2016 - La nepoj vin benos...

LA NEPOJ VIN BENOS... FRANCISKO AZORÍN

verkis: Lorenzo Noguero

Publikigita en la paĝo 14 de la bulteno nº 415 de HEF

"Boletín" (julio-septembro 2016)

Francisko Azorín Izquierdo (1885-1975) grava esperantisto, ricevis nian omaĝon en Zaragozo okaze de ekspozicio en "Biblioteca de Aragón" de Zaragozo (str. Doctor Cerrada, 22).

F. Azorín naskiĝis en Monforte de Moyuela (Teruelo), translokiĝis al Kordovo. Post la fino de la milito li estis ekzilata en Meksikon, kie li aktivis en la esperanta agado. Bedaŭrinde li neniam povis reveni al Hispanio.

Li estis progresema homo, li laboris kiel arkitekto kaj estis politiko de la socialisma partio kaj parlamentano.

Li multe aktivis en la esperanta agado. Li estis membro de SAT kaj partoprenis diversajn kongresojn.

En Meksiko, li laboris kun Lanti, de kiu li fariĝis testamenta administranto.

Li verkis diversajn librojn. Rilate al esperanto:

  • Adamo kaj Eva (dramo en tri aktoj, 1954)

  • La lengua auxiliar internacional Esperanto: curso completo en 10 lecciones (1924)

  • Universala Terminologio de la Arkitekturo (oklingva, ilustrita per 2.000 desegnoj, la klariga lingvo estas Esperanto, 1932)

  • Ilustrita vortaro de Esperanto (1955)

En la inaŭguro ĉeestis kelkaj familianoj (nepino, nepo kaj pranepo) alvenintaj de eksterlande. La prezidantoj de E-grupoj de Zaragoza kaj Teruelo profitis por saluti ilin. Unu el la nepoj (Ernesto) estas esperantisto (kiel la patro kaj la avo) kaj dankis ĝentile en Esperanto.

Lorenzo Noguero