09 - Faldfolio pri Esperanto

NOVA FALDFOLIO PRI ESPERANTO

KAJ PRI NIA ESPERANTA SOCIETO

Nia samideano Santiago López verkis interesan faldfolion por diskonigi esperanto-kursojn al interesataj homoj kaj samtempe oferi al ili la eblon ĉeesti niajn proprajn kursojn. Li volas klarigi, ke la faldfolio ne estis nur farata de li. Li ja elpensis la strukturon kaj la plejparto de la enhavo, sed ankaŭ aliaj fratecanoj aldonis rimedojn al la listo, diris al li bonajn kritikojn por forigi kelkajn konfuzajn partojn ekzistantajn en la unuaj malnetoj, kaj opiniis pri la desegno. Sekve li rakontas al ni kiel li unue elpensis la aferon kaj kiel ĝi finfine iĝis la faldfolio.

La unua ideo estis pli simpla: mi nur intencis fari kaj konservi en Frateco liston kun rimedoj por lernado krom nia kurso. Mi pensis ĉefe pri tiuj homoj, kiuj povus interesiĝi pri Esperanto, sed kies horaro aŭ loĝloko ne eblus al ili ĉeesti la lecionojn. Kompreneble, jam ekzistas tiaj listoj en diversaj retejoj. Sed kelkfoje oni trovas jam forlasitajn retejojn aŭ malbonkvalitajn kursojn. Ni povus faciligi al ili la elekto-taskon limigante la liston al tiuj kursoj, kies funkciadon ni antaŭe kontrolis, kaj kiujn ni taksus taŭgaj. Ankaŭ, miaopinie, la eblaj petantoj pri informo ŝatus senti sin helpataj kaj kuraĝigataj, anstataŭ nur ricevi impreson kvazaŭ ni Fratecanoj nenion pli povas fari por ili, krom oferti nian propran kurson. Tiamaniere ni ankaŭ kontribuus iomete al la disvastigado de nia lingvo sendepende de la metodo uzota de la interesatoj pri ĝia lernado.

Kiam mi proponis mian ideon, oni sugestis, ke tiu listo povus esti plibeligata per sia inkluzivado en pli vasta broŝuro, kiun ni povus doni al interesatoj aŭ disdoni dum eventoj. Do, fine tiu listo iĝis faldfolio kun pliaj sekcioj, nome prezento de la lingvo Esperanto, rimedoj (nia kurso, aliaj kursoj, vortaroj kaj manieroj ekzerci) kaj prezento de nia asocio kun la datumoj por kontakti nin. Kaj jen la rezulto.

Vi povas rete legi pli bone ĉi tiun dosieron, musklakante sur ĝia nomo sube de ĉi tiu paĝo (Faldfolio-2018.pdf), kaj se vi volas elŝuti tiun faldfolion kiel PDF-dosiero, vi povas fari tion musklakante sur la blua dekstra sageto orientita malsupren.