas 1 svisan frankon. Ni eĉ ne povis rigardi ĝiajn komercajn montrofenestrojn. Tie ni loĝis en la hotelo "Jura".

Por eniri Germanion, ni devis trapasi Basel: ĉi tie estas la rivero Rhin, kiu faras la landlimojn. Ni tagmanĝis en Friburgo, tre originala urbo kun malnovaj konstruaĵoj bone konservataj, akvaj kanaletoj kaj tre puraj stratoj kun montrofenestroj plenaj de bonaj manĝaĵoj. La urbo ankaŭ montris tre modernan teknikon.

Veturante tra Germanio ni atingis la francan landlimon en Strasburgo. La malnova Estrasburgo ŝajnas Venezia parenco, kun kanaloj kaj kanuoj, kaj tre belaj konstruaĵoj tre bone konservitaj. Ankaŭ ĉi tie mi imagas en la granda palaco al Napoleono kaj liaj festenoj!

Strasburgo estas la sidejo de la Eŭropa Konsilio; por tio ĝi havas du grandaj kaj modernaj palacoj por konvencioj. La aŭdebleco devas esti tie perfekta pro iliaj teĥnikismoj.

Ĉi tie ni devas elstari, ke ni partoprenis en la 6a konferenco pri la neŭtraleco de Esperanto. Ni trovis geamikojn el aliaj naciecoj, sed tio ne estas problemo por ni, ĉar tiuj, kiuj parolas Esperanton povas kompreni unu la aliajn preskaŭ perfekte. La organizo de la konferenco regalis al ni kun regiona danco, kiu vere tre altiris nin.

Bedaŭrinde ni ne povis resti tie ĝis la fino de la konferenco, ĉar la libera tempo de miaj geamikoj finiĝis, kaj post tri tagoj ni veturis al Hispanio. Ni tranoktis en Liono, kaj ni profitis por koni iomete la centron de tiu urbo dum varma somera nokto; al ni ŝajnis tiu industria urbo vere vigla kaj homplena.

Ni haltis dumvoje en Perpignan. Tie ni pruvis saluti esperantistajn geamikojn, sed ni ne atingis nian celon kaŭze de adreseraro. Ni vizitis la urbon trairante ĝiajn stratojn.

Kaj fine Hispanio! Tre varma en tiu monato aŭgusto, sed ni estis feliĉaj por reveni en nian patrolandon kaj en niajn hejmojn, lasante post ni tiuj ĉi ferioj, ke ni travivis kun mirigajn tagojn.