2016 - Kunlaboro en bita Kihoto

KVAR FRATECANOJ KUNLABORIS

EN LA BITA ELDONO DE DON KIHOTO

Jam estas preta la bita eldono de Kihoto en Esperanto. Jes, finfine realiĝis tiu projekto komencita antaŭ jaroj, kaj en kiu kvar membroj de Frateco kunlaboris por atingi la revon enretigi la verkon Don Kihoto, elstare tradukita de Fernando de Diego.

Miguel Gutiérrez Adúriz antaŭ 2008 iniciatis la bitigon de la traduko, cele al reeldono, organizis laborantaron por retajpado de la originala teksto, kaj mem retajpis parton el ĝi. Krome li dezajnis la novan kovrilon.

Jen sekve listo laŭ alfabeta ordo de la 13 samideanoj, kiuj kunlaboris en la retajpado de Don Kihoto (4 el ili estas membroj de Frateco): Ángel Arquillos, Luis Eduardo Berdor, Pablo Busto, Antonio A. Casas, Juan Antonio del Castillo, Ángel García Gutiérrez, Ángel García Santos, Jordi Lietor, Miguel Ángel Martín, Fernando Mateos, Lorenzo Noguero, Sabino Pelegrín, kaj José María Salguero.

Ana Manero kaj Manolo Parra reviziis la unuan parton de la retajpita teksto.

José Antonio del Barrio kunordigis la bitan reviziitan reeldonon kaj ĝian publikan prezentadon.

Marcos Cruz reviziis la tutan verkon, unuecigis kaj aktualigis la formaton, kaj aranĝis la komputilan programaron por produkti la bitlibron.

Antonio Valén reviziis la lingvajn korektojn kaj solvis la lingvajn dubojn.

BITA ELDONO DE KIHOTO

EN FORMATO EPUB

Esperanta eldono (elektronika) de "Don Quijote de La Mancha" libere alirebla.

La fama libro de Cervantes aperis en esperanta traduko de Fernando de Diego en fizika eldono en 1977 publikigita de "Fundación Esperanto". Nun, danke al diversaj volontuloj, HEF (Hispana Esperanto-Federacio) realigis la revon de bita (elektronika) eldono.

La verko estas libere elŝutebla el la Bitoteko, la bita biblioteko de HEF [en formato epub]:

Don Kihoto en Bitoteko de HEF

Ĝi ankaŭ elŝuteblas [en epub aŭ pdf] el la Virtuala Biblioteko Miguel de Cervantes, la plej grava hispana institucio zorganta pri la hispanlingva literaturo en elektronika formato. La adreso en tiu ĉi retejo estas La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha / Miguel de Cervantes Saavedra ; traduko, Fernando de Diego | Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes

Don Kihoto en Cervantes Virtual