04 - Kuraĝiga retmesaĝo
KURAĜIGA RETMESAĜO
DUM ĈI TIUJ TAGOJ
ĈIUJ ENHEJMIĜANTAJ PRO LA KRONVIRUSO
Lorenzo Noguero
Prezidanto de Frateco
Karaj geamikoj:
Fratecan saluton mi sendas al vi unue, en tiuj strangaj tempoj.
Mi deziras, ke vi estu (kaj fartu) kiel eble plej bone, ene de (aŭ super) la aktualaj cirkonstancoj (permesu al mi citi inspirigan ideon de John Locke: "La feliĉo estas sinteno de la menso kaj ne kondiĉo de la cirkonstancoj").
Miaopinie, iu ajn cirkonstanco ne estas nepre absolute bona aŭ malbona. Tio dependas... Kaj ĉefe, ĉiam ni povas alfronti pozitive ion ajn, eĉ iomete (aŭ iomege).
Probable nuntempe ni havas iom pli da libera tempo. Kaj Esperanto estas bona akompano.
Mi ekrelegis la libron "Pretertempe" de la itala esperantisto Aldo de' Giorgi. La enkonduko estas de Marjorie Boulton kaj enhavas pripensigajn ideojn verkitaj en alloga Esperanto. Mi tuj emis ekflugigi ilin por ke ili vizitu kaj akompanu aliajn okulojn kaj korojn.
Do, sube mi kopias kelkajn erojn kaj aldonas poemon de fama poeto.
Hieraŭ, mi konversaciis kun amikino. Kun amikeca emocio ni rememoris kortuŝan poemon de Antonio Machado. Eĉ ŝi recitis parkere (perkore) la komencon:
Al olmo viejo, hendido por el rayo
y en su mitad podrido,
con las lluvias de abril y el sol de mayo,
algunas hojas verdes le han salido.
[...]
La fino estas aparte esperiga:
Mi corazón espera
también, hacia la luz y hacia la vida,
otro milagro de la primavera.
Morgaŭ estos la naskiĝtago de Antonio Marco, alia Antonio amanto de poezio. Li plurfoje parolis, prelegis kaj skribis pri poezio kaj Esperanto. Gratulon kaj dankon al li!
La pandemio, iam restos en la pasinteco. Mi esperas, ke ni lernu vivi kaj superi bone tion.
Amikece kaj fratece, Lorenzo Noguero
TRIUMFAS NIA TAMENECO
Vortoj (kaj fortoj) dum krizo-tempo
En enkonduko de la libro en Esperanto "Pretertempe", de Aldo de' Giorgi, aperas pripensindaj vortoj kaj potencaj fortoj de nia karmemora Marjorie Boulton. Jen kelkaj eroj:
Plej ofte turmentitoj
Elkovas sin poetoj, suferante,
Lernas sufere kaj instruas kante
(P.B. Shelley: "Juliano kaj Madalo")
[...] ie, foje, meze de doloroj, ekbrilas ia paradoksa ĝojo, ia ekzaltiĝo, eble ĝuste ĉar el la neoj kaj la nigroj kaj tiu izolanta, muĝanta akvokirlo kiu suĉas nin suben al ĥaoso, ni kreas ian jeson, ian koloron, kaj per la disciplino de arto, retrovas ian suprensvingon. Triumfas nia tameneco.
"Sangas plugita kor-tereno,
kaj venas vi kun nova greno,
La verda gren' kreskanta die,
La verda gren' kantanta ĉie..."
(John Masefield: "La Eterna Kompato")
[...] tiaj suferoj, kiuj modifas niajn tutajn internajn mitologiojn, povas esti, ironie, idealaj kreaj krizoj.
Al seka ulmo
Al ulmo duonputra kaj maljuna,
kiun la fulmoj vundis,
l' aprilo pluva kaj la majo suna
iomon da folioj verdaj pruntis.
La multejara ulmo sur ter-ŝvelo,
kiun Duero lekas! Musko flava
makule kuŝas sur la griza ŝelo
de l' polvoplena trunko preskaŭ kava.
Malsame ol en poploj bird-jubilaj
starantaj ĉe la vojoj, ĉe l' rivero,
en l' ulmo mankas najtingaloj trilaj.
Formikoj densavicaj, en konkero,
surgrimpas ĝin; en ĝia kava sino
teksiĝas aranea ret-kombino.
Antaŭ ol vi, Duera ulmo, falos
hakil-atake, kaj el vi elfaros
lignisto dikan trabon sonorilan,
timonon aŭ la jugon por mulparo;
antaŭ ol vi disverŝos fajron brilan
en iu domo aĉa de l' kamparo
ĉe flanko de aleo;
antaŭ ol vi alvenos al pereo
rompite de ventegoj el kulminoj;
antaŭ ol vin rulados la rivero
tra valoj kaj ravinoj,
mi volas, ulmo, noti en kajero
pri via ĉarma, freŝe verda frondo...
Esperas en ĉi tempo
la koro mia, antaŭ la viv-ondo,
same por si miraklon de l' printempo.
(Antonio Machado: "Campos de Castilla". Tradukis: Fernando de Diego)