04 - Por praktiki Esperanton

PRAKTIKU ESPERANTON

DUM ĈI TIUJ TAGOJ

KIAM NI ESTAS ENHEJMIĜANTAJ

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Karaj geamikoj de FRATECO:

Nia amiko Santiago skribis al mi petante diskonigon de informado kaj bildo. Jen:

"Mi ricevis informon pri senpagaj numeroj de la revuo Kontakto pro tio, ke estas devigo resti hejme en pluraj landoj. Mi sendis tion al kelkaj fratecanoj kaj simpatiantoj per WhatsApp sed eble vi povus diskonigi tion al aliaj. Jen la ligilo:

Kelkaj artikoloj de la jaro 2018

"Ĉar tre multaj homoj en la mondo nun devas resti hejme pro la kronviruso, Monato regalas ilin per senpagaj ekzempleroj. En MONATO bite vi povas trovi la tri plej freŝajn numerojn en la formoj PDF (por grandaj ekranoj) kaj en la dosierformoj ePub kaj Mobipocket (por poŝtelefonoj kaj librolegiloj).

MONATO bite

"Teksto el la internacia magazino sendependa MONATO. Agrablan legadon!

"Ankaŭ mi ricevis simpatian bildon por varbi pri la lernado de Esperanto. Eble homoj povus uzi ĝin laŭvole (ekzemple videbligante ĝin per siaj sociaj retoj, ktp). Mi sendas ĝin ĉi-kune.

"Amike,

Santiago

"Jen estas la bildo:

Kaj mi aldonas ion plian:

Danke al tiu fifama viruso, mi havas iom pli da libera tempo... Kaj mi pensis, ke eble povas interesi al vi profiti la tempon por legi en Esperanto. Tial, mi akompanas kelkajn vortojn (kaj sube, kelkajn ligilojn kaj tekstojn).

Julio Baghy verkis kun optimismo kaj vivemo en malfacilaj cirkonstancoj. Iel, li mem kaj ties sentoj skribas al ni, "al siaj geamikoj" kaj pentras per siaj vortoj kaj "koloroj" la emociojn de nova printempo.

Dum tiuj tagoj (kaj noktoj) eble vi povas aliri al vortoj en Esperanto... kaj eble vortoj aliras al vi. Nome:

Forto

Rezisto

Amikeco

Teamo

Esper(ant)o

Celebro

Optimismo

Amike kaj "Fratece", Lorenzo Noguero

LIGILOJ

Verkoj de Julio Baghy:

Verkoj de Julio Baghy

"Libero kaj amo" (longa listo de poemoj de Sándor Petöfi esperantigitaj de Kálmän Kalocsay ĉe la maldekstra kaj mallarĝa ekrano):

Libero kaj amo

Tekstoj de Julio Baghy:

Se ridas luno gaja,

radias suno maja,

pleniĝu via koro

de lunarĝent', sunoro.

Se Vivo manifestas,

sopirojn Ĝi sugestas,

kuraĝu sonĝi, ardi.

en revoj volon hardi.

Kaj poste malavare

disĵetu ĉion are,

ĉar ĝojo de l' Feliĉo:

disipi el la riĉo.

AL SIAJ GEAMIKOJ

Julio Baghy [el: "La vagabondo kantas"]

KOLOROJ

Printempe mi ŝatas la ekfloradon de la Vivo. Promeso nestas en ĝi. La pompanta Naturo prezentas perfektan lirikan poemon: himnon por kaj pro si mem. Per koloroj ĝi esprimas tiun senton, kiun la poetoj klopodas interpreti per ritmoj, rimoj, vortornamo. La pentroartisto himnas per peniko.

Versfarantoj, kolormiksantoj, vi epigone imitas. Viaj talentoj povas nur rigidigi la momenton, fiksi la efemeran esprimiĝon. Senpove vi staras antaŭ la eterna movo, evoluo de la koloroj. Nek la plumo, nek la peniko kapablas sentigi la vivon de la koloroj, iliajn naskiĝon, amon, batalon, tragedion kaj morton.

