02 - La malbela anasido

FAMA RAKONTETO DE LA DANA VERKISTO

HANS CHRISTIAN ANDERSEN

ESPERANTIGITA DE ĜIA ANGLA TRADUKO

DE DU ESPERANTISTOJ ANTAŬ DE 1910

tajpis kaj enretigis ĝin Sabino Pelegrín

Kiam mi estis juna studento de Esperanto, eble nur dudekjara aŭ nur iomete pli, dum unu el la vizitoj kiun mi faris de tempo al tempo al hejmo de sinjorino Inés Gastón (kiu tiam estis sekretariino de HEF), ŝi donacis al mi malnovan libreton, kiun mi zorge havas. Laŭ ŝi, ĝi estis eldonita je la unua jardeko de la dudeka jarcento, sed en tiu ĉi libro mankas eldondato.

La libreto havas unue etan enkondukon pri la internacia lingvo, poste esperanta traduko de konata rakonto de Hans Christian Andersen, pri angla traduko de la originala dana verko, fare de du esperantistoj, kies n-roj estis 12.331 kaj 9.909, kaj fine vortareto kun ĉiuj radikoj trovitaj en la teksto.

Ĉar mi konsideras tre interesa la enhavo, mi tajpis ĝin por enretigi tiun verkon. Sendube estas aliaj bonaj tradukoj de tiu ĉi bela rakonto, sed tiu ĉi indas esti enretegita por diskonigi ĝin inter la geesperantistaro. Bedaŭrinde ne estas eble scii, kiuj tradukis tiun ĉi verkon, ĉar estas nur la numeroj de la societanoj, sed danke al ili oni povas legi sekve bonan tradukon de bela rakonto.

ENKONDUKO AL LA MALBELA ANASIDO

LAŬ LA ESPERANTA VIKIPEDIO

Ilustraĵo de La malbela anasido fare de Vilhelm Pedersen,

nome la unua ilustristo de Andersen.

"La malbela anasido" (en dana: Den grimme ælling) estas literatura fabelo de la dana poeto kaj aŭtoro Hans Christian Andersen (1805 – 1875). La historio rakontas pri birdeto, naskiĝinta en birdokorto, kiu suferas ĉikanadon el siaj apuduloj. Feliĉe (kaj surprize por aliaj), ĝi maturiĝas al gracia cigno, la plej bela birdo el ĉiuj. La historio estas tutmonde fama kaj aprezata kiel rakonto pri persona transformo al plej bona. "La malbela anasido" estis unuafoje publikata la 11an de novembro 1843 kun tri aliaj rakontoj de Andersen en Kopenhago, Danio, kaj ricevis sukcesan kritikon apogon. La rakonto estis adaptita al divesaj artoformoj kiaj opero, muzikalo, kaj animacia filmo. La rakonto estas tute inventaĵo de Andersen kaj neniom ŝuldas al popola ferakonto aŭ folkloro.

LA MALBELA ANASIDO

fabelo de HANS CHRISTIAN ANDERSEN

Tradukis el angla teksto la esperantistoj n-oj 12.331 kaj 9.909

Ian belan tagon anasino en la kamparo sidis sur sia nesto elkovante siajn ovojn. Tiu okupo, tamen, ŝin preskaŭ enuiĝis, ĉar apenaŭ amikino faras al ŝi viziton. La aliaj geanasoj naĝadis sur la lageto, tiom okupataj pri siaj propraj aferoj, ke ili ne deziris babiladi.

Fine unu ovo ekkrevis, jen alia, poste tria, kaj tiel plu, "krik" faris unu, "krik, krik" la dua, ĝis dekdu ovoj estis fendiĝintaj, kaj la malgrandaj lanugaĵoj rigardis el la mallarĝa nesto kvazaŭ tra fenestro.

"Kvak, kvak", diris la patrino, kiam la anasidoj, ĉirkaŭrigardante mirege, kiel eble plej rapide elvenis. "Kiel granda estas la mondo!", diris la idetoj.

"Ĉu vi kredas, ke tio ĉi estas la tuta tero?", diris la patrino; "Ho ne, ĝi etendiĝas ĝis longe preter la ĝardeno. Sed ĉu vi ĉiuj estas kune? Ho ne!", aldonis la anasino, "ne ĉiuj jam estas elkovitaj; la plej granda ovo restas ankoraŭ nefendiĝinta. Kiom da tempo tio daŭros? Vere mi komencas ellaciĝi". Tamen ŝi denove sidiĝis sur la neston.

"Nu, kiel vi fartas hodiaŭ?", blekis maljuna anasino, ŝin vizitante.

"Ho", plendis la patrino, "tiu ĉi ovo neniel elkoviĝos! Eble la ŝelo estas tro malmola, kaj la ideto ne povas ĝin rompi. Sed mi montros al vi la aliajn. Jen mia bela idaro!".

