2017 - Pri ZEOj en la mondo

NOVA ZEO EN TERUELO

Publikigita en la paĝo 22a de la Libro de la Kongreso

76a Hispana Kongreso de Esperanto

verkis: Eduardo Berdor Remón

Vicprezidanto de Frateco Esperanto-Asocio

Ĉu vi iam trovis hazarde straton en urba mapo, kiu nomiĝis Esperanto aŭ Zamenhof?

Do tiu estas ZEO (Zamenhof-Esperanto-Objekto). Sed nek nur temas pri stratoj, nek nur ĉiujn oni nomis pro nia lingvo aŭ pro ties aŭtoro. estas pontoj, kafejoj, eĉ insuloj! Multaj estas en Eŭropo sed vi konstatos ke estas ZEOj en neatendataj mondlokoj.

Hugo Röllinger verkis la elstaran verkon "Monumente pri Esperanto". Pri tio oni ankaŭ parolos. Oni prezentos multajn ZEOjn, pere de mapo, kiun mi realigis. Oni komentos la ZEOjn ĉefe en Hispanio, okcidenta Eŭropo kaj la plej originalajn.

Tuj antaŭ la inaŭguro de nova ZEO en la mondo. Eduardo Berdor prelegos pri tiu ĉi temo kaj klopodos respondi al ĉiuj viaj scivolemaj demandoj.

Eduardo Berdor estas 36-jara instruisto de la franca lingvo en Zaragozo. Li estas voĉdonanto en HEF kaj vicprezidanto de "Frateco".

MONDOMAPO PRI ZEOJ

(ZAMENHOF ESPERANTO OBJEKTOJ)

verkis: Eduardo Berdor Remón

Jen ligilo al interesa mondomapo pri ZEOj verkita de Eduardo:

Zamenhof-Esperanto Objektoj en la mondo

En ĉi tiu verko aperas stratoj, kafejoj, monumentoj rilataj al la lingvo internacia Esperanto...

Ili estas indikitaj en la mondomapo pere de malsamaj koloroj, tiel kiel oni detalas jene:

  • Blua: strato/placo/avenuo, bushaltejo, parkejo, ponto, trafikcirklo.

  • Flava: monumento.

  • Verda: kafejo, restoracio, hotelo, entrepreno, lingva neesperanta akademio.

  • Bruna: tabuloj, memorŝtonoj.

  • Ruĝa: muzeo, biblioteko, E-klubo, lernejo aŭ domo (maljunula hejmo, vartejo).

  • Griza: parko, arbaro, arboj, insulo.

  • Nigra: epitafoj, tombejoj, tomboj.

  • Viola: aliaj: benkoj, strandoj...

La urboj Stanke Dimitrov kaj Godek en Bulgario eĉ ne aperas.

Laŭ "Monumente pri Esperanto": "Komercaj entreprenoj, firmaoj, klinikoj, restoracioj, hoteloj ktp. nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, sed kondiĉe ke tiu nomigo ne estas ligita al situo en strato aŭ avenuo samnoma. (Ekzemple, “hotelo Esperanto” en “Esperantostrato” ne estas ZEO, sed “lernejo Esperanto” en “avenuo X” estas ZEO.), sed mi ankaŭ inkludis tiujn kazojn.