06 - Kunvoko al kunveno

KUNVOKO AL KUNVENO

POR MEMBROJ DE "FRATECO"

Fare de Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Tago: 12-a de junio [marde]; horo: 19:00 h.

Jen eblaj temoj proponataj [povas esti aliaj pliaj]:

  • Decidi kion fari ĉe forpaso de fratecano (ĉu oni sendu bukedon, ĉu oni metu anoncon...)

  • Republikigi "Nia Vivo", kiel fratecana revuo

  • Daŭrigo de babilrondoj aŭ fiksado de datoj por kunvenoj eksterfratecaj

  • Renkontiĝo kun teruelanoj

  • Fari elektronikan adresaron de fratecanoj kaj de simpatiantoj por dissendi al ili kunvokojn kaj aliajn cirkulerojn

  • Eventuala okazigo de nova kunveno postsomera por prepari la venonta lernojaro

  • Faro de speco de flugfolio kun bazaj informoj pri Frateco kaj esperanto por disdoni al eventualaj interesitoj

  • Ĉu ni aĉetu novajn librojn? Kiel ni decidu kiujn librojn ni aĉetu.

  • Problemaj aferoj en nia sidejo rilate al najbaroj de la komunumo.