06 - Duolinga renkontiĝo

ĈEESTAJ RENKONTIĜOJ

POR RETAJ GELERNANTOJ

La 24an de junio okazis specialaj renkontiĝoj por lernantoj de Esperanto en Madrido, Sevilo kaj Zaragozo, speciale destinitaj al la homoj lernantaj per la reto. Oni profitis por tio la novan ilon de kreado de ĉeestaj renkontiĝoj kaj eventoj de la reta aplikaĵo por lingvolernado "Duolingo".

En Zaragozo la kunvoko okazis la dimanĉon 24an de junio, je la 12a horo, tagmeze matene, ĝis la 13h30 en teraso "Le Pastis", ĉe Paseo de la Ribera 14, apud la rivero Ebro. Jen la kunvoko ĉe "Duolingo" fare de Eduardo Berdor:

Konsisto de la kunveno: prezentado de Frateco kaj de ties aktivaĵoj (kursoj, babil-rondo, bulteno...), transdono de flugfolio kun informo, prezentado de la someraj kongresoj (Madrido, Badajoz, Lisbono), aŭskultado de iliaj eblaj proponoj, lingva aktivaĵo (solvo de lingvaj duboj...)

Por identigi nin, en nia tablo ni metis Esperantan flagon.

Kiel proponis HEF, Frateco pagis la unuan trink-vicon de la ĉeestantoj.

Jen mapo kie oni montras la situon de "Le Pastis" apud la rivero Ebro:

La fratecanoj kiuj ĉeestis alportis la Esperantan flagon de "Frateco" kaj informoj pri la venontaj Esperanto-Kongresoj en Madrido, Badaĥozo kaj Lisbono. Malgraŭ la neĉeesto de "duolinganoj", tie estis agrabla kunesto ĉirkaŭ bieroj.

Oni informis al la teraso antaŭ la kunveno, ĉar povus esti, ke ili ne ŝatus vidi grupon kun nekonata flago disdonantan flugfoliojn. Simpla antaŭa klarigo sufiĉis.