2014 - A. Marco en "El País"

ANTONIO MARCO EN "EL PAÍS"

22 de aprilo 2014

Publikigita en la paĝo 9 de la bulteno nº 406 de HEF

"Boletín" (aprilo-junio 2014)

verkis: Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

En la nacia eldono de "El País" je 22a de aprilo de 2014 aperas granda raporto pri intervjuo farita al A. Marco en la lasta paĝo (!!).

Temas pri la eliro el Hispanio post la civilmilito. Kompreneble plurfoje estas menciata Esperanto.

Anekse, pdf kun la eldono en internet kiu estis enmetita en la bitoteko en la jena loko:

http://www.esperanto.es/jspui/handle/11013/4385

rekta ligo al sama pdf-enhavo

Kaj jen ligilo al la paĝo de "El País":

http://sociedad.elpais.com/sociedad/2014/04/21/actualidad/1398102883_811322.html

Longa intervjuo al nia veterana samideano Antonio Marco Botella, prezidanto de Fondumo Esperanto, verkisto kaj instruisto de Esperanto, okupis la pasintan 21an de aprilo preskaŭ la lastan paĝon de la ĵurnalo "El País", la plej disvastigata en Hispanio.

En la raporto Antonio parolas pri siaj spertoj dum la ekzilo post la interna milito de Hispanio, kaj plurfoje mencias la rolon de Esperanto, kiu helpis lin en tiuj teruraj tagoj. Oni ankaŭ mencias liajn verkojn en Esperanto, kaj speciale liajn "Lirikaj perloj de Al-Andalus", koleko de poezio el la epoko de islama dominado en la Iberia duoninsulo.