Historia fotoalbumo

HISTORIA FOTOALBUMO DE FRATECO

Jen ligilo por eniri en la pretigota historia fotoalbumo

La signifo de la vorto “foto” etimologie (el greka lingvo) estas “lumo”.

El la nebulo de la pasinteco kaj el la obskuro de la forgeso, indas retrovi la lumon je la fotoj de figuroj kaj protagonistoj de la disvastigo de Esperanto pere de frateco (kaj de “Frateco”).

En iliaj okuloj enestas triobla “F”: Fido, Forto kaj Frateco.

En iliaj karakteroj aperas triobla “E”: Energio, Entuziasmo kaj Esperanto.

Revidi ilin, rememori ilin estas maniero kompreni ilin pli bone… kaj lerni progresi pli bone…

Lorenzo Noguero