09 - Reeldono de "Nia Vivo"

REELDONO DE "NIA VIVO"

JE ĜIA TRIA EPOKO

Dum la kunveno, kiu okazis la 12an de junio de 2018, marde, krom multaj aliaj aĵoj, oni decidis unuanimece republikigi denove "Nia Vivo", kiel fratecana revuo, je sia tria epoko. Se eble oni intencos eldoni du aŭ tri ekzemplerojn jare.

Pablo Conesa, kiel ĉefredaktisto, ade korektis verkojn de kelkaj gesamideanoj por poste enmeti iliajn enhavojn en la novajn ekzemplerojn de nia Esperanta-revuo.

Fernando Arroba, kiel desegnisto, dezajnis la revuan kovrilon kaj la revuan enhavon, per dukolona teksto ĉiupaĝe, kaj petis al kunlaborantoj, ke ili sendu prefere iliajn tekstojn en formato .odt aŭ per "email", kaj uzu UTF-8-kodojn kun ĉapelitaj literoj. Li petis, ke la bildoj estu laŭeble bonkvalitaj, je 180-300 dpi, kaj prefere en PNG-formato.

Dum la Frateca Kunsido, celebrita la 11an de septembro, marde, ĉiuj vidis la novan provekzempleron, kiu al ĉiuj ŝajnis tre bona, kaj oni decidis unuanimece publikigi rete novan numeron de la revuo "Nia Vivo", sed kun pli da paĝoj, kaj forgesi la ideon eldoni ĝin en printejo, ĉar ĝia papera eldono estus multekosta.

Vi povas elŝuti la unuan nekompletan provekzempleron de tiu ĉi revuo, en ĝia tria epoko, musklakante sur la sekvantan ligilon:

Nova provekzemplero