Mallonga prezento

MALLONGA PREZENTO DE "FRATECO"

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco


FRATECO" estis fondita la 3an de julio de 1908 en Zaragozo pro la iniciato de grupo da idealistoj inter kiuj troviĝis (inter aliaj) Agustín de Montagud, Rafael Benítez kaj Emilio Gastón Ugarte. En la sama jaro kiam estis organizita en Zaragozo la ekspozicio hispana-franca, ili starigis societon por disvastigi la lingvon kaj la idealon esperantistajn.

Post la Unua Mond-Milito, atentante la alvokon de esperantista grupo de Aŭstrio, "FRATECO" kunlaboris en la gastigado en Hispanio de 326 aŭstriaj geinfanoj en situacio de mizero pro la postmilito. Tia humanisma agado estis direktita de la esperantistoj Emilio Gastón (el Hispanio) kaj Karl Bartel (el Aŭstrio).

Ĝi estas la nura esperantista grupo en Hispanio ne fermita kaj kiu funkciis seninterrompe ekde ĝia naskiĝo.

Ĝi organizis kelkajn Hispanajn Esperanto-kongresojn (kadre de Hispana Esperanto-Federacio). La lasta en la jaro 1983.

Laŭlonge de ĝia ampleksa historio, ĉi tiu kultura societo klopodis disvastigi la esperantistan idealon pere de organizado de kursoj, prelegoj, ekspozicioj, seminarioj... Ĝi enhavas esperantan bibliotekon kun pli ol 3.000 volumoj.

Multaj homoj partoprenis en la vivo de "FRATECO". Pli elstare estas menciindaj: la advokato Emilio Gastón Ugarte (avo de Emilio Gastón Sanz, kiu havis la oficon kiel "Justicon" de Aragono) kiu estis unu el la fondintoj; la fakultestro de la Fakultato pri Juro Manuel Maynar Barnolas, kiu estis Prezidanto de “FRATECO”; la Rektoro de la Universitato de Zaragozo, Miguel Sancho Izquierdo, kiu ankaŭ estis Prezidanto de la societo; aŭ Antonio Marco Botella, verkisto de diversaj libroj kiel Analoj de la hispana E-movado" aŭ "Un siglo de esperanto en Aragón" ("Cent jaroj de Esperanto en Aragono").

Lorenzo Noguero

Prezidanto de "FRATECO"