03 - Memore al Pacjurko

FORPASIS VOLODIMIR PACJURKO

AL UKRAINIA ESPERANTO-ASOCIO

Okaze de la trista novaĵo pri la forpaso de la elstara ukrainia esperantisto Volodimir Pacjurko, la samideanoj de la esperanta societo FRATECO, de la urbo Zaragoza (Hispanio), volas esprimi nian kondolecon.

Nia sekretario Enrique Navarro, tre bona amiko de Volodimir, komunikis la pasintan 19an de marto la malĝojan novaĵon.

Vere estas grava perdo por Esperanto. Volodimir, honora kaj dumviva membro de Ukrainia Esperanto-Asocio, laboris pri la granda Ukrainia-Esperanta Vortaro kaj revivigis la gazeton "Ukrainia Stelo".

Krome, li ne nur estis tre bona esperantisto sed tre bona homo. Lia memoro kaj simpatio akompanos nin.

En 2016, ni spertis la agrablan viziton de li al nia sidejo. Pri tiu momento, li skribis ("Ukrainia Stelo" n-ro 3, 2016, p. 18):

"Mi bedaŭris, ke post kelkaj tagoj mi veturos hejmen kaj ne plu vidos tiujn ĉarmajn bonkorajn homojn, bonkorajn homojn kun iliaj sinceraj ridetoj. Mi sentis min ilia kunfrato. Adiaŭ, miaj novaj kaj malnovaj geamikoj!"

Adiaŭ same al vi, kara amiko!

DANKON DE LA FAMILIO PACJURKO

Karaj FRATECO kaj Enrique:

Ni estas tristaj kaj malĝojaj post la antaŭtempa morto de nia amema patro kaj edzo, ĉar li estis la plej bona edzo kaj patro, kiun ĉiuj povas revi.

Nia patro havis la honoron koni persone la Zaragozan komunumon de Esperanto kaj s-ro Navarro Rubio. Li ofte parolis pri vi en la pli komplimentaj terminoj. Vi scias, ke Esperanto estis la esenco de lia vivo, kaj li ĉiam estis feliĉa komuniki kun homoj el malsamaj kulturoj kaj landoj uzante la mirindajn eblojn de Esperanto. Li pasigis du jarojn disvolvante la grandegan vortaron Esperanto-Ukraina, skribante poezion kaj tradukante poezion, kaj komunikante koresponde kun la Esperanto-komunumo ĉirkaŭ la mondo. Bonvolu memori lin kaj kalkuli lin inter viaj amikoj. Ĉi tiu estos la plej bona memoro pri li.

Ni ĝojas scii, ke nia patro kaj edzo havas multajn amikojn ĉirkaŭ la mondo.

Longe vivas Esperanto.

Orysia, Natalka y Lada Patsyurko.