2014 - Premio en festivalo

ZARAGOZA KINO FESTIVALO "ECOZINE"

PREMIIS AL E-FILM(ET)O "ESPERO?"

Publikigita en la paĝo 12 de la bulteno nº 406 de HEF

"Boletín" (aprilo-junio 2014)

verkis: Lorenzo Noguero

E-film(et)o ricevis premion en internacia festivalo pri kino kaj medio ("Ecozine") okazinta en Zaragozo en majo 2014.

La titolo de la filmo estas ESPERO? (HOPE?). Kaj (bonŝance!!) eblas spekti (kaj elŝuti) ĝin libere en la reto. Jen la ligilo:

http://vimeo.com/71742636

La mallonga filmo (je 4 minutoj kaj 21 sekundoj) emas veki konscienciĝon pri la konduto (kaj respondeco) de la homo rilate al la Tero, al la natura medio. Estas simpla prezentado (en kina lingvaĵo je alloga kvalito en 3D) de la historio de planedo al kiu alvenas la homo kaj ties evoluo.

La filmo (en ties originala versio) estas aŭskultebla en esperanto (danke al la laboro farita de Mariana Evlogieva) kaj kun subtekstoj en engla lingvo. Iel, oni povas pensi ke trafe oni elektis la universalan lingvon esperanto por paroli pri unu komuna tero kaj tia infana raso nomata "homo".

Jen informado pri la direktoro Simone Giampaolo kaj ties filmo(j):

http://simonegiampaolo.com/

Kaj jen pli pri la filmo:

https://www.facebook.com/esperohope

Por mi estis agrabla surprizo kaj mi sugestis aliri al tiu simpla sed pensiga kaj sentinda filmeto.

Lorenzo Noguero