12 - Forpasis Jaime Benito

FORPASIS JAIME BENITO

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Jaime Benito Cedo forpasis la 19an de decembro en Zaragozo. Li estis antaŭ multe entuziasma esperantisto.

Li estis prezidanto de la Organiza Komitato de la Hispana Kongreso okazinta en Zaragozo en 1983.

En 2008, okaze de la 100-jarigxo de "Frateco", li impulsis kaj pretigis monumenton al Esperanto.

En la lastaj jaroj, li estis patrono de "Fundación Esperanto".

Ni memoru lin kun la rideto, kiun li kutimis montri sur la vizaĝo.

Jen la nekrologa noto publikigata de la familio (kun kelkaj vortoj en Esperanto)

Dum la lastaj tagoj Lorenzo estis en kontakto kun unu el la filinoj de Jaime, kaj pere de ŝi, eĉ li povis sendi al li registritan parolan mesaĝon.

Enrique Navarro

Li tajpis, ke li persone konis al Jaime antaŭ kvardek jaroj, ĉar kiel relative juna kaj nova esperantista li aliĝis al "Frateco" esperanta societo je 1969.

Li aldonis, ke "Frateco" ŝuldas al li dankon pro lia fruktodona laboro en Frateco en multaj aspektoj. Li restos al ni neforgesebla. RIPOZU PACE.

La 22-an de decembro Enrique iris ĉe la familianoj de Jaime por akompani ilin kaj persone kaj komuniki kondolencojn de esperantistoj. Ili dankis nin.

Pablo Conesa

En nia vacapa grupeto li skribis, ke ni, la gefratecanoj, nepre devas sendi ion omaĝe al li, pro lia granda kontribuo al Esperanto en Zaragozo.

María Fernanda

Poŝtelefone, pere de Vacapo, ŝi multe bedaŭris la forpason de Jaime Benito, ĉar krome li estis tre simpatia, afabla, malavara kaj vera fratecano.

Li kaj lia edzino Maruja partoprenis en la Zaragoza grupeto, kiu vojaĝis al Pollando kaj en UK en Varsovio. Li kompleze kamaradis kun ĉiuj kaj lasis en ni neforgeseblan memoron.

Ripozu pace.