05 - Rezistos mi !!!

REZISTOS MI !!!

- HISPANA HIMNO ANTAŬ LA PANDEMIO -

Lorezo Noguero

Prezidanto de "Frateco"

Karaj geamikoj de "Frateco":

Iel, mi emis ne sendi al vi specifajn erojn rilate al la temo kiu tro invadas nin lastatempe. Tamen, iel, mi ne rezistis la tenton sendi ligilon al bela muzika interpreto. Mi ne rezistis sendi "Rezistos mi" al vi. Probable, vi jam konas, sed por pli da garantio... Temas pri konata kanto "Resistiré" kiu iel estas la himno por rezisti antau la pandemio.

Fartu (kaj artu) bone!, LN

VIOLONA INTERPRETO FARE DE JAVI LIN

Jen belega interpreto per violono, kun subtekstoj en Esperanto. La kanzono titolita "Resistiré" fariĝis himno de rezistado kontraŭ #kronviruso en Hispanio en marto de la jaro 2020a.

Jen ligilo por spekti ĝin rekte en Jutubo:

Rezistos mi (Resistiré)

ESPERANTA VERSIO FARE DE PANGEA ELDONEJO

Jen esperantigo de tiu hispana kanto. Ĝi iĝis himno por rezisti la kvarantenon en la sankrizo rilate al la kronviruso. Rezistos mi - (Resistiré de "El dúo dinámico", en Esperanto):

Jen ligilo por spekti ĝin rekte en Jutubo:

Rezistos mi - (Resistiré en Esperanto)

Jen ligilo al la sama versio en Tubaro:

Rezistos mi – (Resistiré en Esperanto) – Tubaro

OFICIALA VIDEO FARE DE MULTAJ GEARTISTOJ

Kaj same mi ne rezistas la tenton indiki emocian kunkantadon (en hispana lingvo): "Resistiré 2020 - Video Oficial":

Jen ligilo por spekti ĝin rekte en Jutubo:

Resistiré 2020 - Video Oficial

Jen la tekstoj:

Jen la teksto (esperantigata):

REZISTOS MI

Kiam perdos mi ĉiujn partiojn.

Kiam dormos mi ĉiam en solec'.

Kiam al mi fermiĝos la elirojn.

Aŭ mi restos ĉiam en noktec'.

Kiam timos mi, iel, la silenton.

Aŭ stari malfacilos pli kaj pli.

Kiam memoraĵoj estos venĝoj.

inter mur' kaj glavo estos mi.

Rezistos mi. Mi staros kontraŭ ĉio.

Eltenos mi la batojn kaj por ĉiam sen rezign'.

Eĉ se la ventoj de la vivo forte blovus.

Mi estas junko, malrigidas, sed staras ĝis la fin'.

Rezistos mi. La vivo plue daŭros.

Kaj mia haŭt' estos malmola kiel la ŝton'.

Eĉ se la sonĝoj tuj rompiĝus kiel glaso.

Rezistos mi... Rezistos mi.

Kiam perdus mondon sian magion.

Kiam estos mi, mia malamik'.

Kiam min ponardos nostalgio.

Aŭ mian voĉon ne rekonos mi.

Kiam frenezeco min minacos.

Aŭ bonŝancon jam forlasis min.

Se l'diablo petos sian parton.

Aŭ se mi sopiras iam vin.

Rezistos mi. Mi staros kontraŭ ĉio.

Eltenos mi la batojn kaj por ĉiam sen rezign'.

Eĉ se la ventoj de la vivo forte blovus.

Mi estas junko, malrigidas, sed staras ĝis la fin'.

Rezistos mi. La vivo plue daŭros.

Kaj mia haŭt' estos malmola kiel la ŝton'.

Eĉ se la sonĝoj tuj rompiĝus kiel glaso.

Rezistos mi... Rezistos mi.

Kaj la originala teksto (en hispana lingvo):

RESISTIRÉ

Cuando pierda todas las partidas.

Cuando duerma con la soledad.

Cuando se me cierren las salidas.

Y la noche no me deje en paz.

Cuando sienta miedo del silencio.

Cuando cueste mantenerse en pie.

Cuando se rebelen los recuerdos.

Y me pongan contra la pared.

Resistiré, erguido frente a todo.

Me volveré de hierro para endurecer la piel.

Y aunque los vientos de la vida soplen fuerte.

Soy como el junco que se dobla.

Pero siempre sigue en pie.

Resistiré, para seguir viviendo.

Soportaré los golpes y jamás me rendiré.

Y aunque los sueños se me rompan en pedazos.

Resistiré, resistiré.

Cuando el mundo pierda toda magia.

Cuando mi enemigo sea yo.

Cuando me apuñale la nostalgia.

Y no reconozca ni mi voz.

Cuando me amenace la locura.

Cuando en mi moneda salga cruz.

Cuando el diablo pase la factura.

O si alguna vez me faltas tú.

Resistiré, erguido frente a todo.

Me volveré de hierro para endurecer la piel.

Y aunque los vientos de la vida soplen fuerte.

Soy como el junco que se dobla.

Pero siempre sigue en pie.

Resistiré, para seguir viviendo.

Soportaré los golpes y jamás me rendiré.

Y aunque los sueños se me rompan en pedazos.

Resistiré, resistiré.

RESISTIRÉ EN RIBA DE SAELICES

(VILAĜETO DE LA CENTRA HISPANIO)

Riba de Saelices estas la naskiĝloko de mia edzino Pilar, vilaĝeto kun belaj montaraj pejzaĝoj, kiu situas en centra Hispanio, sed proksima al la landlimo kun Aragono. Ni vizitas ĝin tiel ofte kiel ni havas eblon.

Krom enmeti rete ĉion, kion nia prezidanto sendis por ni ĉiuj, mi profitas la okazon por iel omaĝi al onklo Timoteo, kiu loĝis dum preskaŭ lia tuta vivo en La Riba, sed forpasis pro kronviruso la 9an de aprilo, Sankta Ĵaudo por kristanaj homoj, en proksima malsanulejo de Cifuentes. Por tio mi prezentas al vi ĉi tiun fejsbukan videon fare de grupeto da homoj de la vilaĝo Riba de Saelices dum tiuj ĉi strangaj kaj teruraj tagoj, ke ni devas trapasi enhejmiĝintaj por kontraŭbatali la disvastigon de ĉi tiu nova kaj danĝerega kronviruso. Krome vi iomete konos la lokon kaj iliajn homojn.

Se vi ne uzas Fejsbukon, ankaŭ vi povos spekti ĝin musklakante sur la bildo. Jen sekve ligilon al ĉi tiu video:

Riba de Saelices - Resistiré

RESISTIRÉ EN LA ARAGONA LINGVO

Jen sekve jutuba video fare la la Aragona Televida-Kanalo: