03 - Ekspozicio en Teruelo

CGT KAJ LIBERANIMO ORGANIZIS

ESPERANTA EKSPOZICIO EN TERUELO

Eldonita en la paĝo 15 de la bulteno de HEF

"Boletín", nº 425 - januaro-marto 2019

La lokan ĵurnalon "Diario de Teruel" informis dum tri tagoj pri la okazaĵo, kaj speciale la 20an per tutpaĝa artikolo pri Esperanto kaj ĝia rilato al anarĥiismo.

La ekspozicio en Teruelo estis tiu pretigita antaŭ kelkaj jaroj de la sindikato CGT, pri Esperanto kaj anarkiismo, jam montrita en aliaj okazoj en aliaj urboj.

En tiu ĉi okazo la sindikato, kun apogo de la loka grupo "Liberanimo", programis krome du prelegojn: konkrete la 18an de februaro Alberto Granados parolis pri "Esperanto, lingvo facila kaj neŭtrala" kaj la 20an la historiisto Serafín Aldecoa pri "La unuaj esperantistoj de Teruelo".