12 - Renoviĝo ĉe F.Esperanto

NOVA PATRONARO DE

"FUNDACIÓN ESPERANTO"

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Fine de 2019, okazis renovigo de la patronaro de F. Esperanto.

Unue, oni devas tuj komenti ke okazis komplika situacio. Antonio Marco Botella (prezidanto de F. Esperanto) estis kun problemoj pri sano ene de sufiĉe konsiderinda aĝo. Oni devas substreki la grandan dediĉon al Esperanto de nia kara veterano dum multaj jaroj kaj en multaj flankoj: verkisto, movadano, sekretario de FRATECO, redaktoro de revuoj ("Boletín", "Kajeroj el la Sudo"), organizanto de eventoj… kaj dum la lastaj jaroj kiel Prezidanto de “Fundación Esperanto”. Ni denove volas danki kaj substreki ties agadojn…

Do, iom urĝe ni devis aranĝi la aferon. Ni iom rapide faris kontaktojn por solvi la situacion.

La nuna patronaro estas la jena:

    • Lorenzo Noguero (Prezidanto)

    • Enrique Navarro (Vicprezidanto)

    • Pablo Conesa (Sekretario)

    • Jaime Benito (Patrono)

Menciindas la alveno de nova samideano, nome Pablo Conesa, tre kapabla esperantisto kaj sindonema homo. Dum la lastaj jaroj, li elstare instruis Esperanton en diversaj niveloj.

Krome, okaze de la aliro al Aragona Registaro por akcepto de la postenoj, oni faris fotojn kie aperas la membroj de la patronaro. La fotoj estas de la 17a de decembro 2019.