11 - Forpasis Antonio Marco

FORPASIS NIA PRESKAŬ CENTJARA

ANTONIO MARCO BOTELLA

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Antonio Marco kun edzino Pilar Gayarre

Antonio Marco Botella, nia veterano preskaŭ 100jara, mortis je la 3a de novembro.

Li naskiĝis en 1921 en Callosa de Segura (Alikanto) kaj de antaŭ multaj jaroj, li loĝis en Zaragozo.

Li dediĉis grandan parton el sia vivo al kulturaj kaj literaturaj taskoj, speciale al nia lingvo Esperanto, lingvo en kiu (aŭ pri kiu) li verkis kaj publikigis multe da libroj kaj artikoloj. Li interesiĝis ĉefe pri Esperanto, Beletro, Historio kaj Kulturo.

Li donis multe da ties vivo al Esperanto kaj Esperanto donis al li multe da vivo.

En tiu momento, kiel pri aliaj memorindaj homoj, ni intencu atenti pli al la lum(ig)aj flankoj ol al la tristaj sentoj.

PRI ANTONIO MARCO

Li esperantistiĝis en 1937, dum la hispana enlanda milito, kaj gvidis siajn unuajn kursojn en ekzilo en Alĝerio. Reveninte al Hispanio, li gvidis novajn kursojn kaj helpis revivigi la zaragozan movadon ekde 1949. Li organizis diversajn hispanajn kongresojn en Zaragozo (en 1954 en 1983 kaj en 2013), kaj ankaŭ kunhelpis en la organizado de tiu de SAT en 1986 (Antaŭkongreso ĉe valo de Ordesa). Li estis redaktoro de Boletín, la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio de 1989 al 1997 kaj de Kajeroj el la Sudo, la bulteno de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj de 1989 ĝis 1997. Li viglis kiel Sekretario de la zaragoza E-societo "Frateco". De 2008 al 2019, li estas la Prezidanto de "Fundación Esperanto".

Marco verkis diversajn librojn, beletrajn kaj historiajn. Inter la beletraj, la plej elstara estas "Lirikaj perloj de Al-Andalus" (1995, du eldonoj), kolekto de poeziaĵoj de la periodo de la araba konkero de la Ibera Duoninsulo, kun aldonaj notoj pri la tiama historio.

Li estas pli konata pro liaj historiaj verkoj, precipe pro "Analoj de la esperanta movado en Hispanujo" (1987, reeld. 1989), duvoluma. Li eldonis ankaŭ librojn pri la historio de la movadoj en Aragono ("Kroniko el la historio de Frateco", 1983; kaj en la hispana "Un siglo de esperanto en Aragón", "Unu jarcento de Esperanto en Aragono", 2000), Valencio ("60 jaroj de Esperanto en Callosa", 1992; kaj "Esperanto en la Valencia Komunumo", 2001) kaj en Katalunio ("Esperanto en Katalunio", 2005). Li ankaŭ verkis pri la laborista hispana movado ("Laboristaj kronikoj", 1996, SAT-Broŝurservo).

En 2007 li publikigis en la hispana "La Odisea del Stanbrook - Memorias de un exiliado político" ("La Odiseado de la Stanbook – Memoroj de politika ekzilito”), en kiu li parolas pri personaj travivaĵoj post la hispana enlanda milito. Fine de 2009 aperis hispanlingva traduko de lia verko "Laboristaj kronikoj", eldonita de SAT-en-Hispanio [1].

En 2014 aperis publikigata lia 14a libro: "Hispana Lirika Antologio", flor-kolekto de pli ol 38 hispanaj verkistoj tradukitaj al esperanto.

Ligilo al retejo de FRATECO:

Paĝoj de Antonio Marco en Frateco

Ligilo al vikipedio:

Antonio Marco en Vikipedio

Antonio Marco en Wikipedia