Mezlernejanoj ĉe ni

GELERNANTOJ KAJ GEINSTRUISTOJ

DE LA MEZLERNEJO "SANTA ANA" DE FRAGA

VIZITIS NIN KAJ INTERESIĜIS PRI ESPERANTO

la 25an de januaro de 2020

La pasinta sabato, 25 de januaro, ni ricevis la viziton de du instruistoj de angla lingvo kaj dek bonaj gelernantoj de la kvara kaj fina nivelo je Deviga Meza Eduko (E.S.O.), kiuj partoprenas en la projekto Erasmus+ "Languaje Families are Related" (la familioj de lingvoj estas rilatigitaj). Kun ĉi tiu moto pretendas koni la lingvajn similaĵojn inter malsamaj lingvoj de Eŭropa Unio.

Tiuj gelernantoj (kvar knabinoj kaj ses knaboj) partoprenos en pola renkontiĝo en Bialystok (Pollando) je la monato marto kaj ili vizitis nin kun la celo filmi intervjuon, ekkoni nian esperantan societon kaj prepari parteton de la laboro.

La unua akso de la laboro, ke ili tuj disvolvos en Fraga, traktos sur la religia lingvo. La gelernantoj serĉos malsamajn mediojn, en kiuj ĉeestas tia lingvo (pentrarto, preĝo, arkitekturo, gravaj religiaj festoj, ...) kun la celo, ke la gelernantoj de Erasmus+ povos ĉerpi vortotrezoron de komuna origino. La laboraj grupoj estas internaciaj, por favori la interŝanĝon de opinioj kaj la interkomunikadon en angla lingvo.

La kialo por viziti nian klubon estis la fakto, ke unu el la mezlernejoj, kiuj partoprenas en la projekto Erasmus+ estas el Bialystoko, la naskiĝloko de Zamenhof. Post kiam ili serĉis iom pri la urbo, ŝajne tute hazarde, ili trovis sciigojn pri nia internacia komunikaĵo kaj ili ekkomencis interesiĝi pri nia lingvo, ĉar ili veturos tien kaj eĉ preparas teatran prezenton pri la aŭtoro de Esperanto.

La geinstruistoj rakontis al ni, ke ili jam partoprenis, dum antaŭaj jaroj, en eŭropa projekto pri romanidaj lingvoj, kaj tiu ĉi fojo temas pri slavaj lingvoj, sed la partoprenantoj interkomunikas inter ili pere de la angla lingvo.

La gelernantoj faris demandojn pri la internacia lingvo Esperanto kaj pri nia esperantista societo kun la celo koni iomete la aktivadojn, kiujn ni faras, dum ili estis filmitaj de la du instruistoj. Ili estis vere tre simpatiaj kaj lertaj geknaboj kaj montris multe da intereso pri nia lingvo. La du instruistoj faris kelkajn etajn videojn kun la demandoj de la gelernantoj kaj la respondoj de la fratecanoj por poste prilabori ilin en filmeto pri la intervjuo.

Unue ili petis al la kvar fratecanoj, ke unu post la alia, ĉiu faru sian prezenton. Poste ĉiu lernant(in)o faris demandon, kaj unu aŭ alia respondis (foje du aŭ eĉ tri al sama demando). Kiuj pli partoprenis estis tiuj, kiuj pli partoprenis en internaciaj renkontiĝoj: ĉefe Lorenzo Noguero (prezidanto de nia asocio "Frateco" kaj de "Fundación Esperanto") kaj Eduardo Berdor (vicprezidanto de "Frateco" kaj voĉdonanto de "Hispana Esperanto-Federacio"), poste Enrique Navarro (sekretario de Frateco) kaj iom malpli Sabino (respondeculo de nia retejo).

Profitante kelkajn demandojn de la gelernantoj, ni klarigis al ili multajn aspektojn de nia lingvo, anekdotojn de eksterlandaj vojaĝoj, personaj spertoj kaj kuriozaĵojn.

Antaŭ ol foriri el Frateco, nia prezidanto donis al ili du ekzempleroj de la fama hispana verko "La Inĝenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha", genie elhispanigita de Fernando de Diego, kiu loĝis multege da jaroj en Zaragozo, ĝis lia morto, kvankam li naskiĝis en Venezuelo, kun la celo, ke ili donos unu el tiuj ekzempleroj al mezlernejo el Bialystoko.

Poste ni piediris ĝis la monumento al Esperanto por fari tie kelkajn fotojn pli.

Tute maldekstre staras la du geinstruistoj el la mezlernejo "Sankta Anna" de Fraga.

Poste ni marŝis kune dum proksimume duonhoro, akompanate al ili ĝis la placo Paraíso, kie ni adiaŭis ilin.

Eduardo falis surteren, dum li alvenis en nia klubo, kaj spertis fortan baton en lia pojno. Feliĉe ĝi suferis nenian rompon, sed lia pojno devas ripozi almenaŭ dum unu semajno, ĉar la rezulto de lia falo estis pli grava ol tio, ke ni pensis unue.

Jen sekve estas la retadreso de la mezlernejo "Sankta Anna" de Fraga:

Fraga - Hispanio

"Colegio Santa Ana"

(Mezlernejo Sankta Anna)

https://santanafraga.es/index.php

En la projekto kunlaboras gelernantoj kaj instruistoj el aliaj kvar eŭropaj centroj de tri malsamaj landoj. Jen:

Bialystok - Pollando

"Zespol Szkol Ogolnoksztalcacyh 1a Technicznych W Bialymstoku"

(Komplekso de Ĝeneralaj kaj Teknikaj Lernejoj de Bialystok)

http://www.zsoit.bialystok.pl

Neuss - Germanio

" Erzbischoefliches Berufskolleg Neuss "

(Profesia Mezlernejo Ĉefepiskopo de Neuss)

https://www.berufskolleg-marienberg.De/

Bracciano - Italio

"Liceo Scientifico Statale Ignazio Vian"

(Scienca Ŝtata Mezlernejo Ignaco Vian)

https://www.liceovian.edu.it/

Gorizia - Italio

"Istituto Statale di Istruzione Secondaria Superiore Gabriele D'Annunzio"

(Ŝtata Mezlernejo de Supera Baza Instruado Gabrielo D'Annunzio)

http://www.dannunzio-fabiani.it/