2014 - E. Berdor en Arunda HEK

ARUNDA H.E.K.

Eduardo Berdor Remón parolas pri

"La franca lingvo en Nordafriko"

2 de majo 2014

Paĝo 31 de Gazeto Andaluzia - Arundo, 1a/4a de majo 2014

Jen sekve vi povas spekti la jutuban videon:

Jen ligilo por spekti ĝin rekte en jutubo:

La franca lingvo nordafrike

La duan de majo de 2014, vendrede, je la 16a horo li prelegis kadre de la 73a Hispana kaj 18a Andaluzia Kongresoj de Esperanto. La titolo de lia prelego estis: "La franca lingvo, kiel lingvo de la koloniantoj kaj de la sendependenco en la nordo de Afriko".

Pro la fakto, ke la ĉi-jara Kongreso okazis relative proksime de tiu parto de la mondo, li prelegis pri la franca lingvo en Nord-Afriko.

La preleganto estas nune 33-jara instruisto de la franca lingvo el Zaragozo. Lia plej frua kontakto kun Esperanto okazis kiam li iel hazarde trovis dulingvan vortareton en librovendejo en sia tiama urbeto. Sed la definitivan paŝon markis doktoriĝa lernofako kiun li sekvis en Soria. Kvankam lerni la lingvon ne estis deviga, tiu emo vekiĝis en li. Lia unua E-kongreso estis la HK de Cuenca en 2008. Li jam prelegis en la lasta Hispana Kongreso pri la pola komponisto Ŝopeno. Pianon oni luprenis por ludi kelkajn el ties valsojn, ĉar aŭskulti ilin valoris multe pli ol la klarigado. Li estas licenciulo en Tradukado kaj Interpretado sed li ĝis nun laboris multe pli en edukado.