09 - Vicente Garcés mortis

JOSÉ VICENTE GARCÉS FORPASIS

Publikigita en la paĝo 22a de la bulteno de HEF

"Boletín" nº 423 - julio-septembro 2018

En marto de 2018 forpasis José Vicente Garcés. Iom surprize li suferis ian koratakon kaj post operacio restis en hospitalo. Teorie, la evoluo ne estis grava sed poste oni indikis, ke li mortis pro alia koratako.

Li ne estis maljuna sed apartenis al E-movado de antaŭ multe da tempo.

Kiel junulo li agadis en JESA (Junulara Esperantista Societo Aragona), iama aragona ekcio de HEJS.

Dum multaj jaroj li estis membro de FRATECO, kies prezidento estis en jaro 2000 dum ne multe da tempo.

Li partoprenis plurajn E-Kongresojn. Ekzemple, UK en Kubo kaj Valencio, kaj laste, la HEK en 2017, en Teruelo.

Ni kondolencas iliajn familianojn kaj amikojn.