01 - Zaragozo kreskis denove

ZARAGOZO HAVAS DENOVE

PLI OL 700.000 LOĜANTOJ

Elhispaniĝis kaj kompletigis ĝin Sabino Pelegrín

surbaze de sciigo en "el Periódico de Aragón"

Parta vido el Zaragozo kun la rivero Ebro kaj la baziliko "el Pilar"

bildo: "el Periódico de Aragón" p. 21 - la 12an de januaro 2019

La ĉefurbo de Aragono havas denove iom pli ol 700.000 loĝantojn, ĉar dum la pasinta jaro 2018 kreskis la nombro da homoj, kiuj loĝis ĉi tie: je la 1a de januaro ĝi enhavas 9.000 homoj pli ol unu jaro antaŭe. Fakte ekde 2016 la urbo ekkomencis gajni denove enloĝantoj, ĉar la ekonomia krizo ade pliboniĝis. Nun Zaragozo enhavas iomete pli ol 54% de la tuta loĝantaro de Aragono.

Dum la jaroj de pli forta ekonomia krizo, kelkaj enmigrintoj foriris el Zaragozo por serĉi laboron en aliaj lokoj, eĉ kelkaj revenis en iliajn denaskajn landojn, ĉar preskaŭ ne eblas loĝi en loko, kie oni ne trovas laboron por pli malpli bone vivi tie.

En Aragono estas nune 731 municipoj, kelkaj estas urboj kaj urbetoj, sed la plimulto estas vilaĝoj. Fakte multaj municipoj konsistas el vilaĝo aŭ urbeto kune kun multaj aliaj vilaĝoj kaj vilaĝetoj, kaj foje kelkaj el tiuj vilaĝetoj estas tute senhomaj. En la jaro 2007 en Aragono estis 148 municipoj kun malpli ol 100 loĝantoj, kaj bedaŭrinde, nur 11 jarojn poste, en 2018 la nombro kreskis ĝis 212.

Dum la ĉefurbo de Aragono kaj kelkaj aliaj lokoj sukcesas nuntempe pliiĝante iomete iliaj loĝantaroj, en la plimulto el aliaj aragonaj municipoj okazas male. Fakte Aragono, kies surfaco estas pli granda ol tiu de Nederlando aŭ Svisio, havas nune nur iomete pli ol 1.300.000 loĝantojn. Averaĝe Aragono po km2 enhavas 28 loĝantojn, sed estas grandaj aragonaj regionetoj, kiuj po km2 enhavas nur iomete pli ol 3 loĝantojn.