2016 - La tajfo de Badajoz' (I)

KRONIKOJ PRI LA TAJFO DE BADAJOZ' - 1

El la verko "Lirikaj Perloj de Al-Andalus" eldonita en 1995

verkis: Antonio Marco Botella

Publikigita en la paĝoj 19-21 de la bulteno nº 415 de HEF

"Boletín" (julio-septembro 2016)

(Daŭrigota) Jen la ligilo al la dua parto:

La tajfo de Badajoz (II)

La tajfo-regno de Badajoz, kiu situis inter tiuj de Toledo kaj Sevilo, ĝi estis sufiĉe grava ĉar enhavis, krom vastaj teritorioj, grandajn urbojn kiel Lisbono, Merido, Santarem', Koimbro, ktp.Formiĝis tiu regno, kiam, dum la ribelo de Kordobo, sklavo de la kalifo Al-Hakam la 2-a nomata Säbur konkeris Badajoz, Santarem kaj vastajn teritoriojn de la Malsupra Landlimo kaj sendependiĝis dum la unuaj jaroj de la terura fitna (intercivitana milito).

Kiam Säbur forpasis, unu el liaj kunlaborantoj, Abd Alläh ibn Muhammäd ibn Maslama, kies alnomo estis Ibn al-Aftas, sin proklamis unua reĝo de la tajfo de Badajoz (1022 a.j.), kun la honora titolo Al-Mansur. Forpasis tiu ĉi reĝo en la jaro 1045, kaj okupis la tronon lia filo Muhammäd al Muzaffar, bona soldato, laŭdinda administranto, erudicia homo kaj talenta poeto.

Malgraŭ la konstantaj militoj, kiujn li devis subteni en la nordo kontraŭ la kristanaj trupoj kaj sude kontraŭ la Sevila Abbada regno, li atingis pacajn prosperajn periodojn kaj dum ili lia kortego akiris grandan prestiĝon kiel unu el la plej favoraj pri la protektado de sciencistoj kaj poetoj. Tial, estis multnombraj la intelektuloj, kiuj vizitis ĝin…

Elstara poeto li mem, kaj tre kompetenta por prijuĝi poezion, la tiu epokaj kronikoj mencias lian postulemon por la bona poezio, tiel rigoran, ke en la beletraj festoj de sia kortego li ne volis aŭskulti poetojn, kies poezio estis malpli altnivela ol tiuj analogaj de Oriento. Al-Muzaffar estis aŭtoro de grava verko pri beletraj kaj historiaj temoj titolita "al-Muzaffa-ri", konsistanta el 55 volumoj.

Post la forpaso de al-Muzaffar (1068 a.j.), la regno Badajoz vivis krizajn tagojn, ĉar du el la filoj de la forpasinta reĝo, Yahyä kaj Umar, disputis pri la regado de la regno. Fine, post la morto de Yahyä, Umar sin proklamis reĝo kaj prenis la honoran titolon al-Mutawakkil. Baldaŭ la ĉefurbo Badajoz fariĝis "sidejo de beletro, scienco, gramatiko kaj precipe de la poezio". Tiama kroniko rakontas, ke en certa okazo li, mem poeto, invitis korteganon al festo per jenaj delikataj versoj:

Venu al ni Abü Tälib,

venu al ni kiel roso,

venu brila kiel perlo,

kiam venas la aŭroro.

Kvazaŭ kolier' ni estas,

Sed por ĝusta art-valoro,

meze de ĝi mankas perlo,

kiun certe ni retrovos,

kiam tie ĉi veninta

vi respondos nian vokon.

Umar al-Mutawakkil estis la lasta reĝo de la dinastio. Li rezistis en la jaro 1094, kiam, venkita de almorabidoj, li estis mortigita kune kun sia tuta familio.

Elstara poeto de tiu regno estis ankaŭ Abü Bakr Abd al-Aziz ibn Said ibn al-Qabturnuh, sekretario de la reĝo Mutawakkil. Maqqari citas ĉi tiujn versojn verkitajn de la poeto por peti falkon al la reĝo:

Ho, vi! moŝta saĝa reĝo,

kies antaŭuloj bravaj

montris ĉiam la fieron

de la homoj senkomparaj.

Vi ornamis mian kolon

per honoroj la plej altaj,

metu nun sur mian manon

kun sinteno malavara:

falkon, unu ekzempleron

el ĉasbirdoj plej ŝatataj

kun ungegoj kaj flugiloj

tre potencaj, tiel grandaj,

ke se ilin ĝi agitas

norda vento tre sovaĝa

ŝajnas veni el mondfino

kun la forto uragana.

Volu vi, sinjoro moŝta

doni al mi korafabla

tiun falkon, kiu plaĉe

ĉasocele kunportata

de l' herbej' kaj branĉoj skuos

perlojn kun beleco rava.

Mi kunportos ĝin matene

sur la mano mia, stara,

preta por subita salto

sur ĉasaĵ' avidcelata.

Montras falkon mi, fiera

princdonac' de homo fama!

Abü Bakr al-Qabturnuh forpasis en la jaro 1126.

Proksime de la urbo Badajoz, Mutawakkil ordonis konstrui belan kampodomon, nomatan "La Mirinda" kaj en ĝi ripozis ofte la reĝo inter arboj kaj vegetaĵoj, okazigis bankedojn aŭ kunvenis kun la poetoj, precipe kun ambaŭ fratoj al-Qabturnuh, ĉar, krom la ĵus citita Abü Bakr, lia frato, Abü-l-Hasan ibn Said ibn al-Qabturnuh, estis ankaŭ elstara poeto. La prestiĝa antologiisto al-Fath ibn Jäqan citas jenajn versojn de tiu ĉi al-Qabturnuh:

Kun huriaj brilokuloj ŝi promenis sen soleno

inter belaj amikinoj kun brokita silkovesto

kaj brodaĵoj orfadenaj de strekita luksmantelo.

Kiam ŝin mi ekrenkontis, timis ŝi la agresemon

de fervora nov-amanto pro juneca sangimpeto.

Surprizita, ŝi hezitis, sed reagis post momento

kaj al ŝia amikino diris ŝi per konfidenco:

"Al amanto mia diru, ke li venu kun prudento

kaj ni kaŝe renkontiĝos, kiam nokt-tenebro venos.

Zorgu li nur pri perfidoj, kaj alies scivolemon

ni profitos, kiam sonĝo kaptos ĉiujn en dormretoj

kaj veluroj kovros lunon inter ombroj kaj silento".

Post despera atendado mi atingis mian celon,

la parfum' de ŝia korpo enkondukis min al nesto.

Ĉirkaŭbrake dolĉpremitaj ni ĝuadis amkaresojn,

ni elĉerpis la pasion kaj la flamon de la sentoj.

Nur ĉe zorgo pri amoro nin surprizis aŭror-heloj,

kvazaŭ brilaj blankaj haroj sur la nigra noktbeleco!

Badajoz kaj ĝiaj verdaj ĉirkaŭaĵoj inspiris multajn poetojn de la epoko de Mutawakkil. La veziro Abü Amr ibn al-Fallas verse skribis:

Badajoz

Ho vi, urb' el miaj revoj,

kiom vin ja mi admiras!

Certe mi ne vin forgesos,

eĉ se de vi malproksima:

l' arboj, kiuj vin ĉirkaŭas,

via val' klarverde riĉa

ŝajnas kvazaŭ bel-mantelo

de l' river' kapric'-tondita.

Antonio Marco Botella