HISTORIO

KRONIKO EL LA HISTORIO DE 'FRATECO'

JUBILEA 75a datreveno: 1908a - 1983a

Verkis: Antonio Marco Botella

ANTAŬPAROLO


Se vi legas, kara samideano, ĉi tiun kronikon, kaj trovas ian eraron ĉu historian, ĉu pri datoj aŭ nomoj kiuj ne respondas al la realo; se vi konstatus faktojn aŭ atentindajn eventojn kiujn mi preterlasis, bonvolu esti komprenema kaj senkulpigu min, ĉar mia intenco ĉiam estis rekta kaj mia bona volo absoluta: mi ja konstante baraktis kontraŭ limigo de tempo kaj la disponebleco de fidinda materialo kiun mi devis uzi, ofte mi tute ne povis elekti. Plurfoje mi deziris kontroligi certajn asertojn aŭ faktojn kiujn mi konsideris nekonvinkaj, sed ĉar tio ne estis ebla, mi devis decidi laŭ mia bontrovo kaj persona kriterio. Mi, iamaniere, jam antaŭvidis tiajn malhelpojn, kaj dum la lastaj jaroj, mi insistis per niaj societaj cirkuleroj por ke iu el niaj kompetentaj veteranoj komencu verki ĉi tiun kronikon aŭ ion similan, sed bedaŭrinde neniu akceptis la sugeston, kaj nur lastmomente mi devis ĝin entrepreni.

Kompreneble, tiu ĉi tasko, estus por mi pli facila, se mi estus disponinta tiujn dokumentojn de nia Ronda arkivo, kiuj estis detruitaj aŭ rabe forprenitaj de dudeko da sturmintoj, kiuj sub politika masko, perforte eniris en nian sidejon en la nokto de la deka de novembro de 1941a; aŭ se mi estus disponinta materialon troviĝantan en privataj manoj. Ambaŭ neaj faktoroj malfaciligis mian laboron.

Sed mia intenco ne estas kritiki aŭ vane pravigi erarojn aŭ mamkojn kiujn mi ne povis eviti, sed simple konstatigi, ke tiu ĉi verketo estas sendube plibonigebla, kaj tial, ĉiun korekton sufiĉe dokumentitajn kiun oni sendos al ni, mi konsideros ne malbonintenca kritiko sed efektiva helpo kaj fakta kontribuo, al tiu vera historio de "FRATECO" kiun ni celas, kaj pro tio, la estraro de nia Grupo kaj mi mem, jam antaŭdankas.

Fine, mi deziras ke oni neniel dubu pri mia intenco servi "FRATECO"n, kaj tute malavare doni pruvon pri mia amo al ĝi, kio fakte signifas omaĝon al tiuj multenombraj homoj, kiuj dum 75 jaroj ebligis tiun homaman kaj kulturan entreprenon. Tiu ĉi kroniko estas ja mia modesta kontribuo.

Antonio Marco Botella

Zaragozo, Majo, 1983.