2016 - Navigado inter libroj

ZAMENHOF-TAGOJ 2016

Saluton! / ¡Hola!

Sube, mi kopias informadon pri Z-Tago 2016, kaj poste, bela teksto de José Luis Sampedro, tradukita de nia kara amiko Antonio Valén.

Amike, Lorenzo

PRI ZAMENHOF-TAGO 2016

Kara amik(in)o:

Kiel tradicie, kun la celo celebri la festotagon de D-ro Zamenhof, "Frateco" invitas ĉiujn geamikojn partopreni la koncernajn aktivaĵojn:

    • La 10-an de decembro, sabate, je la 14:00 (bonvolu estu akurataj), frata tagmanĝo en restoracio Paraninfo (antikva Fakultato de Medicino, placo Paraíso). Bonvolu aliĝi en nia centro (komunikante tion al Enrique Navarro) antaŭ ol la 29-a de novembro (prezo: 22 €).

    • La 13-an de decembro, marde, je la 19:00, okazos en nia sidejo renkontiĝo kaj celebrado pri la Zamenhof Tago (Libro Tago). Profitante la okazon, ni gratulas al nia senlaca Antonio Marco pro la apero de ties lasta libro publikigita: temas pri la eldono nun en hispana versio de “Lirikaj Perloj el Al-Andalus”. Poste, ni povos gustumi kelkajn manĝetojn kaj trinkaĵojn.

Ni ne havos loterion en la sidejo de "Frateco": Se vi interesiĝas pri tio, akiru la numeron 17.326 en la Administrejo de loterio nº 7 en str. Pedro J. Soler nº 3.

Ricevu “fratecan” saluton kaj la esperantistan deziron de feliĉa nova jaro por vi kaj viaj amataj personoj.

Lorenzo Noguero

(Prezidanto de “Frateco”)

DÍA DE ZAMENHOF - 2016

Como es tradicional, con el fin de celebrar la fiesta del Dr. Zamenhof, “Frateco” invita a todos los amigos a participar en las actividades correspondientes:

    • El 10 de diciembre, sábado, a las 14:00 (Se ruega puntualidad), comida de hermandad en el restaurante Paraninfo (antigua Facultad de Medicina, plaza Paraíso). Apuntarse (comunicándolo a Enrique Navarro) antes del 29 de noviembre (precio: 22 €).

    • El 13 de diciembre, martes, a las 19:00, en nuestra sede tendrá lugar un encuentro y celebración con motivo del Día de Zamenhof (Día del Libro). Aprovechamos la ocasión para felicitar a nuestro infatigable Antonio Marco por la aparición de su último libro publicado: se trata de la versión en español de “Perlas Líricas de al-Ándalus”. Después, podremos degustar algunos aperitivos y bebidas.

No tenemos participaciones de lotería en “Frateco”. Si os interesa, podéis comprar el nº 17.326 en la Administración de loterías nº 7 en la calle Pedro J. Soler nº 3.

Recibe un fraternal saludo y el deseo esperantista de un feliz año nuevo para ti y tus seres queridos.

NAVIGADO INTER LIBROJ

José Luis Sampedro

Elhispanigita de Antonio Valén

Ĉu vi jam velŝipis laŭlonge de la marbordo, pelate de milda brizo susura trans la veloj, kaj rigardante de proksime la iom-post-ioman aperon de la bordaj detaloj? Jen vi vidas plaĝon kun cirklo el ĉe-montaj dometoj blankaj kaj ruĝaj, kaj jen vI ĉirkaŭnavigas promontoron kaj la mondo tuj ŝanĝiĝas: nun alta klifo apikas sur maro ŝaŭme furioza... Kaj iom poste estas haveno, gruoj tuŝantaj la ĉielon, enormaj ŝipoj en ŝarĝado... La vivo fluas antaŭ ni.

Nu, tiun saman sperton, sed ja pli riĉan kaj surprizo-plenan, mi travivas en la grandaj librejoj. Tuj post la eniro min ĉirkaŭas muroj tegitaj per bretoj libro-plenaj kaj, kvankam tiuj ne moviĝas, mia lanta navigado postlasas la universon de matematiko kaj zoologio, dum la bretoj de fremdlingvaj romanoj sin proponas al mi malavare kaj varie: kelkajn verkojn mi konas, aliaj tiel promesplenaj kaj allogas ke mi ŝatus momenton elŝipiĝi -fakte preterpase mi karesas volumon, hazarde malfermas ĝin, preskaŭ kaptiĝas-

sed tiom longas mia vojaĝo, tiom multas la horizontoj ke mi plu iras! [...]

Tia navigado tra la librejo sur mia malkovro-karavelo kaj tia facila konkero de aliaj mondoj kaj vivoj nenial konotaj sen la libroj, jen estas la forto, la magio, la vivo-sava sperto de la legado. Same infanaĝe [...]

Kompatindas la homoj, kiuj senigas sin de tiaj navigadoj nepraj, riĉigaj,

neanstataŭigeblaj! Ni malfermu iliajn okulojn al la legado!

Jen ligilo al pdf-arkivo "JLS Navigado.pdf" kie vi povas legi, printi, aŭ elŝuti ĝin:

Navigado inter libroj