09 - Ateliero pri Esperanto

ESPERANTA ATELIERO

La 27an de septembro je la sesa vespere okazis publika ateliero por diskonigi nian internacian lingvon ĉe "Centro de Formación Juan Pablo II" de la Fundación CAI, kie tri homoj el nia aragona Esperanto-societo "Frateco" elmontris al la kvin novaj ĉeestantoj la facilecon de la internacia lingvo Esperanto pere de kvar ludaj aktivaĵoj. La ateliero daŭris preskaŭ je la kvarono post la oka.

UNUA AKTIVAĴO: LEGI, AŬDI KAJ SKRIBI

Nia samideano Pablo Conesa, mezlerneja instruisto pri la franca lingvo kaj gvidanto de la progresiga kurso de Esperanto en "Frateco", montris al la ĉeestantaro la alfabeton de la lingvo. Li ree laŭte prononcis ĉiujn literojn, kiuj ne havas la saman sonon en Esperanto kaj en la hispana, kaj kiam la kvin novaj partoprenantoj diris, ke ili komprenis bone kiel oni devas prononci la Esperantajn literojn, ekkomenciĝis konkurseto.

Pablo prononcis vortojn ripetante ilin trifoje, kaj la kvin partoprenantoj en la ludo, kiuj ankoraŭ ne konas la lingvon, devis skribi ĉiun vorton post la tria ripetado. Gajnis unu punkto ĉiu, kiu skribis la vorton korekte, sen iu ajn eraro. Estis Pedro, viro, kiu nur iomete legis pri nia lingvo, kiu estis la gajninto en tiu unua ateliero.

DUA AKTIVAĴO: AŬDA KOMPRENO

Eduardo Berdor, kiu estas instruisto pri la franca lingvo en ŝtata altlernejo pri lingvoj kaj vicprezidanto de "Frateco" metis sur tabulojn dudekon da folioj, ĉiu kun bildo. Li prononcis klare du aŭ eĉ trifoje unu vorton, kaj la taskon de la kvin partoprenantoj estis montri, al kiu bildo korespondas la aŭditan vorton.

En tiu dua ludo gajnis unu punkton, kiu unue montris la bonan bildon. Kiam du partoprenantoj elektis samtempe la bonan bildon, oni donis ankaŭ unu punkton al ĉiu. Oni komencis unue prononcante la plej facilajn vortojn, ĉar estis multaj bildoj por elekti. La malpli facilajn vortojn oni lasis por la fino, kiam la elekto de la bildoj estis pli simpla. En tiu ĉi luda aktivaĵo la gajninto estis Ana.

TRIA AKTIVAĴO: KUNMETI VORTOJN

Santiago López, tre bona lernanto de Esperanto en la progresiga kurso, estis, kiu montris al la kvin novaj partoprenantoj, kiel oni povas krei novajn vortojn kunmetante ties vorterojn, kaj kiel ili povas facile kompreni la signifon de la novaj konstruitaj vortoj.

Li distribuis folietojn, kies grando estas okono de normala papera folio, kaj kiuj enhavas aŭ radikojn, aŭ sufiksojn, aŭ prefiksojn. Li montris kiel facile oni povas konstrui novajn vortojn. Por tio li apudmetis folieton post folieto, kaj poste klarigante ĝian signifon. Per tiu metodo li povis elmontri la regulan ŝanĝemecon kaj kreivon de la lingvo por konstrui vortojn, kaj ĝia facileco por kompreni ilian signifon.

La tasko de la partoprenantoj estis diri taŭgan tradukon de ĉiu kunmetita Esperanto-vorto en la hispana. Tiu, kiu unue donis taŭgan tradukon estis, kiu gajnis unu punkton. Ŝajne estis egaliĝo, ĉar du homoj atingis la saman kvanton da punktoj.

KVARA AKTIVAĴO: PAROLI DIALOGE

Nia samideano Pablo Conesa proponis kiel lastan aktivaĵon ellernon de eta kaj facila dialogo en esperanto. Por tio, li petis, ke la ĉeestantoj pariĝu kaj projekciis la dialogon sur blankan ekranon. Li legis ĝin laŭte, por ke oni aŭdu la prononcadon, tradukis, kaj poste petis, ke ĉiu paro eldiru ĝin: unue, ili rajtis legi la surekranan dialogon kaj post du legadoj ili devis eldiri ĝin ne legante, kvazaŭ ili estus jam veraj esperantistoj. Finfine, kelkaj partoprenantoj sukcesis ĝuste eldiri la dialogon dum aliaj bezonis, ke la gvidanto sufloru al ili la sekvon, kiel en teatraĵo.

Per ĉi tiu aktivaĵo finiĝis la ateliero, kiu daŭris entute ĉirkaŭ du horoj.