2017 - Aragona festotago

LAŬ ARAGONA KULTINDA TRADICIO

VERŜAJNE FIDINDA SED NE FIDENDA

verkis: Sabino Pelegrín

La 12an de oktobro en Zaragozo oni celebras la feston de Sankta Virgulino de la Kolono (hispane: "Virgen del Pilar"). La homoj, tradicie regione vestitaj, alportas nekredeblan kvanton da floroj por kovri Virgulinan imagon pere de ili, kaj ankaŭ suban grandegan surfacon. Jen nokta bildo pri ties flora ofero.

Laŭ antikvega kaj respektinda tradicio, la Apostolo Sankta Jakobo (hispane Santiago), nomita "la granda", kiu estis kuzo de Jesuo (eble filo de kuzo aŭ kuzino de Maria), vizitis diversajn lokojn en la Iberia duoninsulo (teritorio, kiu nune apartenas al Hispanio kaj Portugalio) kaj fine de la jaro 39 kaj komence de la jaro 40 li predikis la evangelion en la urbo Zaragozo (tiam nomita Caesar Augusta), kiam la terurega imperiestro Caio Caligula regis la romian imperion.

La homoj, kiuj konvertiĝis al evangelio kaj fidis al Jesuo Kristo tiam estis relative malmultaj, kaj Sankta Jakobo kuniris kun sep viroj kiel preferataj disĉiploj kaj kamaradoj, kiujn laŭ respektinda tradicio estis: Cecilio, Tesifonte, Iscio, Torcuato, Segundo, Indalecio kaj Eufrasio.

En tiuj jaroj la rivero Ebro fluis tra malnova fluejo, tra loko hodiaŭ nomata hispane "Ebro Viejo" (=Maljuna Ebro), kaj kontraŭe, en la loko, kie estas la nuna fluejo leviĝis tiam grundoj, kie oni prilaboris cerealojn por disigi la grenojn, kies produktado estis riĉa en la ĉirkaŭaĵo de la urbo. En tiu loko, vespere malfrue kaj nokte, kuniĝis Sankta Jakobo kun siaj disĉiploj por kristane instrui homojn kaj por preĝi.

Post kelkaj tagoj, ĉirkaŭ noktomezo, la 2an de januaro de la jaro 40, dum Sankta Jakobo kun siaj disĉiploj kunestis preĝante, ili aŭdis voĉojn de anĝeloj kantantaj, kaj ili ĉiuj, ekgenuinte surtere, vidis la Virgulinon Marian, patrino de Jesuo Kristo, inter du korusoj de anĝeloj, kiuj alportis marmoran kolonon.

Laŭ la respektinda tradicio, la Virgulino Maria, kiu estis ankoraŭ vivanta (jaroj antaŭ Sia Ĉieleniro), Ŝi persone kuraĝigis la apostolon por la evangelia predikado kaj demandis lin, ke en tiu loko kaj je Ŝia memoro oni konstruos preĝejeton kaj altaron ĉirkaŭante la lokon, kie la anĝeloj stare lasis la marmoran kolonon, promesante asistadon al tiuj, kiuj petis Sian helpon kaj aldonante, ke tiu kolono estos tie ĝis la fino de la tempo kaj neniam mankos homoj en tiu urbo por honori Jesuon.

La apostolo Sankta Jakobo kaj liaj disĉiploj vokis la kristanojn de Zaragozo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo por sciigi al ili tiun mirindan novaĵon, rakontante ĉion, kio okazis, kaj por peti al ili helpon por konstrui kapeleton. Danke al tio kreskis rapide la nombro de la unua kristana komunumo en la urbo Caesar Augusta kaj ties ĉirkaŭaĵo.

La Sankta Kapeleto estis malgranda, pli malpli ĉirkaŭ 8 paŝoj laŭlarĝe kaj 16 paŝoj laŭlonge, kaj estis konstruita de ŝtono kaj ĉefe de adobo (miksaĵo de argilo kun pajlo, poste sunsekigita), lasante la Sanktan Kolonon (hispane: el Pilar) kaj la altaro sur la flanko frontanta la rivero.

En tiuj tempoj, kiam ekkomencis la persekutado de kristanoj, ĉar la imperiestro Caligula ordonis, ke oni adoru al li kiel dio, ili ne estis liberaj por konstrui iliajn preĝejojn, prefere oni faris ilin malgrandaj kaj iel kaŝitaj por pli bone eviti la furiozon de la imperiaj ediktoj. Ekde lia apero, daŭre la Sankta Kapeleto montriĝis malgrande kaj malriĉe, almenaŭ ĝis la jaro 180, kiam ĝi komencis esti pligrandigita kaj riĉigita.

La religia fervoro al la Virgulino Maria aperis tre frue, ĉar jam en la jaro 40 de la naskiĝo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, oni starigis la unuan templon en la mondo en honoro kaj gloro de la patrino de Jesuo Kristo, sub la titolo de Nia Sinjorino de la Kolono, por elmontri la miraklon de la Sankta Kolono (hispane: "El Pilar") kiu estante portata de anĝeloj, estis venigita tra la ĉielo.