Tian kapablas nur la artiso de la artistoj: la Vivo mem. Ĉi estas la amanto de la koloroj, inspirita kreanto de eterna alternado. Ĝi nek baraktas en la sklavoĉenoj de la Tempo, nek konservative kroĉiĝas al la tradicio. Ĝi neniam produktas absolute la samon. Nur la ŝajno, la tempa distanco kaj nia limigita perceptemo kredigas la malon al ni. Pro optika eraro oni vidas la rozojn de ĉiu majo samkoloraj. Ni ne rimarkas la delikatajn nuancojn.

Mia imago alie opinias.

La koloroj ŝtelas sin en la animon. La sama koloro devus veki ĉiam la saman efikon... Kaj neniam estis tiel! En la impresoj de ĉiu ekflorado kaj de ĉiu velkado miksiĝis sentonuancoj. Ekzistas larmaj printempaj ĝojoj kaj ridetantaj aŭtunoj. La koloroj influas.

Rigardante la ekfloradon demandoj vekiĝas en mi: kiamaniere naskiĝas la koloroj kaj kiel ili formortas, aŭ ĉu ili eterne vivas? Kia estas la animo de la koloroj? Ĉu ili suferas? Ĉu ankaŭ en ili veadas la limigita libereco? Kiu scias?

La kunfandiga kiso de du koloroj ekvivigas la trian kaj ĝi amsopire serĉas sian parulinon por produkti la kvinan koloron... Kaj tiel senfine. La tragedio de la koloro esprimiĝas en la senkoloriĝo.

Senkoloriĝo... Ho, malriĉa homa lingvo!... Eĉ la senkoloreco estas ja koloro. La koloroj eterne vivas. Ili estas spegulbildoj; ili prezentas la elradiadon animan de la Vivo mem. Printempe ili promesas, aŭtune funebras kaj vintre... Ni ne parolu pri la vintro!

Estas printempo. Miaj okuloj turnas sin al la kampaj flortapiŝoj. Mia rigardo paŝtas sin en la freŝa kolorpompo. Mia animo lude vetkuradas kun la feliĉaj skarabetoj inter la junaj herboj. Estas printempo! Printempo! La koloroj amiĝadas, brilas, logas, paron serĉas kaj... kaj... Ve, kial depost jaroj aŭtuna unutoneco regas en la homaj animoj? Kial ili rezignas pri kolorpompo de la Vivo? Kial ili penadas al unutona kolorigado de la ekzisto?

Onidire la koloro de la Vivo estas ruĝa. Por la homo certe ĝi estas: la koloro de la sango... Sed la elverŝita sango bruniĝais, nigriĝas. Jen koloroj, kiuj simbolas la agoniadon kaj morton... Estas mensogo, ke la koloro de la Vivo estas nur ruĝa. Milnuance varias la koloro de la Vivo kaj ĉiu nuanco havas sian destinon. Eĉ la vivdona sunradio pompas sepkolore!

Homoj, for el inter la kvar muroj! Iru al la vastaj kampoj, paŝtu vian rigardon, satigu vian animon je kolorpompo kaj lernu, fine komprenu tie en la libera naturo, ke la Vivo ne toleras la unutonecon, ĉar en tio ĝi pereigus sin mem. Vivo estas tie, kie al la pompa harmonio de la koloroj ridetas la printempaj sunradioj. Vivo estas nur tie, kie oni ne kaŝas, ne subpremas, ne volas sufoki la mil nuancojn per unukolora tuko.

La kunfandiĝo de koloroj rezultas senkolorecon. La senkoloreco simbolas morton.

Estas printempo! La milkolora Vivo ridetas al vi, homoj. Malfeliĉa estas la kolorblindulo kaj kompatinda la senracia preferanto de unu koloro. Ili reprezentas senkolorigon kaj similas al la vintra mortotuko... Sed la kaŝitaj, tegitaj koloroj restas koloroj eĉ en la utero de la tero kaj ĉiuprintempe demonstracias en la sunbrilo pri la nevenkebla Vivo.