"Montru al mi la nerompiĝintan ovon", diris la maljunulino. "Tiu ĉi estas meleagra ovo, mi kredas. Tio sama iam okazis al mi, kaj mi certigas vin, ke tio kaŭzis al mi multe da ĉagreniĝo. Jes, mi estas tute prava, ĝi estas meleagra ovo. Forlasu do la neston, se vi volas, kaj vartu la kovitaron".

"Mi deziras sidadi iom pli longe", diris la patrino.

"Nu, do bone, tio ne estas mia afero", diris la maljuna anasino, kaj ekforiris.

Fine ankaŭ la ovego krevis. "Pi-ip", diris timeme malgranda birdeto, tuj trarompante la ŝelon. Ho! Kiel tiu ido estis granda kaj malbela! La patrino apenaŭ kuraĝis ĝin rigardadi, kaj ŝi ne sciis kion pensi pri ĝi. Fine ŝi ekdiris: "Tio certe estas stranga anasido. Eble ĝi estas meleagrido, tamen ni vidos. En la akvon ĝi devas iri, se mi eĉ bezonos ĝin enpuŝi".

Ĉar la sekvanta tago estis belega, la anasa patrino forlasis sian neston kun la tuta idaro ŝanceliĝanta post ŝi.

Plaŭdante ŝi eniris en la akvon. "Kvak, kvak" ŝi blekis, kaj la anasidoj unu post la alia imitis ŝian ekzemplon. Ne unu postrestis, eĉ la malbela griza lastenaskito naĝis gaje kun la aliaj.

"Meleagro ĝi ne estas, kaj ĝi do ne hontigos mian familion", diris la anasino. "Efektive, se oni atente ĝin rigardas, ĝi ne estas malbela".

"Kvak, kvak! Venu ĉiuj vi kun mi, kaj mi montros al vi la mondon, kaj konatigos vin kun la kortanoj".

Ili baldaŭ atingis la korton, sed la aliaj geanasoj ŝajnis esti malkontentaj kaj ili diris: "Tien ĉi venas nova idaro; kvazaŭ ni ne jam estas sufiĉe multaj! Vidu do, kiel malbela estas tiu anasido! Ĝi ne devas resti kun ni!".

Post tiu ĉi parolo maltima anaso pinĉis per sia beko la kolon de la malfeliĉa anasido.

"Lasu mian idon", kriis la patrino, "ĝi neniun ofendas".

"Kredeble ne", respondis la petola anaso, sed ĝi estas pli granda, ol konvenas je ĝia aĝo, kaj batado ne malutilos al ĝi".

La patrino glatigis ĝiajn plumojn, tamen la malbela anasido ricevis batojn, puŝojn kaj mokojn, jen de anasoj, jen de kokidoj. La mizera kreitaĵo, ne sciante kie restadi aŭ kien iri, fariĝis tute malĝoja.

Tiel pasis la unua tago, sed la sekvantaj tagoj alportis novajn malagrablaĵojn. Ĉiuj ĉasis la anasidon, kiel oni ĉasus sovaĝan beston. Eĉ la gefratoj kondutis malamike je ĝi, la kokinoj pinĉis ĝin, kaj la knabino, kiu donis nutraĵon al la kortbirdoj, ĝin maldolĉe forpuŝis.

Post tio la malbela anasido forkuris kaj flugis trans la barilon kaj kampon, kaj fine sidiĝis sur ia arbetaĵo. La malgrandaj kantbirdoj time forflugis.

"Tio estas pro mia malbeleco", pensis la anasido, fermante siajn okulojn. Tiam ĝi daŭrigis sian flugon, kaj atingis grandan marĉon, kie sovaĝaj anasoj kolektiĝis. Tie ĝi restis la tutan nokton, malgaja kaj mortlaca.

Frue en la mateno la sovaĝaj anasoj rimarkis la novan kunulon.

"Kiel vi estas malbela", diris ili, "sed tio ne estas grava, se nur vi ne deziras edzece aliĝi al nia familio".

La malfeliĉa elpelito ne deziris edzecon, sed nur ke oni ĝin lasu trankvila. Tamen oni ne lasis pacon al la malbela anasido, kiu do denove forflugis.

Estis preskaŭ vespero kiam ĝi atingis malgrandan dometon kaj tra la malfermita pordo mallaŭte glitis en la ĉambron.

La solaj vivaĵoj en la dometo estis maljuna virino kun sia kato kaj kokino. La sekvantan matenon ili vidis la strangan gaston.

"Kio estas tie?", diris la mastrino, kiu, ne bone vidante, kredis, ke la mizera malgrasa birdo estas grasa anasino perdinta sian vojon pro la mallumo.

"Tio estas ja bono", ŝi ekkriis. "Mi nun povos ĝui bonan anasinan ovon je matenmanĝo. Sed eble ĝi ne estas anasino sed anaso. Tamen ni konsideros tion je konvena tempo.

Nu bone, tie restis la junulo tri semajnojn, ne demetante iajn ovojn.

Fine, iamatene post sendorma nokto ĝi treege deziris ree naĝi sur la klara akvo. Ne plu povante sin deteni, ĝi esprimis al la kokino sian deziron.

