2017 - Zamenhof-celebro
ZAMENHOF-CELEBRO en 2017
verkis: Lorenzo Noguero
Prezidanto de Frateco
La 12an de decembro, proksime de la Zamenhof-Tago, okazis frateca kunsido en nia sidejo.
Oni devas substreki la ĉeeston de Antonio Marco, kiu de antaŭ monatoj ne povis alveni al nia klubo.
Antonio Marco Botella montrante lian lastan libron
("Zaragoza en la poesía de al-Andalus")
Por li la nuna jaro signifas 80 jarojn da esperantisteco!!
Lorenzo Noguero komentis tiun gravan datrevenon.
Krome, oni menciis ke 2017 estas la 100a datreveno de la forpaso de D-ro Zamenhof. Li mortis dum la Ia Unua MondMilito. Tamen, ne mortis lia interna ideo kaj ankaŭ ne lia lingva ideo, nia lingvo Esperanto. Kaj ni celebras tion!
Kaj kiel "liturgio de la vorto", omaĝe al Zamenhof, la plej juna samideano (nia usona amiko Denver) legis la faman kaj belan poemon de Edmond Privat:
SALUTO AL ZAMENHOF
Al ĉiuj popoloj benatan donacon
Vi faris, trafante la vojon plej bonan :
En koroj de l' homoj eksemis vi pacon,
Sur lipoj semante la lingvon belsonan.
Nun kreskas en mondo spirito homara,
Kaj iom el via noblega animo,
Per ĉiu parolo de lingvo la kara
En koroj vastiĝas al vivo sen limo.
Poste, estis legata de Antonio Marco ties bela poemo "Soneto al mia nepino Maria".
Iel oni povus senti ke same povus paroli pri amo al la Vivo kaj al la lingvo Esperanto.
Soneton dediĉas mi al mia nepin'
ĉar ĝi estas el poemoj la plej bela
ja mia nepin' Maria ĉiam plihelas
de kiam naskiĝis kaj mi vidis ŝin.
Kiam ŝi estis nur ĉarma ek-knabin'
ŝi jam allogis pro sia vizaĝ' rideta
tio anoncis ŝin kiel dolĉ-karaktera
kaj simpatia kiel fascina belulin'...
Pasis la jaroj kaj mi klare konstatis
ke ŝi krom belvizaĝa estis studema
aspiro maksima kiun mi pli ŝatis...
Aldonu al tiuj virtoj ŝian inklinon
por la Bono, Belo kaj sincera Vero
tial mi amas la soneton kaj nepinon!!
Fine, ni gustumis diversajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn alportitaj de samideanoj.
Ni tostis je Frateco kaj je Esperanto!