06 - En 'Diario de Teruel'

ESPERANTO DENOVE DUFOJE

EN "DIARIO DE TERUEL"

parto publikigita en la paĝo 11 de la bulteno de HEF

"Boletín" nº 422 - aprilo-junio - 2018

LIDJA ZAMENHOF EN "DIARIO DE TERUEL"

La 30-an de marto, ene de sia serio pri elstaraj virinoj kiuj lasis sian spuron en la historio, la ĵurnalo Diario de Teruel publikigis artikolon pri Lidja Zamenhof, verkitan de Blanca Villarroya. Ĝi montris la eksterordinaran personecon de pioniro kun propraj meritoj, pereinta tre tragike.

EDUARDO DOLZ PAROLADIS PRI ESPERANTO

EN MEZLERNEJO "SEGUNDO DE CHOMÓN"

En junio la vicprezidanto de la teruela grupo "Liberanimo", Eduardo Dolz, paroladis pri Esperanto en mezlernejo "Segundo de Chomón" de la aragona urbo Teruelo.

En la foto eblas vidi raporton redaktitan de unu el la studentoj mem, publikigitan la 21an de junio de la loka ĵurnalo "Diario de Teruel".