"Vi estas sendube freneza", ekkriis la kokino, "demandu la katinon, kiu estas pli saĝa ol mi, ĉu ŝi ŝatus naĝi sur la akvo".

"Vi ne min komprenas", ekĝemis la anasido.

"Mi ne vin komprenas? Se ne mi, kiu do komprenus vin? Malbela flavbekulo!", ekkriis sinjorino Kokino.

"Mi estas decidinta elvagi tra la mondo"; la anasido, kuraĝiĝante, diris.

"Bone, faru vi tion", respondis la kokino; kaj la kompatinda anasido denove komencis vojaĝadi. Tamen apenaŭ ia besto ĝin ekvidis sen moko pri ĝia malbeleco.

La mizera forlasita anasido estis nun pli malfelica, ĉar la vintro komenciĝis. Tiel malvarma estis la vetero, ke nia birdo, pro timo esti kaptata per la glacio, ĉirkaŭe naĝadis sur la akvo.

Ĉiunokte la rondo, en kiu ĝi estis naĝanta, pli kaj plie mallarĝiĝis. Fine la anasido fariĝis tiel laca, ke ĝi estis devigata restadi fiksite en la glacio.

Frue en la mateno iu kamparano preterpasis. Vidante la kompatindan birdon, li iris sur la glacion, kiun li rompis per siaj dikaj ŝuoj.

Li savis la duone mortintan kreitaĵon, kaj portis ĝin hejmen al la varma fajrujo, kie ĝi rapide resaniĝis.

La infanoj deziris preni la anasidon kiel ludilon, sed la juna birdo, kredante ke ili estas petolontaj, flugis timigite en la laktokruĉon, kaj disversis la lakton tra la ĉambro.

La mastrino sekvis ĝin kriegante, kaj la ido, per tio fariĝinte pli kaj pli mallerta, flugis, jen en la buterilon, jen en la farunbarelon. Tiam ŝi penis ĝin frapi per la prenilo; dum la infanoj, rapidante ĝin kapti, falis unu super la alian.

Estis feliĉe por nia anasido, ke la pordo staris malfermite. Ĝi rifuĝis en la liberan aeron, kaj, forflugante kun peno al la plej proksima arbetaro, ĝi falis malsupren sur la neĝon, kaj tie kuŝiĝis kvazaŭ duone morta.

Estus vere tre malĝoje rakonti ĉiujn malfeliĉaĵojn, kiujn la anasido devis elporti ĝis fine la suno ree brilis varme sur la teron, kaj la alaŭdoj denove kantis bonvenon al la printempo.

Tiam la juna birdo levis siajn flugilojn, kiuj nun estis multe pli fortaj ol antaŭe, kaj forflugis al lageto en ia granda ĝardeno, kie la pomarboj estis en plena florado. Kaj nun alvenis el la densa arbetaĵo tri nobelaj cignoj, kiuj malpeze eknaĝadis sur la akvon.

La malbela anasido, vidante la graciajn birdojn, diris al si: "Mi volas flugi al tiuj ĉi reĝaj birdoj. Ili ja povas mortigi min pro la maltimo, ke, tiel malbela, mi kuraĝis alproksimiĝi al ili, tamen estas pli bone suferi mortigon de ili, ol esti mordata de la anasoj, pinĉata de la kokinoj kaj ĉasata de la infanoj".

Tiel pensante, ĝi flugis en mezon de la lago, kaj alnaĝis al la tri belaj cignoj, kiuj, rimarkante la fremdulon, venis ĝin bone akcepti.

"Ho! Nur rekte mortigu min", diris la kompatinda birdo klinante sian kapon al la akvo, kiam, jen ĝi vidis sian figuron sur la klara supraĵo, kaj anstataŭ malbela nigra-verda anasido, jen estis gracia cigno!

La pli grandaj cignoj, ĉirkaŭirante ĝin, ame karesis la junulon per siaj bekoj.

En tiu ĉi sama momento du infanoj venis en la ĝardenon kaj, kurante al la lago, ĵetis grenon kaj panon al la cignoj!

"Ho! Jen novulo!", ekkriis la plej juna infano, kaj ili ambaŭ ĝoje plaŭdis per la manoj. Poste ili forkuris por alvoki siajn gepatrojn. Oni ĵetis pli da pano kaj ankaŭ kukon en la akvon, kaj ĉiuj diris: "La noveveninto estas la plej bela, tiel juna kaj gracia!". Eĉ la maljunaj cignoj ŝajnis esti fieraj pri sia nova kunulo.

Nia birdo sin sentis tute timema, ĝi metis sian kapon sub la flugilon, ĉar kvankam ĝia koro krevis pro ĝojo, ĝi restis modesta. Ĝi benis siajn antaŭajn suferojn, ĉar ili elmontris al ĝi la valoron de ĝia nuna feliĉeco.

Estis indiferente esti naskita en anasa korto, se nur oni elkoviĝis el cigna ovo.

Tradukis el angla teksto la esperantistoj n-oj 12.331 kaj 9.909