2016 - Frateco en Ukaina Stelo

FRATECO EN UKRAINA STELO

Sciigis al ĉiuj Lorenzo Noguero

prezidanto de Frateco

Samideano Volodomir Pacjurko (el Ukraino), kiun vizitis nian sidejon, sendis revuon kie li mencias tian viziton. Ni enmetas ligilon al ĝi sube de tiu ĉi retpaĝo en formato "pdf".

La 3an de oktobro de 2016, Volodimir Pacjurko skribis al ni:

Karaj geamikoj!

Mi sendas al vi freŝan numeron de la gazeto de ukrainaj esperantistoj, kiu aperas kvaronjare rete. Vi povas transsendi ĝin al viaj konatoj kaj amikoj.

Estime - Volodimir, redaktoro.

Ni kopias ĉi sekve la artikolon pri lia vizito al FRATECO

NEFORGESEBLAJ IMPRESOJ

PRI HISPANAJ ESPERANTISTOJ

verkis: Volodimir Pacjurko

Ukraina Stelo, n-ro 3, 2016 pagxoj 17-18

Dum pli ol unu monato (ekde 23-an de aprilo ĝis la 26 de majo) mi gastis ĉe mia filino, kiu loĝas en Zaragoza (pr. Saragósa). Zaragoza estas ĉefurbo de la aŭtonoma provinco Aragono (nordo de Hispanio).

Ĝi estas antikva urbo, fondita de la romia imperiestro Aŭgusto. Zaragoza situas sur la bordoj de la rivero Ebro kaj famas pri sia pilgrimloko – baziliko de la Virgulino de la Pilar. La urbo havas pli ol 700 000 loĝantojn.

Min kiel esperantiston interesis, kompreneble, antaŭ ĉio E-aktivado en la urbo, ja pri ĝi mi multon sciis de mia amiko Enrique Navarro kaj el aliaj fontoj. Kun Enrique mi konatiĝis en Moskvo en 1983 apud la hotelo „Sebastopolo“. Mi estis partoprenonta la Universalan Kongreson en Budapeŝto kaj estis venigita kun aliaj sovetiaj UK-partoprenontoj la ĉefurbon „por instrukcioj“ (tia ordo ekzistis tiam). Irante al la hotelo mi rimarkis samaĝan kiel mi viron kun la verda steleto surbruste. Mi alparolis lin esperante, ni konatiĝis, kaj de tiam ni restis bonaj amikoj. Enrique sisteme konigis al mi E-movadon en Hispanio kaj Zaragoza, sendis multajn librojn, vortarojn, plurfoje invitis min viziti Hispanion.

Kaj jen mi post tre laciga preskaŭ 3-taga vojaĝo per buso venis Zaragozon. En la plej proksima mardo mi renkontis Enrique kaj vespere ni iris al la E-klubejo, kiu situas en la centra parto de la urbo. Dum antaŭaj tagoj Enrique sukcesis informi la klubanojn „pri alveno de fama ukraina esperantisto“ al Zaragozo. Pro tio venis 13 personoj.

Min salutis la prezidanto de la societo „Frateco“ Lorenzo Noguero. Inter la venintoj mi rekonis ankoraŭ du konatinojn – Antonia-n kaj Maria-n-Fernanda-n, kun kiuj mi konatiĝis dum UK en Varsovio en 1987. Mi faris mallongan prelegon pri nia lando, pri rusia agresio, pri E-movado en Ukrainio. Poste ni trinkis po glaseto da bona vino, postmanĝante ĝin per bongustaj bombonoj kaj biskvitoj.

Kun granda intereso mi ĉirkaŭrigardis la klubejon, kiu havas areon ĉ. 60 m2 . Ĝi situas en la unua etaĝo kaj estas la propraĵo de la societo. La restadejo konsistas el kelkaj ĉambroj: salono, instruĉambro, kabineto de la prezidanto, kuirejo. La klubo fieras pri sia trezoro – riĉa E-biblioteko, kiu nombras 3000 librojn kaj gazetajn jarkolektojn. En la instruĉambro mi renkontis Pablon Conesa, kiu instruis du novajn membrojn (por la nuna kurso aliĝis 5 personoj). La kurso, kiel ĉiuj antaŭaj, estas senpaga kaj okazas unufoje en la semajno – marde.

