ESPERANTO

KIO ESTAS ESPERANTO?

Lorenzo Noguero

Prezidanto de "FRATECO"


Esperanto estas internacia planita idiomo, inventita de la doktoro Lejzer Ludwik Zamenhof (1859-1917), prezentita dum 1887 al la internacia komunumo kiu estas oferita kiel neŭtrala helplingvo por favorigi la komunikado inter ĉiuj mondaj homoj je egaleca nivelo.

En ĝiaj kvalitoj troviĝas ĝiaj avantaĝoj:

  • Pro ĝia simpla kaj logika gramatiko, ĝi estas la lingvo plej facila por lerni.

  • Pro ĝia neŭtrala karaktero, ĝi ne apartenas al iu ajn konkreta patrujo aŭ nacio, sed ĝi estas komuna heredaĵo de ĉiuj homoj.

  • Pro ĝia fleksebla kaj malfermita strukturo, ĝi enhavas ega kapablo je esprimaj eblecoj.

  • Pro ĝia humaneca kaj universala inspiro, ĝi estas senlima komunikilo favore al paco kaj progreso de la homaro.

Ĉiuj lingvoj estas malsimplaj strukturoj kaj pro tio ĝia ellernado estas malfacila kaj multekosta. Malgraŭ tio, Esperanto, enhavante logika strukturo kaj senesceptaj reguloj (ekzemple, ne estas neregulaj verboj), estas pli akirebla ol aliaj lingvoj. Ĝi ne volas forlasi la naciaj lingvoj (eĉ ĝi, laŭ ĝia neŭtrala karaktero estas garantio por la minoritataj lingvoj). Ĝia celo estas ke ĉiu homo ellernu, almenaŭ, ĝia gepatra lingvo kaj la internacia lingvo Esperanto kiel komunikilo.

Ĝi estas vivanta lingvo. Ĝi estas la internacia planita lingvo nune plej uzata. En la kvin kontinentoj estas esperantistoj kaj esperantistaj organizacioj. Oni eldonas ĉiujare multege da libroj (inkludante tradukita literaturo, sed ankaŭ originala) kaj eldonaĵoj en esperanto. Ankaŭ oni celebras mulege da renkontiĝoj kaj kongresoj kie oni bezonas nek interpretistoj nek tradukistoj (kutima servodevo kaj kosto ĉe la ne-esperantistaj internaciaj organizacioj kaj renkontiĝoj).

Dum ĝia historia disvolviĝo ĝi fidis preskaŭ nur al la entuziasmo de ĝiaj fideluloj, sen la subteno de iu ajn politika potenco, eble ĉar ĝi povus malfavori diversajn ekonomiajn aŭ politikajn avantaĝojn. La mondaj militoj ankaŭ estis konsiderindaj bremsoj por lingvo kiu antaŭenpuŝis la transnacia interkompreniĝo. Malgraŭ ĉio, ĝiaj eblaj uzadoj ne estas tro konataj. Ekzemple, la Enciklopedio Espasa-Calpe enhavas ĝiaj vortoj tradukitaj, krom aliaj lingvoj, en esperanto; ekde la Papo Jan Pavel la IIan, la benoj el la Vatikanurbo oni faras ankaŭ esperante... Nune ĝi havas rimarkinda ĉeesto en internet ebligante la senlima komunikado de esperantistoj el diversaj planedaj lokoj. La virtuala enciklopedio “Vikipedio” havas esperanta versio kaj nune ĝi estas je la dudeka vico (laŭ nombro da artikoloj), supre de multaj naciaj lingvoj.

La UNESCO pere de du rezolucioj (je 1954 kaj 1985) agnoskis ke la atingitaj rezultoj pere de la esperanto koincidas kun la celoj kaj idealoj de la UNESKO.

En multaj urboj de multege da landoj estas stratoj, placoj kaj monumentoj dediĉitaj al esperanto aŭ al ĝia inventisto, lal doktoro L. L. Zamenhof. Zaragoza enhavas ekde 1961 straton dediĉita al Doktoro Zamenhof kaj ekde 1995 kun la “Rondplaco de la Esperanto” (kie en 2008 oni starigis monumenton dediĉitan al esperanto).

Lorenzo Noguero

Prezidanto de "FRATECO"