2016 - Frateca kunsido

FRATECA KUNSIDO

Reta alvoko de Lorenzo Noguero

prezidanto de Frateco

La venontan mardon (la 13-an de septembro), je 19:00 horo, mi proponas kunsidi en nia sidejo.

Tie ni povas revidi nin post la somero... kaj paroli pri pasintaj kaj estontaj aferoj.

Eduardo Berdor alvenos kaj kunportos por disvendi la memorilon (USB) eldonita de HEF kun Kihoto kaj aliaj eroj en elektronika formato.

Oni povos profiti por scii pri la pasinta Hispana Esperanto-Kongreso kiun cxeestis Eduardo, Enrique kaj Pablo.

Amike, Lorenzo

P.S.: Mi profitas por indiki ligilon (senditan de Pablo) al antikva filmo (6-minuta) kun subtekstoj en Esperanto!

Timiga Aventuro de Alice

Muta filmeto [Disney 1924, libera je kopirajtoj]

Vi ankaŭ povas spekti ĝin rekte en Jutubo, musklakante sur jena ligilo:

Timiga aventuro de Alice