2014 - Aragono kaj Esperanto

JARA ASEMBLEO

ARAGONO KAJ ESPERANTO

9 de februaro 2014

Publikigita en la paĝo 5 de la bulteno nº 406 de HEF

"Boletín" (aprilo-junio 2014)

La Prezidanto: Lorenzo Noguero

"FRATECO" analizis sian laboron dum la lasta jaro.

Kiel ĉiujare, "Frateco" analizis sian aktivadon dum la jaro 2013 en Asembleo okazinta la duan dimanĉon de februaro 2014: unue la Prezidanto, s-ano Lorenzo Noguero, legis la konto-etatojn de la pasinta jaro: (bilanco, spezo-konto kaj memoro), kaj la proponitan buĝeton por 2014, kiujn oni metis je la dispono de iu ajn membro, kiu dezirus ekzameni ilin. La konto-etatoj estis aprobitaj unuanime de la kunvenantoj.

Poste, la Prezidanto informis al la membraro pri la donaco de multenombraj esperantistaj libroj, laŭ deziro de la forpasinta samideanino Pilarín Zaragoza, kiun ni publike dankas, kies rezulto estis la pligrandigo de la Biblioteko de la Centro, kiu jam atingas aŭ preterpasas 4.000 ekzemplerojn. Aldone la Preyidanto ankaŭ informis, pri la decido de la estraro oferti malmultekoste, unue al la membroj kaj poste al tiuj esperantistoj kiuj tion deziros, la ripetitajn librojn. Oni decidis fari liston de la vendeblaj libroj por publikigo.

Alia motivo de kontento estis la komenco de Esperanto-kurso, kun kontentiga partopreno, kiun gvidas samideano Pablo Conesa. Verŝajne laŭplaĉe de la lernantaro, ĉar ili fidele ĉeestas ĉiumarde. Ankaŭ la veteranaj geesperantistoj kiuj jam regas la lingvon, kunvenas ĉiumarde kaj sin dediĉas al la legado de historiaj esperantistaj tekstoj, inter ili biografioj de pioniroj, per kiuj oni konas la historion de nia Movado.

Kiel reago al la tagordo pri "Petoj kaj Demandoj", veterana samideano proponis celebri ĉiujare, krom la "Tago de Zamenhof" jam antaŭ longe funkcianta, la "Tagon de la Poezio" (en kiu ĉiu kunvenanto recitos poemonj, kaj la "Tagon de l' Libro", (legante Don Kiĥoton en Esperanto) kaj tiel reliefigi publike la karakteron kulturan de nia Asocio.

La kunvenantoj de la Asembleo ankaŭ aprobis "lasi je la decido de la nuna estraro la eventualajn ŝanĝojn de la estraranoj de Frateco".

Zaragozo, februaro de 2014.