05 - Vizito de kanadano

VIZITO DE KANADA ESPERANTISTO

NICOLAS VIAU - LKK-MONTREALA UK

Santiago López

Estas pli ol sufiĉe sciite, ke ni ŝategas vizitojn en nia sidejo.

Ĉi-foje, la pasintan 28-an de majo de 2019, vizitis nin kanada esperantisto. Temas pri Nicolas Viau, de Montrealo, Kebekio. Falte li naskiĝis en Parizo, sed jam pasigis pli ol vivduono en Montrealo. Dum vojaĝo tra Eŭropo, ĉefe en Francio kaj Germanio, li estis dum kelkaj tagoj ankaŭ en Zaragozo kaj venis koni nian asocion.

Nicolas estas ano de la Esperanto-Societo Kebekia kaj ankaŭ de la LKK por la Universala Kongreso okazonta en Montrealo en 2020. Li ankaŭ estis kunorganizanto de plurlingva evento en Kanado antaŭ tri jaroj.

Dum lia vizito en Frateco, li babilis kun la fratecanoj kaj la lernantoj de la baza kurso. Ĉefe li rakontis al ni pri la vivo en Kebekio kaj la kurioza lingvosituacio de la urbo Montrealo. La francparolantoj en Kanado estas malplimulto, ĉar la franca estas oficiala nur en la provinco Kebekio. Tamen Montrealo estas granda urbo, al kiu transloĝiĝis multaj familioj el aliaj kanadaj provincoj. Do, kvankam en la urbo nur la franca estas oficiala, fakte ĝi estas dulingva urbo kun 40% da anglaparolantoj, kiu eĉ rajtas eduki siajn infanojn en anglaparolanta lernosistemo. Kaj eventuale, estas ankaŭ multaj trilingvaj familioj devenantaj el aliaj landoj.

Nicolas invitis al ni ĉeesti la UK-on en Montrealo kaj profitis la okazon por atentigi niajn lernantojn pri la avantaĝoj de la kongresoj por la lernado, ĉar tio ja helpis lin, kiam li estis komencanto.

Ni dankas lian simpatian viziton (la flua parolado povas esti konsiderata prelego en bonega esperanto)

Jen ligiloj al retejoj pri la UK en Montrealo en 2020:

http://www.esperanto.qc.ca/eo/montrealo-2020

https://www.facebook.com/Montrealo.kongreso