12 - Frateca bankedo

ZAMENHOFA BANKEDO

La 15an de decembro 2018

La 15an de decembro, sabate, 21 gefratecanoj kuniĝis en zaragoza restoracio por festi la Zamenhofan tagon. Bedaŭrinde, pro diversaj kialoj, ne povis ĉeesti kelkaj elstaraj membroj de la societo, kiel nia prezidanto Lorenzo Noguero kaj lia edzino Nise, Antonio Marco kaj lia edzino Pilar, Miguel Ángel kaj aliaj.

Nia sekretario, Enrique Navarro kaj lia edzino

Antaŭ ol ekkomenci la bankedon, nia sekretario Enrique Navarro dediĉis paroladeton omaĝe al niaj du forpasintaj fratecanoj: José Vicente Garcés kaj José Luis Ordás. Esperanza, vidvino de tiu lasta, ĉeestis kun ni ĉiuj.

Meze Jaime Benito, elstara fratecano dum multe da jaroj.

Oni tostis je la sano de ĉiuj gefratecanoj kaj je la antaŭeniro de Frateco. La bankedo estis tre bona kaj la etoso tre amikema.

Kelkaj samideanoj, post la fino de la adiaŭoj kaj bondeziroj, eniris en apudan trinkejon por babili esperante dum pli malpli duonhoro.