Ekzistas relikvujo kun kelkaj pecoj de adobo de la primitiva preĝoloko konstruita verŝajne kun helpo de la propraj manoj de la apostolo Sankta Jakobo, starigita en la jaro 40 post Kristo, kie ekkomencis la petpreĝoj al la Virgulino de la Kolono, patrino de Nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Kiam en la dekoka jarcento oni faris konstruajn laborojn por remodeli la areo de la Kolono kaj altaro, oni malkovris du el la praaj muroj kaj oni lasis pecetojn da ili kiel atesto, ene de du kavoj sur ambaŭ flankoj de la Sankta Kolono.

La duan de januaro de la venonta jaro 2018 oni festos la 1978an datrevenon de la alveno al Zaragozo de la Virgulino Maria, alportita de anĝeloj, dum daŭre Ŝi vivis, laŭ la tradicio, kun la apostolo Sankta Johano en la urbo Efeso (en la nuna Turkio), ĉar ili fuĝis el Izraelo post la unua persekutado de la kristanoj post la morto de Jesuo Kristo en la lando Izrael, tiam okupita de la romiaj legioj. Fakte la apostolo Sankta Paŭlo estis tiam unu el la ĉefaj persekutantoj de la kristanaj judoj, kiuj sekvis la evangelion de Jesuo Kristo. Jesuo Kristo mem diris al Sankta Johano: "filo, jen estas via patrino", kaj al Sia patrino Maria: "patrino, jen estas via filo".

Ĉiutage oni povas aŭskulti en la Zaragoza urbo, fojon post fojo, la sekvantan religian kantikon, disaŭditan de la Katedralo Basiliko de Nia Sinjorino de la Kolono (hispane "Nuestra Señora del Pilar") kaj tre ofte kantata de la kristanaj fideluloj:

Benitan kaj laŭdata estu la horo,

kiam la Sanktega Maria,

venis ankoraŭ vivanta al Zaragozo,

al Zaragozo.

Por ĉiam ĝi estu,

por ĉiam ĝi estu,

benita kaj laŭdata.

Bendita y alabada sea la hora,

en que María Santísima,

vino en carne mortal a Zaragoza,

a Zaragoza.

Por siempre sea,

por siempre sea,

bendita y alabada.

Kelkaj historiistoj neas la verecon de tiu tradicio, ĉar mankas fidindaj dokumentoj de la epoko, sed ili ŝajne forgesas, ke pro la araba okupado, en la nordo de Hispanio malaperis preskaŭ ĉiuj kristanaj havaĵoj, ĉar ili sisteme dum la Kordova regado, jaron post jaro detruis preskaŭ komplete ĉion. La plej antikva dokumento nune konservata, kiu mencias la antikva preĝejo kiel la plej elstara el la Zaragoza urbo estas franca skribaĵo de la jaro 855, kies aŭtoro estis la monaĥo Aŭdaldo de la monaĥejo de Conques, kiu alvenis en Zaragozon por translokiĝi la relikvoj de la martiro Sankta Vincenzo de tiu ĉi urbo ĝis tiu monaĥejo situanta en Languedoc (suda Francio).

Post la konkero de Zaragozo en 1118, fare de Alfonso la unua, nomita "la batalanto", la preĝejo de Sankta Maria estis preskaŭ ruinigita, kaj la Papo Gelasio II petis almozojn por rekonstrui ĝin, ĉar ĝi estis la plej elstara, la plej antikva kaj la plej indeca el ĉiuj.

Aliaj neas, ke la apostolo Sankta Jakobo venis en Hispanion, ĉar ŝajne li iris prediki la evangelion nur al judoj kaj ne al paganoj, kaj ili asertas, ke estis Sankta Paŭlo, kiu vere alvenis ĉi tie, sed tio estas nur senpruva intelekta elpenso. Estas vere, ke unue estis nur Sankta Paŭlo, kiu predikis la evangelion al la paganoj, sed baldaŭ ĉio ŝanĝis. Krome en Hispanio ĉeestis judaj komunumoj de antaŭ kelkaj jarcentoj, kiel estas skribite ene de la Sankta Biblio, laŭ la profeto Obadja je la paragrafo 20:

"Kaj tiu multo da forkondukitaj Izraelidoj en la lando Kanaana ĝis Carfat kaj la forkondukitaj el Jerusalem en Sefarad ekposedos la urbojn sudajn".

La katolika eklezio solene celebras tiun eventon, sed ĝi ne petas fide kredi ĝin, sed respektas tiun kultindan tradicion, kredante je ĝia verŝajneco, ĉar ankaŭ la historia kritiko ne povas dokumente kontraŭstari tion, kion la popolo kredas post jarcentoj.