Mian atenton altiris alta junulo kun originala frizaĵo. Li estis usonano Denver Garisson devenanta el la ŝtato Oregona. En Zaragozo li laboras: instruas la anglan. Lia E-lingvaĵo estas tre bona. Sed plej interesa por mi evidentiĝis Antonio Marco Botella. Malgraŭ sia profunda aĝo (95!) li aktive laboras por Esperanto. S-ro Botella aŭtoras 24 librojn kaj nun laboras super la 25-a. Lia lasta libro – ĉirkaŭ 300-paĝa „Hispana lirika antologio“ – estas en mia biblioteko, pro tio mi havis eblecon anticipe taksi la valoron de ĉi volumo. Cetere, la libro, kiel pluraj aliaj estis eldonita de „Frateco“.

Ĉi-vespere mi eksciis multajn aliajn interesajn faktojn pri la societo. Zaragoza 5-foje gastigis tutlandajn hispanajn kongresojn (en 1921, 1954, 1967, 1983, 2013). Lastatempe la tutlandaj kongresoj pasas sub certa temo, ekzemple la lasta zaragoza havis la temon „Lingvo kaj sento“. Poste mi multe meditis super tiu faktoj. Ja ankaŭ UkrEA planas okazigi siajn kongresojn ĉiu-jare en alia urbo. Bonega ideo! Sed ukreanoj devas ankaŭ deiri de la tradicia kongresa tagordo: raporto de la prezidanto – diskutado – labortakso, reelekto de gvidorganoj. Rezulte – 2-taga enuo kaj enuigo. Anstataŭ tio ni devas dediĉi nian atenton al interesaj prelegoj, konkursoj, ekskursoj...

Ĉiu fratecano sendepende de lia socia stato pagas jarkotizon 35 eŭrojn. (Kiel ridinde aspektas niaj kotizoj kun ia transkalkulo je „steloj“ kaj senĉesaj fidiskutoj pri ĝiaj ampleksoj kaj celoj!).

Poste mi vizitis la klubejon ankoraŭ dufoje. Mi prelegis pri la ukrainaj tradicioj kaj moroj, planis prelegi ankaŭ pri la permalsatega mortigo, sed tiu plano ne tute realiĝis: mi rakontis pri tio tre mallonge. Ĉar kiam mi venis la klubejon triafoje, tie jam estis nova gasto, maljuna viro. Evidentiĝis, ke tiu estas nepo de la fondinto de „Frateco“ Emilio Gastón Ugarte (1877-1925). Li alportis al la societo gravajn dokumentojn – atestojn de Ugarte pri lia membreco en „Frateco“, UEA, malnovajn jarkolektojn de la gazeto „Esperanto“.

Jam post kelkaj tagoj ĉio ĉi estis enretigita kaj estis disponebla ne nur por la fratecanoj, sed ankaŭ por ĉiu interesiĝontoj (ligilo: https://sites.google.com/site/fratecoesperanto/biografioj/emilio-gaston). Jen ankoraŭ unu bona ekzemplo por niaj esperantistoj!

La tria vizito al la klubejo finiĝis per biertrinkado en apuda baro, al kiu invitis min la sekretario de la societo kaj kelkaj klubanoj. Hispana biero estis bongusta. Mi bedaŭris, ke post kelkaj tagoj mi veturos hejmen kaj ne plu vidos tiun ĉarmajn, bonkorajn homojn, bonkorajn homoj kun iliaj sinceraj ridetoj. Mi sentis min ilia kunfrato. Adiaŭ, miaj novaj kaj malnovaj geamikoj! Venu al nia lando, al mia domo! Ĉiu el vi estos mia plej kara gasto!

Jen ligilo por legi, printi aŭ elŝuti la arkivon "US_3_2016,pdf", kiu enhavas la kompletan revuon "Ukraina Stelo", kie aperas la artikolo pri "Frateco":

Ukraina Stelo n-ro 3 - 2016