2015 - Mia sperto pri instruado

MIA SPERTO PRI INSTRUADO EN MEZLERNEJO

verkis: Eduardo Berdor Remón

Eldonita en la paĝoj 23-24 de la bulteno numero 411 de HEF

"Boletín" - julio - septembro de 2015

Kiam mi eksciis ke mi instruos en mezlernejo, mi reekhavis la ideon instrui Esperanton. Mi ne lernis la lingvon kiam mi estis mezlerneja studento, sed oni jam instruis Esperanton en tiu edukejo antaŭe dum pluraj jaroj en du etapoj: la unua antaŭ eble 25 jaroj kaj la dua antaŭ malpli ol 10 jaroj, ankaŭ okaze de projekto AKEL inter eŭropaj lernejoj je kiu mi kunlaboretis. La lernejo nomiĝas Reyes Católicos, kaj ĝi situas en Ejea de los Caballeros, provinco Zaragozo.

La instruisto estis ambaŭokaze Sabino Pelegrín, kiu instruis fizikon kaj ĥemion dum labortempe.

Post tio, ke mi ekkonis mian horaron kaj en la oktobra "Pilar"-a zaragoza ponto mi kunvokis kunvenon por eblaj interesatoj. Mi unue metis afiŝojn pri la kurso en afiŝlokoj kaj ĉirkaŭ 8 homoj venis. La studentoj apartenis al malsamaj niveloj, de 2-a ESO (13-jaraj) ĝis 1-a bachillerato (17-jaraj). Tio ne estis problemo por la disvolviĝo de la kurso. Ni kune decidis okazigi la kurson ĉiumerkrede dum la unua lernopaŭzo, kiu daŭris malpli ol duonhoro.

La unua leciono estis tre sukcesa! Ĉiuj venis kaj amuziĝis per ludo. Temis pri la sekvo: mi printis bildojn de aĵoj kies unua litero estas la Esperantaj literoj: arbo, birdo, citrono... Ne ĉiuj o-vortoj sed ankaŭ kelkaj i-vortoj.

Oni formis du skipojn. Al tiu, kiu trafis la ĝustan bildon, oni aljuĝis poenton kaj oni ritiras la trovatan folion. La ludo sekvus ĝis ties fino sed ĝi efektive finis la sonorilo tintiĝis.

Dum la kurso mi uzis materialojn de la lernolibro de Adúriz, de "Esperanto per rekta metodo" de Marĉek, de la komikso Salutu la sinjorinon, de La eta Spiru' kaj ankaŭ retajn: videon pri la alfabeto, la (nepran) kanton Jen de La Porkoj, la retejojn facila.org kies tekstoj estas pli kompreneblaj por komencantoj, Vikipedion kaj la tieajn artikolojn pri interesaj aferoj por la lernantoj (bedaŭrinde ankoraŭ ne estas artikolo pri Ejea... Unue mi provis fari la tutan kurson en Esperanto, sed iom post iom mi uzis la hispanan, ĉefe por klarigi gramatikajn trajtojn. Mi estus preferinda fari rondon sed ni devus uzi ordinaran ĉambron kie la studentoj viciĝas kaj rigardas antaŭen al la instruisto sed multe malpli inter ili. Mi klopodis eviti tion krom kiam mi montris videojn sur la ekrano.

La nombro de lernantoj senĉese ŝanĝiĝis pro diversaj kialoj: ili havis ekzamenojn tuj antaŭ aŭ post la paŭzo, eĉ foje dum la paŭzo, aŭ ili havis prelegojn por la tuta lernoklaso pri civitanaj temoj aŭ tutsimple ili laciĝis iom post iom. En februaro amikino de studentino demandis, ĉu ŝi povis eniri la kurson. Mi akceptis nur pro tio, ke ŝi estas brila kaj havis grandan emon. Jam en junio nur 3-4 studentoj venis pro la ekzamenoj. La ekdefebruara studento lernis pli ol aliaj. Bedaŭrinde mi ne plu instruos en tiu mezlernejo ĉi-jare, sed mi intencas teni la rilaton kun la studentoj kaj puŝi ilin al plua lernado.

Kaj vi? Ĉu vi jam instruis? Almenaŭ vi iam estis sendube lernanto de Esperanto. Kia estas via sperto? Bv. sciigi min ĉe kurso@esperanto.es

Dankon

Eduardo Berdor