"Nia Vivo" denove

NOVA EKZEMPLERO DE "NIA VIVO"

la unua numero ĝia tria epoko

La nova ekzemplero de "Nia Vivo" ekkomencis esti preta je la pasinta monato marto de 2019, sed pro diversaj kialoj la revuo ne estis publike prezentita ĝis la unua rekontiĝo en Frateco en tiu ĉi jaro 2020.

Pablo Conesa, la ĉefredaktisto, estas kiu ade korektis verkojn de kelkaj gesamideanoj por poste enmeti iliajn enhavojn en la novajn ekzemplerojn de nia Esperanta-revuo.

Fernando Arroba, estas la desegnisto, kaj li dezajnis la revuan kovrilon kaj la revuan enhavon, per dukolona teksto ĉiupaĝe, kaj petis al kunlaborantoj, ke ili sendu prefere iliajn tekstojn en formato *.odt aŭ per "email", kaj pere de UTF-8-kodoj kun ĉapelitaj literoj. Li petis, ke la bildoj estu laŭeble bonkvalitaj, je 180-300 dpi, kaj prefere en PNG-formato.

Dum la lasta Frateca semajna renkontiĝo, celebrita la 7an de januaro, marde, krom interesa renkontiĝo kun la vidvino kaj la filino de la grava ukraina esperantisto Volodimir Pacjurko, oni prezentis la novan 12paĝan ekzempleron, kun 4 paĝoj pli ol la unua provekzemplero, kiu al ĉiuj ŝajnis tre bona. Provizore oni preferas kaj forgesi la ideon eldoni ĝin en printejo, ĉar ĝia papera eldono estus multekosta.

Vi povas elŝuti la novan ekzempleron de tiu ĉi revuo, en ĝia tria epoko, musklakante sur la sekvanta ligilo:

Unua ekzemplero