2017 - Liberanimo antaŭeniras
LA ASOCIO LIBERANIMO ANTAŬENIRAS
ARAGONO - TERUELO
Publikigita en la bulteno de HEF "Boletín"
Nº 420 - oktobro-decembro 2017 - paĝo 12
La ĉi-jara ĝenerala kunveno de LIBERANIMO, esperanto-asocio de Teruelo okazis je la 11a de decembro. Ili parolis pri la agadoj faritaj dum la jaro 2017 (precipe pri la organizo de la 76a Hispana Esperanto Kongreso) kaj pri la projektoj por la venonta jaro.
Post la analizo de la kontoj, ili reelektis la membrojn de la estraro de la asocio.
Profitante la kunsidon, ili ankaŭ festenis la Zamenhofan Tagon per komuna vespermanĝo.
Gratulojn kaj sukcesojn!