Aŭstriaj infanoj

AŬSTRIAJ INFANOJ

KVAR JAROJ DE ESPERANTISTA HELPADO

Lorenzo Noguero - Prezidanto de Frateco

Esperanto kaj esperantistoj montris memorindan agadon inter la jaroj 1920-1923.

Temas pri la helpo per esperanto por gastigo en Hispanio de aŭstriaj infanoj post la Unua Mondmilito, kiuj restis en malfavoraj kondiĉoj. La ĉefaj kunorganizantoj estis en Hispanio Emilio Gastón Ugarte (1877-1925) kaj en Aŭstrio Karl Bartel.

Alvenis 329 geinfanoj. Indas memor(ig)i la nomon de la esperantistoj kiuj helpis en tiu projekto. Krom K. Bartel kaj E. Gastón, ni menciu (inter aliaj): Francisco Mañez (Cheste), Jacinto Comella (Vich), Valentín Alavedra (Tarrasa), Roberto Maraury (Huesca), Josę Casanovas (Gerona), José Serrat (Barcelona), Pedro Oriach (Sabadell), Daniel Llorens (Pedralba), Juan Campdelacreu (Manlleu), Julio Belenguer (Teruel) kaj Enrique Aguadé (Reus).

Pri tiu okazaĵo ekzistas diversaj informoj: en libroj de A. Marco Botella ("Analoj", Kroniko de Frateco, Un siglo de esperanto en Aragon), Lurdes Cortės Braña (kiu faris universitatajn esplorojn), J. Alcalde, B. Tuider ("Antaŭ unu jarcento"), José Vicente Castillo ("Los trenes de la esperanza. Esperantistas solidarios")...

Indas citi vortojn de la Patronaro pri Helpo al Infanoj: "Nia agado kvankam realigita favore al tiuj kiuj estis sia objekto, ankaŭ profitis al ni, ĉar dank' al ĝi ni ĉiuj kreskis en nia propra estimo, tial ke (...) ni ĉiuj nin sentis kontentaj kaj fieraj pro ĝia efektivigo (...) Ni devas ne forgesi (personon) kaj ilon, sen kies ekzisto ni ne estus povintaj realigi ĝin (...) La ilo estas la lingvo Esperanto, kiu - kvankam ne atentante sian internan ideon- estas perilo dank' al kiu ni sukcesis en nia agado, sen ia malbona interpreto".