2015 - La fondo de "Lumradio"

LA FONDO DE LA ESPERANTO GRUPO

"LUMRADIO" EN CHESTE

verkis: Antonio Marco Botella

Eldonita en la paĝo 29 de la bulteno numero 410 de HEF

"Boletín" - aprilo - junio de 2015

En la jaro 1909, kiel planite, okazis la Kvina Universala Esperanto-Kongreso en Barcelono, de la 5ª ĝis la 11ª de septembro. La sukceso estis kompleta: la solena Malfermo okazis en la palaco pri Belaj Artoj de Barcelono. Unuafoje okazis en Universalaj Kongresoj beletraj Konkursoj, poste nomataj Floraj Ludoj. Unu el la gajnintoj de la plej gravaj premioj de la Konkurso okazinta en la Barcelona Kongreso estis la Valenciano Vicente Inglada Ors, prezidanto de la Esperanto-Grupo de Valencio.

La sukceso de tiu Postkongreso superis la plej optimismajn kalkulojn: la 14an de septembro alvenis Dro Zamenhof en Valencion kun la plej granda parto de partoprenontoj en la Postkongreso: Kiam la alvena horo alproksimiĝis, oni rimarkis gravan movadon en Valencio, precipe en la ĉirkaŭoj de la Norda Stacidomo, kiu prezentis la aspekton de la grandaj festotagoj. Multaj personoj sin direktis al la Stacidomo por akcepti la invititojn, multaj veturiloj atendis ekstere, kaj popolamaso alkuris scivoleme por ĉeesti en la grandioza alveno…

Nur kelkaj minutoj antaŭ la alveno de la ekspresa trajno, la stacidomo montriĝis nesufiĉeloka por enteni tiom da publiko. Tie estis la Urbestro kun la urbokonsilantanoj de Valencio, la Prezidanto de la granda Ekspozicio, Kronisto de la urbo, Direktoro de la Musik-konservatorio kaj plej elstaraj gvidantoj de kulturaj Valenciaj Asocioj, kaj kun ili la esperantistoj de la urbo kaj la Regiono, kaj inter ili samideano Francisco Máñez kaj kelkaj el la novaj geesperantistoj el Cheste…

Kiam la trajno eniris en la stacidomo eksplodis la emociigan momenton kaj entuziasman aplaŭdadon sonadis, dum la muzikbando ludis, "La Espero"-n, himno de la esperantistoj, kiun ĥore kantis ĉiuj alvenantoj kaj atendantoj, dum oni vivuis al Dro Zamenhof kaj al Esperanto! La amaso estis tiel multnombra ke en la unuaj momentoj estis neeble sin movi kaj saluti al la karaj alvenantoj. Dro Zamenhof kaj sia edzino elvagoniĝis el la trajno kaj Dro Aguilar Blanch, reprezentanto de la Valencia Urbestraro, prezentis ilin al ĉiuj eminentuloj kun granda malfacilo.

Kiam la komplimentoj estis faritaj, meze de tiu bruego, la invititoj kun Dro Zamenhof eliris el la stacidomo kaj sin direktis al la veturiloj, minimume dek, per kiuj ili iris ĝis la hotelo "Palace Hotel", kie Zamenhof kaj edzino devis loĝi. La aspekto de la placo "Paz" estis plenplene kompleta kaj la aplaŭdoj ne ĉesis. Li, Zamenhof, devis sin montri al la publiko por danki ĝin ĉar la aklamoj daŭris kaj daŭradis.

Tie, en la placo, estis ne la altrangaj sinjoroj, sed la vera popolo, kiu sciis ke tiu homo estis vera pacamanto kaj aŭtoro de la pacprojekto por kiu li strebis senlace. Ambaŭflanke de la balkono, kie aperis la Majstro, oni vidis du belegajn tapiŝojn de floroj, arte kaj bele faritaj, kiuj vertikale estis almetitaj kaj lasis vidi du grandajn paragrafojn el floroj, kiuj diris: "Vivu Dron Zamenhof!!", "Vivu Esperanto!!".

Post tiu brila akcepto, la programo preparita por tiu Post-kongreso malvolviĝis tre sukcese. Samideanoj Máñez kaj la ceteraj akompanantoj el Cheste, revenis al ilia urbo kun la koro plena da entuziasmo kaj fervoro, kaj sen plu atendi ili decidis fondi la Esperantistan Grupon de Cheste, kun la nomo "Lumradio", kiun prezidis dum longaj jaroj Francisco Máñez Sánchez.

Antonio Marco Botella