2014 - Zamenhofa bankedo

PREZENTADO DE LIBRO

DE ANTONIO MARCO

Dum la frateca ("zamenhofa") bankedo en 2014, okazis la "inaŭguro" en brilo de la libro de Antonio Marco Botella "Hispana Lirika Antologio" eldonita de FRATECO.

La intenco estis surprizigi la aŭtoron per la prezentado en 2014 de la 14-a libro publikigita de li.

Je la fino, la prezidanto de FRATECO prononcis la jenajn vortojn antaŭ ol transdoni la libron al Antonio:

"Kiel Prezidanto de nia esperanta societo FRATECO, mi volas paroli pri tri motivoj prezidantaj (kiuj povus prezidi) nian renkontiĝon:

  • Unue, D-ro Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, tiu mirinda frenezulo kiu komencis la lingvan aventuron de nia internacia idiomo.

  • Due: Esperanto. En ni enestas nia nacia lingvo, nia gepatra lingvo sed ankaŭ nia internacia, nia frateca lingvo.

  • Trie: Laŭ la sugesto de la hungara verkisto Julio Baghy, en nia esperantista mondo, la Zamenhof-Tago indas ankaŭ esti celebrata kiel la Libro-Tago, la Tago de la Literaturo.

Kaj nun, parolante pri libroj, Esperanto kaj Literaturo, mi volas mencii la menciindan figuron de Antonio Marco Botella. Certe li estas entuziasma amanto de libroj, Esperanto kaj Poezio. Kaj krome, li estas juvelisto: li alportis al ni multe da valoraj perloj kaj paroloj. Kaj nun, jen aliaj lirikaj perloj per kiuj ni volis surprizigi lin kiel elmontro de dankemo kaj admiro".

Lorenzo Noguero

(Zaragozo, decembro de 2014)

Antonio Marco kun ties edzino, Pilar.

La Prezidanto (Lorenzo Noguero) kun ties brazila kunulino Eunice.

La Sekretario (Enrique Navarro) kun ties edzino Amparo.

Diversaj samideanoj (inter ili: Djego, usona instruisto pri angla lingvo)

La eldono de libro estis dono al verkisto kiun donacis interesan verkon.

La verkisto dankas al la publiko kaj invitas iri al nia sidejo marde,

kie okazos prelego pri "Esperanto en Zaragozo".

Sur la kovrilo de la libro aperas bela bildo "Infano kun stelo"

(monumento starigita en "Parque Grande")

Kara amiko Antonio: DANKON/GRATULON pro via(j) verko(j) !

Viaj samideanoj de FRATECO.

Nia Libro-Festo okazis en la "Paraninfo" de la Universitato, belega scenejo.

Jen aliaj fotoj de José Antonio Fleta Zaragozano pri tiu ĉi evento.